Al la enhavo

Ĉu ne mankas vorto pri gitaro?

de jppoulin, 2010-decembro-24

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

jppoulin (Montri la profilon) 2010-decembro-24 22:02:47

Saluton!
La gitar fingrotabulo havas fretojn, sed kiel nomi la spacojn, kiuj loĝas inter la fretoj?
Ĉu interfretoj?
Nenie legis mi la vorton!
Dankon al tiuj, kiuj donos klarigojn!
jppoulin

jppoulin (Montri la profilon) 2010-decembro-25 09:04:58

formiĉjo:
jppoulin:Saluton!
La gitar fingrotabulo havas fretojn, sed kiel nomi la spacojn, kiuj loĝas inter la fretoj?
Ĉu interfretoj?
Nenie legis mi la vorton!
Dankon al tiuj, kiuj donos klarigojn!
jppoulin
Mi ne scias la vorton, en mia propra lingvo!
Kiel oni diras la vorton france aŭ angle?
Ŝajnas ke ankaŭ en la angla ne estas vorto... malgajo.gif
En la franca oni diras "case".

Do mi opinias, ke ekzemple ni diru "ĉe la unua freto", "dudekfreta fingrotabulo"...

patrik (Montri la profilon) 2010-decembro-26 16:17:03

Jen bonega vortaro por muzikiloj: Popolmuzika Vortaro en Esperanto de Bertilo

okulumo.gif

alonsososo (Montri la profilon) 2010-decembro-27 06:24:58

formiĉjo:
jppoulin:Saluton!
La gitar fingrotabulo havas fretojn, sed kiel nomi la spacojn, kiuj loĝas inter la fretoj?
Ĉu interfretoj?
Nenie legis mi la vorton!
Dankon al tiuj, kiuj donos klarigojn!
jppoulin
En germana ni diras Bund, do eble la vorto povus bundo?

unuabuzz (Montri la profilon) 2010-decembro-27 08:28:18

saluton,
Ĉu ekzistas vortaro pri gitaro ?

darkweasel (Montri la profilon) 2010-decembro-27 09:41:11

formiĉjo:
alonsososo:

En germana ni diras Bund, do eble la vorto povus bundo?
der Bund oder das Bund?
Sed Bund estas fasko Esperante....
der Bund (krom se la gitara fakvortaro donis alian genron al tiu vorto)

orchideo (Montri la profilon) 2010-decembro-27 13:01:34

@ darkweasel,

mi uzas freto = Bund, wenn es sich um Zupfinstrumente handelt.
fasko = Bund (z.B. Äste) Bündel.

Reen al la supro