目次へ

Tradukhelpo: undead

lernemulino,2010年10月17日の

メッセージ: 14

言語: Esperanto

lernemulino (プロフィールを表示) 2010年10月17日 6:30:29

Saluton!

Mi serĉas la tradukon de la vorto "undead"/en la germana "Untoter", tiel estas vampiroj, zombioj k.t.p.
Ĉu estas "nemortinto", aŭ eble "nemortulo"?
(Mi pensas ke ne povas esti "malmortinto" ĉar "malmorta" fakte devas signifi "viva", ĉu ne?)

Mi trovas ĝin nek en miaj vortaroj, nek en ReVo...

Kaj - hazarde - iu scias la esperantajn nomojn de aliaj tipaj rolludaj monstroj/kreitaĵoj? Mi nur konas gnomojn, elfojn, orkojn ... sed ekzistas multaj pli ol tiuj!

Pk_JoA (プロフィールを表示) 2010年10月17日 6:33:13

Mi kredas ke "nemortuloj" estas ĝustega ridulo.gif

Pk_JoA (プロフィールを表示) 2010年10月17日 6:33:13

Mi kredas ke "nemortuloj" estas ĝustega ridulo.gif

lernemulino (プロフィールを表示) 2010年10月17日 6:40:38

Pk_JoA:Mi kredas ke "nemortuloj" estas ĝustega ridulo.gif
Dankon por tiel rapide helpi al mi! sal.gif

Pk_JoA (プロフィールを表示) 2010年10月17日 6:45:02

Nedankinde, kaj pardonu por ne povi helpi pli!

Eble se vi diras aliaj monstruoj ke vi volas nomiĝi, oni povas krei novajn vortojn por ĝi. Ĉu eblas?

lernemulino (プロフィールを表示) 2010年10月17日 7:28:06

Saluton!

Pk_JoA:
Eble se vi diras aliaj monstruoj ke vi volas nomiĝi, oni povas krei novajn vortojn por ĝi. Ĉu eblas?
Bone! (Mi uzas la anglajn vortojn ĉar mi pensas ke ili estas la plej konataj):

ghoul – estas monstro kiu nutras sin de kadavroj = ?
lich – estas nemorta magiisto = ĉu “liĉo”?

Dankon!

sudanglo (プロフィールを表示) 2010年10月17日 11:12:06

Eble on devus distingi inter ne-mortulo, kiu povas esti iu kiu vivas tre longe (angle immortal), do en mitologio estaĵo kiel dio kiu ne mortas, kaj aliflanke ne-mortinto, iu kiu ne mortis.

Zombio ŝajnas al mi uzebla vorto. Marŝantaj kadavroj, re-vivaj kadavroj, vivantaj kadavroj, sorĉitaj kadavroj, ankaŭ estas eblaj esprimoj.

lernemulino (プロフィールを表示) 2010年10月18日 20:46:31

Saluton!

La demando eble ŝajnas banala, sed ne estas ...

sudanglo:Eble on devus distingi inter ne-mortulo, kiu povas esti iu kiu vivas tre longe (angle immortal), do en mitologio estaĵo kiel dio kiu ne mortas, kaj aliflanke ne-mortinto, iu kiu ne mortis.
Ekzakte tio estas la diferenco mi volis scii:

- iun kiu ne vere vivas aŭ mortas (ekzemple kiel dio, kiel anĝeloj ktp., ĉar ili ne estas homoj aŭ bestoj), oni ankaŭ povas nomi "senmorta". Ĉar morta estas kategorio kio por tiuj ne taŭgas...

- sed la angla vorto "undead" karakterizas (fantazian) iun kiel ne plu viva, sed movanta kaj aganta do (ankoraŭ) ne vere morta = tiu estas iel inter viva kaj morta
Do: ĉu ne-mortinto aŭ ne-mortulo?

sudanglo (プロフィールを表示) 2010年10月19日 11:30:35

En NPIV oni vidas la difinojn:

Mortulo (aŭ mortemulo)- Estaĵo, kiun iam trafos morto - do angle 'a mortal'.

Senmorta - Tia ke tiu neniam mortas: la senmorta animo- Immortal soul.

Laŭ mia lingvo sento la ne-mort(em)uloj estas eble, angle, 'immortals'.

Nemortintoj estas iuj kiuj povus esti mortintaj sed fakte ne mortis. Ili povus esti eble postvivantoj de akcidentoj, ankaŭ eble zombioj.

Kion vi pensas pri re-vivantoj por 'the undead' - aŭ mort-vivantoj.

Ĉu pli bone kadavrulo?

Eddycgn (プロフィールを表示) 2010年10月19日 17:27:36

Mi havas libron esperante de Gogol "Malvivaj animoj"
Mi demandas kial ili ne nomis la libron "Mortaj animoj".
Laŭ tiun sistemo oni devus diri "malmalmortaj homoj" por "undead". Tio estas malbela vorto...!

先頭にもどる