Aportes: 15
Idioma: Esperanto
formiĉjo (Mostrar perfil) 30 de diciembre de 2010 07:30:29
Mustelvulpo: Kial Esperanto diferencus?Nu, ĝi estas ofta, ke oni Esperantigas fabrikmarkojn, kiel Mikrosofto, Pomo por Apple, Fejsbuko (kelkfoje Vizaĝlibro!) por Facebook, ktp. Ekzemple, samideano eble ne bone legas la anglan, do ni Esperantigas iujn fabriknomojn, por faciligi la prononcadon. Plus, ĝi estas amuzo!
darkweasel (Mostrar perfil) 30 de diciembre de 2010 10:11:59
Mustelvulpo:Preskaŭ ĉiuj landoj havas la restoraciojn kaj ĉie oni nomas ilin "Mc Donalds," ne gravas kiun lingvon oni parolas. Kial Esperanto diferencus?+1
Mi malŝategas Esperantigojn de produkt- kaj entreprenonomoj. Se oni pensas, ke la leganto eble ne scias, kiel elparoli ion, oni aldonu elparolhelpilon, ekz. oni povas skribi: Microsoft (elparolu: majkrozoft), sed nur la originala formo estas nepre rekonebla al ĉiu, kiu konas la produkton aŭ entreprenon.
yugary (Mostrar perfil) 4 de enero de 2011 05:01:44
yyaann (Mostrar perfil) 4 de enero de 2011 19:10:31
Eddycgn:Eble prefere „rubmanĝaĵo“, ĉu ne?
ĵunkofudo?
aŭ ĵunkomanĝo?
Aŭ „abomen-manĝaĵo“?
Aŭ „putr-manĝaĵo“?
darkweasel:McDonald's estas la nomo de tiu entrepreno, en ĉiu lingvo. Estas stulta ideo Esperantigi tion.Nu, almenaŭ al mi „Makdonaldzo“ kaj „Makdonaldo“ estas tute bone tujrekoneblaj. Ili iel min memorigas pri la japana elparolo ĉi-supre menciita, kaj ankaŭ pri la Esperanta nomo de la Makdonaldinsuloj. Ĉu tia Esperantigo estas rekomendinda komprenebl-teme, mi ne havas certan opinion…
Ankaŭ la diversaj manĝaĵoj havas proprajn nomojn jam nun komunajn al ĉiuj landoj, kie ekzistas McDonald's. En Esperanto, oni ne inventu novajn nerekoneblajn Esperantigojn.
Eddycgn (Mostrar perfil) 4 de enero de 2011 22:15:12
yyaann:Eble prefere „rubmanĝaĵo“, ĉu ne?Mi preferas la cuisine française, certege, mais oui!.