Al la enhavo

Pri la maĝaĵoj en "McDonald's"

de 黄鸡蛋, 2010-decembro-27

Mesaĝoj: 15

Lingvo: Esperanto

formiĉjo (Montri la profilon) 2010-decembro-30 07:30:29

Mustelvulpo: Kial Esperanto diferencus?
Nu, ĝi estas ofta, ke oni Esperantigas fabrikmarkojn, kiel Mikrosofto, Pomo por Apple, Fejsbuko (kelkfoje Vizaĝlibro!) por Facebook, ktp. Ekzemple, samideano eble ne bone legas la anglan, do ni Esperantigas iujn fabriknomojn, por faciligi la prononcadon. Plus, ĝi estas amuzo!

darkweasel (Montri la profilon) 2010-decembro-30 10:11:59

Mustelvulpo:Preskaŭ ĉiuj landoj havas la restoraciojn kaj ĉie oni nomas ilin "Mc Donalds," ne gravas kiun lingvon oni parolas. Kial Esperanto diferencus?
+1

Mi malŝategas Esperantigojn de produkt- kaj entreprenonomoj. Se oni pensas, ke la leganto eble ne scias, kiel elparoli ion, oni aldonu elparolhelpilon, ekz. oni povas skribi: Microsoft (elparolu: majkrozoft), sed nur la originala formo estas nepre rekonebla al ĉiu, kiu konas la produkton aŭ entreprenon.

yugary (Montri la profilon) 2011-januaro-04 05:01:44

Ne en ĉiu lando ĝi nomiĝas MacDonald's. En landoj kie la nacia lingvo ne estas skribata latinalfabete, oni ne povas ne iom ŝanĝi la nomon. Ekzemple, en Koreujo, ni nomas ĝin 맥도날드, kiu prononciĝas kiel /mɛkdonaldı/. (La ı prononciĝas kiel en la tjurka.) Ankaŭ en Ĉinujo kaj Japanujo la nomo ne estas sama kiel en la angla. En Japanujo, ĝi fariĝas マクドナルド (/makudonarudo/) kaj en Ĉinujo, 麥當勞 (màidāngláo). (Mi petas pardonon al la ĉinoj kiuj eble vidos ĉi tiun mesaĝon: en Ĉinujo, oni uzas simpligitajn formojn de la skribsignoj, sed mi scias tajpi nur la tradiciajn formojn, kiujn ni uzas ĉi tie, en Koreujo.)

yyaann (Montri la profilon) 2011-januaro-04 19:10:31

Eddycgn:
ĵunkofudo?
aŭ ĵunkomanĝo?
Eble prefere „rubmanĝaĵo“, ĉu ne?
Aŭ „abomen-manĝaĵo“?
Aŭ „putr-manĝaĵo“? lango.gif

darkweasel:McDonald's estas la nomo de tiu entrepreno, en ĉiu lingvo. Estas stulta ideo Esperantigi tion.

Ankaŭ la diversaj manĝaĵoj havas proprajn nomojn jam nun komunajn al ĉiuj landoj, kie ekzistas McDonald's. En Esperanto, oni ne inventu novajn nerekoneblajn Esperantigojn.
Nu, almenaŭ al mi „Makdonaldzo“ kaj „Makdonaldo“ estas tute bone tujrekoneblaj. Ili iel min memorigas pri la japana elparolo ĉi-supre menciita, kaj ankaŭ pri la Esperanta nomo de la Makdonaldinsuloj. Ĉu tia Esperantigo estas rekomendinda komprenebl-teme, mi ne havas certan opinion…

Eddycgn (Montri la profilon) 2011-januaro-04 22:15:12

yyaann:Eble prefere „rubmanĝaĵo“, ĉu ne?
Mi preferas la cuisine française, certege, mais oui!.

Reen al la supro