Messages: 14
Language: Esperanto
kingkat (User's profile) December 19, 2010, 9:52:34 PM
Ĉu vi iam ĉesis fumi? Kiel estis via sperto? Kiujn konsiloj vi donus al mi?
Estas ege, ege malfacile pasigi eĉ unu tago sen fumi. La sekvan tagon ĉiam mi denove aĉetas tabakon.
darkweasel (User's profile) December 20, 2010, 6:20:48 AM
Continuum (User's profile) December 20, 2010, 8:18:12 AM
Antaŭ 4 jaroj mi ĉesis fumi dank' al la volo, tiu estas la umo la plej grava!
La volo estas la "motoro" por ĉiuj aferoj en la vivo.
Bonan kuraĝon al vi!
Sxak (User's profile) December 20, 2010, 10:09:59 AM
Tio okazis facile. Sed mia stomako devigis min tion fari, ĉar ĝi komencis dolori kaj mi rimarkis korelacion inter tio kaj mia fumado
sudanglo (User's profile) December 20, 2010, 12:03:54 PM
Do anstataŭ ĉesi fumi, vi kalkulu la jaran koston kian vi budĝeto tolerus, kaj fumu laŭmezure.
Mi mem aplikas tiun sistemon, kaj nur permesas al mi aĉeton de tabako ĉiun trian tagon. Se fine de la dua tago ne plu estas, tiam mi diras al mi mem ke mi devas atendi.
Tio estas pli facila psikologie ol abrupta ĉeso.
Cetere, tiu eta disciplino preparas la vojon al pli longaj periodoj de abstino.
ceigered (User's profile) December 20, 2010, 2:37:00 PM
Do, se mi fumus, mi imagus ke miaj pulmoj malrapide brulas.
Mi esperas ke tio estas helpa.
Miland (User's profile) December 20, 2010, 6:27:42 PM
kingkat:Estas ege, ege malfacile pasigi eĉ unu tago sen fumi.Sed pulmocancero estus eĉ pli malfacila sperto, ĉu ne?
Estas bone sciate, ke fumado estas danĝera. Pro tio, mi neniam fumis, nek volas. Ŝparu vian monon kaj konservu vian sanon!
manu_fr (User's profile) December 20, 2010, 7:36:46 PM
kingkat:Mi volas ĉesi fumi jam de multaj jaroj, sed nun mi havas ekonomiajn problemojn pro la krizo kaj mi necesas forlasi la cigaredojn pli ol neniam.Kial ne provi elektronajn cigaredojn ?
Ĉu vi iam ĉesis fumi? Kiel estis via sperto? Kiujn konsiloj vi donus al mi?
Estas ege, ege malfacile pasigi eĉ unu tago sen fumi. La sekvan tagon ĉiam mi denove aĉetas tabakon.
Ili vere ŝajnas utilaj.
Mi neniam fumis (vere !) sed oni diris al mi, ke se oni biciklas sporte, tio ebligas ĉesi fumi.
Kuraĝon , vi "resaniĝos" !
Manu
Andreo Jankovskij (User's profile) December 20, 2010, 10:23:05 PM
michijo (User's profile) December 22, 2010, 5:20:40 AM
http://nirdosh.co.nz/nirdosh.htm