Đi đến phần nội dung

Tradukhelpo: undead

viết bởi lernemulino, Ngày 17 tháng 10 năm 2010

Tin nhắn: 14

Nội dung: Esperanto

sudanglo (Xem thông tin cá nhân) 22:29:35 Ngày 19 tháng 10 năm 2010

Eddy, ĉu la 'un' en 'undead' signifas 'ne' (not angle) kiel en la angla vorto 'unknown', aŭ la malon, kiel en la angla vorto 'undo'?

Cetere, mi legis ie, ke eble nur 20% de la verkoj tradukitaj en Esperanton estas bonaj tradukoj.

Eddycgn (Xem thông tin cá nhân) 13:35:07 Ngày 20 tháng 10 năm 2010

sudanglo:Eddy, ĉu la 'un' en 'undead' signifas 'ne' (not angle) kiel en la angla vorto 'unknown', aŭ la malon, kiel en la angla vorto 'undo'?
Jes mi kredas ke un- signifas mal- aŭ ne-.
Tamen angla ekspertulo scius plibone, ĉu ne?

Ankaŭ germane un- signifas mal- aŭ ne-.

novatago (Xem thông tin cá nhân) 14:23:09 Ngày 20 tháng 10 năm 2010

La angla vorto "undead" estas nelogika vorto ĉar nemortulo = vivulo kaj eĉ nevivulo ŝajnas al mi pli logika (kvankam ankaŭ ĝin mi ne ŝatas). Verŝajne "nemortulo" estas la plej uzota sed mi rekomendus la vorton "kvazaŭvivulo".

Kvazaŭvivulo almenaŭ ne dubigas pri ĉu la ulo estas vivulo aŭ ne.

Ĉu "undead" estas mallongigo por "undead dead"? Mi nur tiel vidas logikon por tiu vorto.

Ĝis, Novatago.

sudanglo (Xem thông tin cá nhân) 22:21:44 Ngày 20 tháng 10 năm 2010

Tio estas interesa ideo, Novatago - pensi pri la 'undead' kiel homoj kiuj ne vere estas vivaj.

Tio mafermas alian traduk-vojon - ne-vivuloj, ne-vivantoj, duon-vivantoj.

Ne-vivantoj sufiĉe placas, kaj mi hezitas nun inter kadavruloj kaj ne-vivantoj.

Sed, ĉar la signifo de mortulo estas establita kiel estaĵo kiu iam mortos, tiam 'nemortulo' tro forte ligiĝas al la ideo de iu kiu ne estas mortulo.

Same kiel ne-fumanto estas iu kiu ne fumas, do ne estas fumanto.

Quay lại