Tradukhelpo: undead
貼文者: lernemulino, 2010年10月17日
訊息: 14
語言: Esperanto
sudanglo (顯示個人資料) 2010年10月19日下午10:29:35
Cetere, mi legis ie, ke eble nur 20% de la verkoj tradukitaj en Esperanton estas bonaj tradukoj.
Eddycgn (顯示個人資料) 2010年10月20日下午1:35:07
sudanglo:Eddy, ĉu la 'un' en 'undead' signifas 'ne' (not angle) kiel en la angla vorto 'unknown', aŭ la malon, kiel en la angla vorto 'undo'?Jes mi kredas ke un- signifas mal- aŭ ne-.
Tamen angla ekspertulo scius plibone, ĉu ne?
Ankaŭ germane un- signifas mal- aŭ ne-.
novatago (顯示個人資料) 2010年10月20日下午2:23:09
Kvazaŭvivulo almenaŭ ne dubigas pri ĉu la ulo estas vivulo aŭ ne.
Ĉu "undead" estas mallongigo por "undead dead"? Mi nur tiel vidas logikon por tiu vorto.
Ĝis, Novatago.
sudanglo (顯示個人資料) 2010年10月20日下午10:21:44
Tio mafermas alian traduk-vojon - ne-vivuloj, ne-vivantoj, duon-vivantoj.
Ne-vivantoj sufiĉe placas, kaj mi hezitas nun inter kadavruloj kaj ne-vivantoj.
Sed, ĉar la signifo de mortulo estas establita kiel estaĵo kiu iam mortos, tiam 'nemortulo' tro forte ligiĝas al la ideo de iu kiu ne estas mortulo.
Same kiel ne-fumanto estas iu kiu ne fumas, do ne estas fumanto.