Hozzászólások: 28
Nyelv: Esperanto
oxymor (Profil megtekintése) 2010. október 20. 10:06:57
Ekzemple, jen unu video en la franca :
http://video.google.com/videoplay?docid=-408430993...
Se vi rigardis ĝin, mi ŝatus scii ĉu vi, ankaŭ vidante tian videon, ŝanĝis vian opinion, aŭ ĉu tute ne. Tiel, mi scios ĉu li vere pravas, aŭ ĉu li sukcesis konfuzi min.
Altebrilas (Profil megtekintése) 2010. október 20. 10:24:54
glig (Profil megtekintése) 2010. október 20. 11:09:53
Mi konsentas kun tio ke animaloj vivas en malbonaj kondiĉoj kaj tio oni devas ŝanĝi.
Adiaŭ!
Continuum (Profil megtekintése) 2010. október 20. 12:15:48
Respektu la vivon, estu humane!
mariezou (Profil megtekintése) 2010. október 20. 12:24:31
Jes, kiam mi manĝas viandon, mi ofte pripensas la suferojn de la animaloj transportitaj en kondiĉaĉoj kaj same mortigitaj. Do mi ne emas manĝi ĝin.
Jes ja, oni "devus" mortigi mem la bestojn, kiel ni faris hejme en mia infanaĝo : tiam ni ne manĝis multe da viando. Tiu laboro tute ne estis agrabla.
Manĝi grandon kvanton da viando signifas ankaŭ multaj tersurfacoj necesaj por bestoj, kiujn oni povus (devus???) uzi por nutri homojn kaj ne bestojn.
Kiom da energio kaj akvo postulas unu kilogrammo da viando kompare kun vegetalaj proteinoj??
Krome bongusta frikasaĵo da fungoj multe pli plaĉas al mi ol ranfemuraĵoj!!
Mustelvulpo (Profil megtekintése) 2010. október 20. 12:58:43
glig (Profil megtekintése) 2010. október 20. 18:07:56
Continuum:Mi estas vegetarano kaj mi opinias, ke se homoj vidus kiel la viando estas vere preparita, ili ne plu manĝus ĝin!Mi povas nur diri ke mi manĝas la viandon kaj samtempe mi estas humana.
Respektu la vivon, estu humane!
Continuum (Profil megtekintése) 2010. október 20. 18:30:37
glig:Vi povos diri tion, kiam vi estos en la telero de iu kanibalo!
Mi povas nur diri ke mi manĝas la viandon kaj samtempe mi estas humana.
glig (Profil megtekintése) 2010. október 20. 18:40:55
Continuum:Ne estu tiel timema; provu esti pli kuraĝa. Krome, kiom mi scias, hodiaŭ ne ekzistas kanibaloj (eble nur psikiatriaj kazoj).glig:Vi povos diri tion, kiam vi estos en la telero de iu kanibalo!
Mi povas nur diri ke mi manĝas la viandon kaj samtempe mi estas humana.
Ĝis
jeeks (Profil megtekintése) 2010. október 20. 20:54:41
Nuntempe mi loĝas kun du aliaj studentoj en multekosta apartamento, kaj ni ne havas monon por aĉeti multe da viando. Sed tio ne gravas, ni manĝas pastaĵojn kun diversaj (vegetaraj) saŭcoj