İçerik Görüntüleme

Ĉu ne mankas vorto pri gitaro?

başlangıç jppoulin, 24 Aralık 2010

Mesajlar: 7

Dil: Esperanto

jppoulin (Profili görüntüle) 24 Aralık 2010 22:02:47

Saluton!
La gitar fingrotabulo havas fretojn, sed kiel nomi la spacojn, kiuj loĝas inter la fretoj?
Ĉu interfretoj?
Nenie legis mi la vorton!
Dankon al tiuj, kiuj donos klarigojn!
jppoulin

jppoulin (Profili görüntüle) 25 Aralık 2010 09:04:58

formiĉjo:
jppoulin:Saluton!
La gitar fingrotabulo havas fretojn, sed kiel nomi la spacojn, kiuj loĝas inter la fretoj?
Ĉu interfretoj?
Nenie legis mi la vorton!
Dankon al tiuj, kiuj donos klarigojn!
jppoulin
Mi ne scias la vorton, en mia propra lingvo!
Kiel oni diras la vorton france aŭ angle?
Ŝajnas ke ankaŭ en la angla ne estas vorto... malgajo.gif
En la franca oni diras "case".

Do mi opinias, ke ekzemple ni diru "ĉe la unua freto", "dudekfreta fingrotabulo"...

patrik (Profili görüntüle) 26 Aralık 2010 16:17:03

Jen bonega vortaro por muzikiloj: Popolmuzika Vortaro en Esperanto de Bertilo

okulumo.gif

alonsososo (Profili görüntüle) 27 Aralık 2010 06:24:58

formiĉjo:
jppoulin:Saluton!
La gitar fingrotabulo havas fretojn, sed kiel nomi la spacojn, kiuj loĝas inter la fretoj?
Ĉu interfretoj?
Nenie legis mi la vorton!
Dankon al tiuj, kiuj donos klarigojn!
jppoulin
En germana ni diras Bund, do eble la vorto povus bundo?

unuabuzz (Profili görüntüle) 27 Aralık 2010 08:28:18

saluton,
Ĉu ekzistas vortaro pri gitaro ?

darkweasel (Profili görüntüle) 27 Aralık 2010 09:41:11

formiĉjo:
alonsososo:

En germana ni diras Bund, do eble la vorto povus bundo?
der Bund oder das Bund?
Sed Bund estas fasko Esperante....
der Bund (krom se la gitara fakvortaro donis alian genron al tiu vorto)

orchideo (Profili görüntüle) 27 Aralık 2010 13:01:34

@ darkweasel,

mi uzas freto = Bund, wenn es sich um Zupfinstrumente handelt.
fasko = Bund (z.B. Äste) Bündel.

Başa geri dön