Sisu juurde

Uzado de mal- vortoj kaj modernigo de Esperanto

kelle poolt Terurĉjo, 13. mai 2007

Postitused: 73

Keel: Esperanto

AlfRoland (Näita profiili) 22. märts 2010 21:55.41

Citaĵo el PMEG:

38.3.7. MAL

MAL = “la rekte kontraŭa ideo”. MAL estas uzebla nur ĉe vortoj, por kiuj ekzistas rekta kontraŭo. MAL ŝanĝas la signifon de tia vorto al la rekta kontraŭo.
-------------------------------------------
Do viro estas rekta kontraŭo al virino!

Mi ne konsentas.

Rudolf F. (Näita profiili) 23. märts 2010 8:14.47

horsto:Laŭ via logiko blanka ne estas la malo de nigra, ĉar ambaŭ estas koloroj,
varma ne estas la malo de malvarma, ambaŭ estas temperaturoj,
hela ne estas la malo de malhela, ĉar la diferenco inter ili estas nur la kvanto da lumo, ktp.
Nu, mi iam aŭskultis lekciojn pri la temo: "Signifostrukturoj en la vorttrezoro". Laŭ tio, kion mi lernis tie, "blanka" ne estas "malnigra", ĉar ekzistas pli da koloroj, kaj oni ne povas klarigi, kial ene de la koloroj blanko estas la kontraŭo de nigro. (El la fiziko ni ja scias, ke blanko estas la rezulto, kiam oni miksas ĉiujn kolorojn ...). Se ekzistas tuta aro de fenomenoj, oni povas uzi la koncepton de "ne-".
horsto:Ĉiam, kiam afero havas du ĉefajn statojn, ekzemple homo estas aŭ vira aŭ virina ..., tiam eblas uzi mal.
Pripensinde kaj diskutinde! Ĉu vere sufiĉas, ke ekzistas du statoj, aŭ ĉu ne pli bone krome devas ekzisti ia kontraŭo de la signifo? Kontraŭon oni trovas en ekstremaj statoj de pozicio, grado, direkto, intenseco ktp. Neniu el tiuj modeloj konformas al "ino/malino", sed jes al "junulo/maljunulo".

Alia argumento kontraŭ "ino/malino" estas tute alia, nome, ke oni ne difinu iun homspecon kiel kontraŭon de alia. Tio estas kontraŭ la homa digno. "Maljunulo" estas "maljun-ulo", kaj ne "mal-junulo".

La koncepto kiel en "virino", ke virino estas varianto de viro, ankaŭ estas kritikenda. Tamen ne, se la radiko estas seksneŭtra; tial mi preferas, kompreni laŭeble multajn homindikajn nociojn kiel sekneŭtrajn, ekzemple "amiko".

Laste: "ino" ne signifas "virino", sed "ina vivantaĵo", do povas ankaŭ esti besto kaj eĉ planto. Tion kelkaj lernolibro malĝuste instruas. Kiu ŝajne progreseme uzas "ino" anstataŭ "virino", atingas do la kontraŭon de tio, kion li (seksneŭtre uzata tie ĉi!) volas.

AlfRoland (Näita profiili) 23. märts 2010 20:55.47

Rudolf F.:
[...]
Alia argumento kontraŭ "ino/malino" estas tute alia, nome, ke oni ne difinu iun homspecon kiel kontraŭon de alia. Tio estas kontraŭ la homa digno. "Maljunulo" estas "maljun-ulo", kaj ne "mal-junulo".
[...]
Ĝuste tion ankaŭ mi opinias, sed vi pli bone esprimas la starpunkton.

Aldone(parolante pri homa specio): "-in" estas sufikso por ŝanĝi virseksan vorton al virinseksa. Kial ni denove ŝanĝu tian vorton al virseksa per prefikso "mal-".
Kiu malfaciligas kion?

Tagasi üles