Zum Inhalt

Krucsignado

von jchthys, 12. Januar 2011

Beiträge: 11

Sprache: Esperanto

jchthys (Profil anzeigen) 12. Januar 2011 05:13:16

Kiam oni parolas pri krucsignado en Esperanto (t.e. tio, kion kristanoj faras por sinbeni), kiun vorton oni uzas?

Ekz. “Oni ofte ___as sin trifoje.”

Ĉu ‘krucsigni’? Aŭ ‘krucumi’? La lasta ŝajnas al mi bone, sed laŭ mia scio ĝi ankaŭ signifas ‘meti per najloj al kruco’, kio estas tre malsama.

Ĉu iu faras tion kaj parolas pri ĝi Esperante?

tommjames (Profil anzeigen) 12. Januar 2011 12:54:57

Laŭ mi krucumi por la perkruca murdo, kaj krucosigni por la kristana mansigno. Mi ne devius de tio.

"Krucosigni" aperas en diversaj verkoj en Tekstaro. Serĉu per \\bkruco?sign

AlfRoland (Profil anzeigen) 12. Januar 2011 12:55:56

jchthys:Kiam oni parolas pri krucsignado en Esperanto (t.e. tio, kion kristanoj faras por sinbeni), kiun vorton oni uzas?

Ekz. “Oni ofte ___as sin trifoje.”

Ĉu ‘krucsigni’? Aŭ ‘krucumi’? La lasta ŝajnas al mi bone, sed laŭ mia scio ĝi ankaŭ signifas ‘meti per najloj al kruco’, kio estas tre malsama?

Ĉu iu faras tion kaj parolas pri ĝi Esperante?
Pri signifo de krucumi - vidu http://www.ipernity.com/doc/68280/7853708/in/alb...

Balbutanto (Profil anzeigen) 12. Januar 2011 21:07:34

Mi kontrolis en mia Franca-Esperanta vortaro: krucosigni

jchthys (Profil anzeigen) 12. Januar 2011 23:17:47

Terurĉjo:ĉu nova sankta milito alproksimiĝas?

pro tio, per kiom da fingroj oni krucsignu, miaj lando kaj popolo jam havis multege da teruraĵoj dum mezepokaj jarcentoj.

тыц
Jes, mi legis pri tiuj fimilitoj. Ĉi tie en Usono, oni ne tiom zorgadas pri tiuj etaĵoj. Oni povas krucsigni per du aŭ tri fingroj kaj neniu krucumos onin...

Eddycgn (Profil anzeigen) 12. Januar 2011 23:40:39

Estas terure ka homoj mortpunigitis (Avvakum, Ivan Neronov kaj aliaj) fare de la disputo pri du au tri fingroj!

ceigered (Profil anzeigen) 13. Januar 2011 05:44:52

Eddycgn:Estas terure ka homoj mortpunigitis (Avvakum, Ivan Neronov kaj aliaj) fare de la disputo pri du au tri fingroj!
Malĝustaj matematikaj kalkuloj = danĝeraj shoko.gif

Yakunin (Profil anzeigen) 13. Januar 2011 07:05:11

Eddycgn:Estas terure ka homoj mortpunigitis (Avvakum, Ivan Neronov kaj aliaj) fare de la disputo pri du au tri fingroj!
Avvakum estis mortigita pro kritiko kontraŭ la Caro, ne pro religia disputo rilate al la kvanto de fingroj.

Yakunin (Profil anzeigen) 13. Januar 2011 07:10:12

jchthys:Kiam oni parolas pri krucsignado en Esperanto (t.e. tio, kion kristanoj faras por sinbeni), kiun vorton oni uzas?
Mi mem diras ke "mi krucosignas min" aŭ "mi krucosigniĝas".

ceigered (Profil anzeigen) 18. Januar 2011 10:39:29

formiĉjo:
Eddycgn:Estas terure ka homoj mortpunigitis (Avvakum, Ivan Neronov kaj aliaj) fare de la disputo pri du au tri fingroj!
La krucosignado estas pagana! La Biblio diras NENION pri tion. Fakte, Jesuo volas la pentadon, ne la superstiĉon.
Nu, multo de Kristanismo estas "pagana" (precipe laŭ la juda kaj islama religioj lango.gif). Kristo, li mem ne intencis krei religion, li intencis ke homoj estus savitaj (laŭ li, mi ne volas krei batalon inter la kredantoj kaj nekredantoj aŭ eĉ inter kredantoj), mi supozas.

Do, signoj ne estus gravaj al Jesuo. Signoj estas homaj, por memorigi kaj pensigi homojn de ilia kredoj aŭ por arte esprimi homajn pensaĵojn kaj interesaĵojn.

La krucosignado, aŭ tiel mi kredas, estas nur signo, bazite sur la figuro de la kruco. Mi, persone, ne opinias ke la sanga figuro de la kruco estas bela havebla idolo, sed ne estas tro grava se la homa koro estas pura, ĉu ne?

Zurück nach oben