去目錄頁

Ĉu ni pravas manĝi viandon, kiu estas tiel produkita?

oxymor, 2010年10月20日

讯息: 28

语言: Esperanto

oxymor (显示个人资料) 2010年10月20日上午10:06:57

Lastsemajne, dum kunveno, mi aŭskultis prelegon farita de vegano, pri bestaj rajtoj. Mi ŝatas manĝi multe da viando, kaj mi scivolis kial kelkaj homoj elektas vivi sen manĝi eĉ unu ovon. Mi ne povus rediri tion, kion li diris. Tamen, vi povas trovi videon parolante pri tio tajpante ekzemple « kial vegetara video » ĉe Google en via lingvo.
Ekzemple, jen unu video en la franca :

http://video.google.com/videoplay?docid=-408430993...

Se vi rigardis ĝin, mi ŝatus scii ĉu vi, ankaŭ vidante tian videon, ŝanĝis vian opinion, aŭ ĉu tute ne. Tiel, mi scios ĉu li vere pravas, aŭ ĉu li sukcesis konfuzi min.

Altebrilas (显示个人资料) 2010年10月20日上午10:24:54

Mi ne rigardis la videon, sed certas, ke se mi devus mortigi mem bestojn, mi iĝus vegetarano!

glig (显示个人资料) 2010年10月20日上午11:09:53

Mi ne ŝanĝis mian opinion kaj mi plu manĝos viandon. Viando estas la parto de mia nutraĵo kaj ĝi restos.

Mi konsentas kun tio ke animaloj vivas en malbonaj kondiĉoj kaj tio oni devas ŝanĝi.

Adiaŭ!

sal.gif

Continuum (显示个人资料) 2010年10月20日下午12:15:48

Mi estas vegetarano kaj mi opinias, ke se homoj vidus kiel la viando estas vere preparita, ili ne plu manĝus ĝin!
Respektu la vivon, estu humane! okulumo.gif

mariezou (显示个人资料) 2010年10月20日下午12:24:31

Mi manĝas iomete da viando. Ne estas necese por la sano se oni anstataŭas per lentoj ktp....
Jes, kiam mi manĝas viandon, mi ofte pripensas la suferojn de la animaloj transportitaj en kondiĉaĉoj kaj same mortigitaj. Do mi ne emas manĝi ĝin.
Jes ja, oni "devus" mortigi mem la bestojn, kiel ni faris hejme en mia infanaĝo : tiam ni ne manĝis multe da viando. Tiu laboro tute ne estis agrabla.
Manĝi grandon kvanton da viando signifas ankaŭ multaj tersurfacoj necesaj por bestoj, kiujn oni povus (devus???) uzi por nutri homojn kaj ne bestojn.
Kiom da energio kaj akvo postulas unu kilogrammo da viando kompare kun vegetalaj proteinoj??
Krome bongusta frikasaĵo da fungoj multe pli plaĉas al mi ol ranfemuraĵoj!!

Mustelvulpo (显示个人资料) 2010年10月20日下午12:58:43

De pli ol 20 jaroj mi estas vegetarano sed mi respektas ĉies rajton manĝi laŭ siaj propraj kredoj. Mi neniam predikas pri tio, kion oni manĝas. De antikvaj tempoj, la homaro estas manĝinta la viandon kaj mi scias ke tio baldaŭ ne ŝanĝiĝos. La kruela pritraktado de la animaloj devu plibonigi sed verŝajne tio ne okazos se kostus pli da mono kaj reduktus la profiton de la viand-industrio.

glig (显示个人资料) 2010年10月20日下午6:07:56

Continuum:Mi estas vegetarano kaj mi opinias, ke se homoj vidus kiel la viando estas vere preparita, ili ne plu manĝus ĝin!
Respektu la vivon, estu humane! okulumo.gif
Mi povas nur diri ke mi manĝas la viandon kaj samtempe mi estas humana.

okulumo.gif

Continuum (显示个人资料) 2010年10月20日下午6:30:37

glig:
Mi povas nur diri ke mi manĝas la viandon kaj samtempe mi estas humana.

okulumo.gif
Vi povos diri tion, kiam vi estos en la telero de iu kanibalo! okulumo.gif

glig (显示个人资料) 2010年10月20日下午6:40:55

Continuum:
glig:
Mi povas nur diri ke mi manĝas la viandon kaj samtempe mi estas humana.

okulumo.gif
Vi povos diri tion, kiam vi estos en la telero de iu kanibalo! okulumo.gif
Ne estu tiel timema; provu esti pli kuraĝa. Krome, kiom mi scias, hodiaŭ ne ekzistas kanibaloj (eble nur psikiatriaj kazoj).
Ĝis

jeeks (显示个人资料) 2010年10月20日下午8:54:41

Mi ne manĝas viandon ofte, ĉar mi amas legomojn. Fojfoje mia patrino aĉetas viandon ĉe loka bieno. Tiam ni manĝas bifstekon aŭ gulaŝon.
Nuntempe mi loĝas kun du aliaj studentoj en multekosta apartamento, kaj ni ne havas monon por aĉeti multe da viando. Sed tio ne gravas, ni manĝas pastaĵojn kun diversaj (vegetaraj) saŭcoj rideto.gif

回到上端