去目錄頁

Kristnaska enigmo

fizikisto, 2010年12月23日

讯息: 13

语言: Esperanto

fizikisto (显示个人资料) 2010年12月23日下午8:10:23

Avo Frosto alportis donacojn, po unu por ĉiu familiano (la familio havas n anojn). Bedaŭrinde, ne troviĝas nomoj sur la donacoj, do neniu scias kiun donacon malfermu. Bone, ĉiu elektas hazarde unu donacon. Kompreneble, ĉiu donaco povas esti elektita nur de unu persono.
Kiom da familianoj averaĝe elektis sian destinitan donacon? Kaj ĉu vi povas pruvi la rezulton?

Sxak (显示个人资料) 2010年12月27日上午11:17:32

1
estas iom malpli facila tasko "kia estas probableco, ke almenaŭ iu ricevos sian donacon"

Miland (显示个人资料) 2010年12月27日下午6:52:14

Jen klasika problemo pri probableco, anglalingve "The matching problem" (laŭvorte, "la problemo de pariĝo"). Averaĝe oni atendas ke unu familio elektos sian destinitan donacon. Jen anglalingva pruvo.

Lom (显示个人资料) 2011年1月5日下午4:12:57

Interesa problemo. Mi neniam aŭdis pri tio antaŭ.
Bonvolu poŝti pli da enigmoj. ridulo.gif

Sxak (显示个人资料) 2011年1月6日上午12:40:36

Lom:
Bonvolu poŝti pli da enigmoj. ridulo.gif
Kia estas probableco, ke neniu ricevos sian donacon?

Lom (显示个人资料) 2011年1月6日下午7:54:12

Kia estas probableco, ke neniu ricevos sian donacon?
e^(-1)=0.3678794412 laŭ la ligilo de Miland.
Sed mi nur legis tion rapide.

Sxak (显示个人资料) 2011年1月7日上午2:31:47

limese
ha. ĉu tie estas solvita ankaŭ tiu eneigmo?
do jen la sekva:
3 ludantoj ludas jenan ludon:
Komence ili havas x, y kaj z stelojn. Ĉe ĉiu paŝo Ili per ĵetkubo elektas du ludantojn, poste denove per ĵetkubo elektas gajninton kaj malgajninto pagas al gajninto 1 stelon.
Se iu ludanto perdas ĉiujn stelojn, tiu lasas la ludon, sed la ludo plu daŭras inter la lastaj 2 ludantoj, ĝis iu icevos ĉiujn x+y+z stelojn.
1. Kiom da paŝoj averaĝe daŭros tiu ludo?
2. Kia estas probableco gajni por ĉiu ludanto?

fizikisto (显示个人资料) 2011年4月24日下午12:12:43

Ŝak:3 ludantoj ludas jenan ludon:
Komence ili havas x, y kaj z stelojn. Ĉe ĉiu paŝo Ili per ĵetkubo elektas du ludantojn, poste denove per ĵetkubo elektas gajninton kaj malgajninto pagas al gajninto 1 stelon.
Se iu ludanto perdas ĉiujn stelojn, tiu lasas la ludon, sed la ludo plu daŭras inter la lastaj 2 ludantoj, ĝis iu icevos ĉiujn x+y+z stelojn.
1. Kiom da paŝoj averaĝe daŭros tiu ludo?
2. Kia estas probableco gajni por ĉiu ludanto?
Hodiaŭ mi tralegis ĉi tie kelkajn malnovajn enigmojn kaj trovis ĉi tiun, kiu ekde Kristnasko atendas sian solvon. Nun estas Pasko kaj jen la solvo (estis pli facile ol mi unue pensis, tamen mi bezonis kvin foliojn da papero):

Unue mi solvis ĝin por 2 ludantoj. Mi trovis ke averaĝe la ludo daŭras x*y paŝojn. La probableco gajni por la ludantoj estas x/(x+y) kaj y/(x+y).

Nun estas facile diveni la solvon por 3 ludantoj. La gajnprobablecoj estas x/(x+y+z) ktp., kion oni facile povas pruvi. Rimarkinde, ĝi estas honesta ludo, tio signifas ke ĉiu ludanto averaĝe gajnas 0.

Por 3 ludantoj la ludo daŭras x*y*z paŝoj ĝis unu el la ludantoj malgajnas. Ĉar la restantaj ludantoj ludas plu, la plena solvo estas, se mi ne mispensis, (x+1)*(y+1)*(z+1)-x-y-z+1 = x*y*z + x*y + x*z + y*z.

Sxak (显示个人资料) 2011年4月24日下午1:48:19

fizikisto:
Unue mi solvis ĝin por 2 ludantoj. Mi trovis ke averaĝe la ludo daŭras x*y paŝojn. La probableco gajni por la ludantoj estas x/(x+y) kaj y/(x+y).
Jes ĝuste. Mi ne forigis tion, ĉar mi volas montri vian kontraŭdiron:
fizikisto:
la plena solvo estas, se mi ne mispensis, (x+1)*(y+1)*(z+1)-x-y-z+1 = x*y*z + x*y + x*z + y*z.
estu x=y=z=1 Laŭ via formulo la ludo daŭras 4, sed post 1 ajna paŝo la situacio estos 2 1 0, kio laŭ via supra kaj ĝusta formulo daŭos 2 pliajn paŝojn, do por 1 1 1 la ludo evidente daŭros 3 paŝojn, sed via formulo montras 4

fizikisto (显示个人资料) 2011年4月24日下午8:36:38

Ŝak:estu x=y=z=1 Laŭ via formulo la ludo daŭras 4, sed post 1 ajna paŝo la situacio estos 2 1 0, kio laŭ via supra kaj ĝusta formulo daŭos 2 pliajn paŝojn, do por 1 1 1 la ludo evidente daŭros 3 paŝojn, sed via formulo montras 4
Hm, jes, vi pravas. Ŝajne mi kalkulis tro rapide. Kaj mi devas konfesi, ke nun mi ne plu povas memori kiel mi atingis tiun malĝustan formulon. La kunmetado de la unuaj paŝoj ĝis unu ludanto malgajnas kaj la sekvantaj paŝoj inter la restintaj ludantoj nun ŝajnas al mi malfacila.

Eble morgaŭ mi rezonos iomete plu.

回到上端