Tradukhelpo: undead
از lernemulino, 17 اکتبر 2010
پستها: 14
زبان: Esperanto
lernemulino (نمایش مشخصات) 17 اکتبر 2010، 6:30:29
Mi serĉas la tradukon de la vorto "undead"/en la germana "Untoter", tiel estas vampiroj, zombioj k.t.p.
Ĉu estas "nemortinto", aŭ eble "nemortulo"?
(Mi pensas ke ne povas esti "malmortinto" ĉar "malmorta" fakte devas signifi "viva", ĉu ne?)
Mi trovas ĝin nek en miaj vortaroj, nek en ReVo...
Kaj - hazarde - iu scias la esperantajn nomojn de aliaj tipaj rolludaj monstroj/kreitaĵoj? Mi nur konas gnomojn, elfojn, orkojn ... sed ekzistas multaj pli ol tiuj!
Pk_JoA (نمایش مشخصات) 17 اکتبر 2010، 6:33:13
Pk_JoA (نمایش مشخصات) 17 اکتبر 2010، 6:33:13
lernemulino (نمایش مشخصات) 17 اکتبر 2010، 6:40:38
Pk_JoA:Mi kredas ke "nemortuloj" estas ĝustegaDankon por tiel rapide helpi al mi!
Pk_JoA (نمایش مشخصات) 17 اکتبر 2010، 6:45:02
Eble se vi diras aliaj monstruoj ke vi volas nomiĝi, oni povas krei novajn vortojn por ĝi. Ĉu eblas?
lernemulino (نمایش مشخصات) 17 اکتبر 2010، 7:28:06
Pk_JoA:Bone! (Mi uzas la anglajn vortojn ĉar mi pensas ke ili estas la plej konataj):
Eble se vi diras aliaj monstruoj ke vi volas nomiĝi, oni povas krei novajn vortojn por ĝi. Ĉu eblas?
ghoul – estas monstro kiu nutras sin de kadavroj = ?
lich – estas nemorta magiisto = ĉu “liĉo”?
Dankon!
sudanglo (نمایش مشخصات) 17 اکتبر 2010، 11:12:06
Zombio ŝajnas al mi uzebla vorto. Marŝantaj kadavroj, re-vivaj kadavroj, vivantaj kadavroj, sorĉitaj kadavroj, ankaŭ estas eblaj esprimoj.
lernemulino (نمایش مشخصات) 18 اکتبر 2010، 20:46:31
La demando eble ŝajnas banala, sed ne estas ...
sudanglo:Eble on devus distingi inter ne-mortulo, kiu povas esti iu kiu vivas tre longe (angle immortal), do en mitologio estaĵo kiel dio kiu ne mortas, kaj aliflanke ne-mortinto, iu kiu ne mortis.Ekzakte tio estas la diferenco mi volis scii:
- iun kiu ne vere vivas aŭ mortas (ekzemple kiel dio, kiel anĝeloj ktp., ĉar ili ne estas homoj aŭ bestoj), oni ankaŭ povas nomi "senmorta". Ĉar morta estas kategorio kio por tiuj ne taŭgas...
- sed la angla vorto "undead" karakterizas (fantazian) iun kiel ne plu viva, sed movanta kaj aganta do (ankoraŭ) ne vere morta = tiu estas iel inter viva kaj morta
Do: ĉu ne-mortinto aŭ ne-mortulo?
sudanglo (نمایش مشخصات) 19 اکتبر 2010، 11:30:35
Mortulo (aŭ mortemulo)- Estaĵo, kiun iam trafos morto - do angle 'a mortal'.
Senmorta - Tia ke tiu neniam mortas: la senmorta animo- Immortal soul.
Laŭ mia lingvo sento la ne-mort(em)uloj estas eble, angle, 'immortals'.
Nemortintoj estas iuj kiuj povus esti mortintaj sed fakte ne mortis. Ili povus esti eble postvivantoj de akcidentoj, ankaŭ eble zombioj.
Kion vi pensas pri re-vivantoj por 'the undead' - aŭ mort-vivantoj.
Ĉu pli bone kadavrulo?
Eddycgn (نمایش مشخصات) 19 اکتبر 2010، 17:27:36
Mi demandas kial ili ne nomis la libron "Mortaj animoj".
Laŭ tiun sistemo oni devus diri "malmalmortaj homoj" por "undead". Tio estas malbela vorto...!