Tradukhelpo: undead
de lernemulino, 2010-oktobro-17
Mesaĝoj: 14
Lingvo: Esperanto
sudanglo (Montri la profilon) 2010-oktobro-19 22:29:35
Cetere, mi legis ie, ke eble nur 20% de la verkoj tradukitaj en Esperanton estas bonaj tradukoj.
Eddycgn (Montri la profilon) 2010-oktobro-20 13:35:07
sudanglo:Eddy, ĉu la 'un' en 'undead' signifas 'ne' (not angle) kiel en la angla vorto 'unknown', aŭ la malon, kiel en la angla vorto 'undo'?Jes mi kredas ke un- signifas mal- aŭ ne-.
Tamen angla ekspertulo scius plibone, ĉu ne?
Ankaŭ germane un- signifas mal- aŭ ne-.
novatago (Montri la profilon) 2010-oktobro-20 14:23:09
Kvazaŭvivulo almenaŭ ne dubigas pri ĉu la ulo estas vivulo aŭ ne.
Ĉu "undead" estas mallongigo por "undead dead"? Mi nur tiel vidas logikon por tiu vorto.
Ĝis, Novatago.
sudanglo (Montri la profilon) 2010-oktobro-20 22:21:44
Tio mafermas alian traduk-vojon - ne-vivuloj, ne-vivantoj, duon-vivantoj.
Ne-vivantoj sufiĉe placas, kaj mi hezitas nun inter kadavruloj kaj ne-vivantoj.
Sed, ĉar la signifo de mortulo estas establita kiel estaĵo kiu iam mortos, tiam 'nemortulo' tro forte ligiĝas al la ideo de iu kiu ne estas mortulo.
Same kiel ne-fumanto estas iu kiu ne fumas, do ne estas fumanto.