Vai all’indice

Kiel traduki "camp"?

di oxymor, 26 ottobre 2010

Messaggi: 3

Lingua: Esperanto

oxymor (Mostra il profilo) 26 ottobre 2010 14:15:41

Kiel traduki la francan/anglan vorton "camp"?

Por tiuj, kiuj ne konas la francan/anglan, temas pri okazaĵo, kiu kelkfoje okazas en tendo (tendaro) sed ne nepre.
Skoltoj faras tion en tendo aŭ logejo, oni povas ankaŭ sendi siajn infanojn tie dum ferioj por ke ili amuziĝu kun aliaj infanoj, ktp.

Leporino (Mostra il profilo) 26 ottobre 2010 18:39:52

Eble oni povus diri "feria kampadejo".

(En la germana ĝi estas nomata "Ferienlager".)

sal.gif

Rogir (Mostra il profilo) 27 ottobre 2010 12:14:48

Tendaro estas la kutima vorto, eĉ se ĝi ne ĉiam okazas en tendoj. Kampejo estas ankaŭ uzebla vorto.

Se ĝi apenaŭ okazas en la naturo, pli bone oni diru feriejo.

Torna all’inizio