לתוכן העניינים

Konsiloj por ĉesi fumi

של kingkat, 19 בדצמבר 2010

הודעות: 14

שפה: Esperanto

kingkat (הצגת פרופיל) 19 בדצמבר 2010, 21:52:34

Mi volas ĉesi fumi jam de multaj jaroj, sed nun mi havas ekonomiajn problemojn pro la krizo kaj mi necesas forlasi la cigaredojn pli ol neniam.

Ĉu vi iam ĉesis fumi? Kiel estis via sperto? Kiujn konsiloj vi donus al mi?

Estas ege, ege malfacile pasigi eĉ unu tago sen fumi. La sekvan tagon ĉiam mi denove aĉetas tabakon.

darkweasel (הצגת פרופיל) 20 בדצמבר 2010, 06:20:48

Mi mem neniam fumis, sed eble helpos vin ĉesi ne tuj, sed iom post iom. Fumu malpli kaj malpli da cigaredoj ĉiutage, ĝis vi iam alvenas al 0.

Continuum (הצגת פרופיל) 20 בדצמבר 2010, 08:18:12

Nur unu vorto: volo!

Antaŭ 4 jaroj mi ĉesis fumi dank' al la volo, tiu estas la umo la plej grava! okulumo.gif

La volo estas la "motoro" por ĉiuj aferoj en la vivo.

Bonan kuraĝon al vi!

Sxak (הצגת פרופיל) 20 בדצמבר 2010, 10:09:59

Mi ĉesis fumi printempe 2007. Antaŭe mi fumis pli ol 10 jarojn.
Tio okazis facile. Sed mia stomako devigis min tion fari, ĉar ĝi komencis dolori kaj mi rimarkis korelacion inter tio kaj mia fumado

sudanglo (הצגת פרופיל) 20 בדצמבר 2010, 12:03:54

Eble vi pensu Kingkat, 'mi ja estas fumanto, sed nuntempe mi etas devigata fumi malpli pro financaj kialoj'.

Do anstataŭ ĉesi fumi, vi kalkulu la jaran koston kian vi budĝeto tolerus, kaj fumu laŭmezure.

Mi mem aplikas tiun sistemon, kaj nur permesas al mi aĉeton de tabako ĉiun trian tagon. Se fine de la dua tago ne plu estas, tiam mi diras al mi mem ke mi devas atendi.

Tio estas pli facila psikologie ol abrupta ĉeso.

Cetere, tiu eta disciplino preparas la vojon al pli longaj periodoj de abstino.

ceigered (הצגת פרופיל) 20 בדצמבר 2010, 14:37:00

Mi neniam fumis, sed mi ĉesis fari iujn malsanajn/nebonajn kutimojn (ne kiel ega kiel fumado, tamen...), per miaj mensbildaj mem-memorigoj de la sevkoj/rezultoj de mia kutimo.

Do, se mi fumus, mi imagus ke miaj pulmoj malrapide brulas.

Mi esperas ke tio estas helpa.

Miland (הצגת פרופיל) 20 בדצמבר 2010, 18:27:42

kingkat:Estas ege, ege malfacile pasigi eĉ unu tago sen fumi.
Sed pulmocancero estus eĉ pli malfacila sperto, ĉu ne?
Estas bone sciate, ke fumado estas danĝera. Pro tio, mi neniam fumis, nek volas. Ŝparu vian monon kaj konservu vian sanon!

manu_fr (הצגת פרופיל) 20 בדצמבר 2010, 19:36:46

kingkat:Mi volas ĉesi fumi jam de multaj jaroj, sed nun mi havas ekonomiajn problemojn pro la krizo kaj mi necesas forlasi la cigaredojn pli ol neniam.

Ĉu vi iam ĉesis fumi? Kiel estis via sperto? Kiujn konsiloj vi donus al mi?

Estas ege, ege malfacile pasigi eĉ unu tago sen fumi. La sekvan tagon ĉiam mi denove aĉetas tabakon.
Kial ne provi elektronajn cigaredojn ?
Ili vere ŝajnas utilaj.
Mi neniam fumis (vere !) sed oni diris al mi, ke se oni biciklas sporte, tio ebligas ĉesi fumi.
Kuraĝon , vi "resaniĝos" !

Manu

Andreo Jankovskij (הצגת פרופיל) 20 בדצמבר 2010, 22:23:05

michijo (הצגת פרופיל) 22 בדצמבר 2010, 05:20:40

Fumas vi herbajn cigaredojn, kia nomita "Nirdosh". Poste ĉesas herbajn cigaredojn. Mi uzas Nirdosh nur unu semajno, kaj mi neniam fumas normalajn cigaredojn poste. Ankaŭ mi volas ĉesi grande.

http://nirdosh.co.nz/nirdosh.htm

לראש הדף