Kwa maudhui

Ĉu vi deziras ion ajn ŝanĝi en esperanto?

ya Eddycgn, 15 Januari 2011

Ujumbe: 77

Lugha: Esperanto

zan (Wasifu wa mtumiaji) 19 Januari 2011 9:02:52 asubuhi

Mi bezonis duontagon por ellegi la artikolon de S-ro Wennergren kaj la tuton de la komentoj. Tiom malfacilas Esperanto por mi!

Mi pensas, ke ni neniel povas ŝanĝi la nunan Esperanton. Do ni devas akcepti ankaŭ konfuzigojn en Esperanto pace.

La diferenco inter uj-uzantoj kaj i-uzantoj estas tio, kion oni konsideras grava. Uj-uzantoj kiel S-ro Wennergren grave konsideras klarecon kaj facilecon de Esperanto precipe por komencantoj. Sed ankoraŭ mi volas uzi la vorton japanio kiel propran landnomon, ne kun -i-sufikso.
Sed eble la japanaj Esperantistoj ne imagas ladskatolon plenan de homoj, kiam ili vidas la vorton Japanujo.
Jes, mi imagas tian ladskatolon. Niaj praavoj ignoris ainojn kaj deziris ilian malaperon. Laŭvorte niaj praavoj intencis, ke japanio estu ujo de japanoj. Nunaj bonaj japanoj nun hontas tian agadon. Precipe tiuj japanoj, kiuj volas lerni Esperanton, estas sentemaj pri etna problemo. Almenaŭ malnovuloj ŝajnas tiaj. Ĉar mi tute ne legis en japanaj lernolibroj, ke japanujo estas rekomendinda.

Kial oni lernas Esperanton? Nur pro ĝia facileco? Se jes, oni tuj ekscios, ke Esperanto ne estas tiel facila. Dume, se sentemaj homoj pri etna problemo ekscius, ke Esperanto rekomendas, ke landoj estu ujoj por iu gento, kiel sentus ili? Mi supozas, ili tuj dubus justecon de Esperanto.

Mi insistas pri japanio laŭ mia konscienco pri etna problemo. Tio estas pli grava por mi ol ŝajna facileco de Esperanto.

Pri aliaj landoj mi ne tiom obstinas. Mi aŭdadis en la polaradio "Rusujo, Ukrajnujo, Germanujo..." Mi alkutimiĝis al tion, kvankam mi bone scias, ke en rusujo loĝas multaj nerusoj, kaj volas, ke ili konservu sian genton. Do ja alkutimiĝo estas terura.

zan (Wasifu wa mtumiaji) 19 Januari 2011 10:23:33 asubuhi

Mi elpensis "plibonigo"n. Ja por min amuzigi.
Oni simple uzu nur landnomojn. Japanio, Germanio, Rusio. La koncerna gento kaj ŝtatanoj ankaŭ estas -ano. Japaniano, germaniano, rusiano. La lingvo estas la japania lingvo, la germania lingvo, la rusia lingvo.
Birmo, birmano, la birma lingvo.
Indonezio, indoneziano, la indonezia lingvo(oni kreis ĝin).
Tunizio, tuniziano, la tunizia lingvo(same povas krei)
Se iu gento ne havas landnomon, uzu popolan nomon. Aino estas popolo, do, ainano estas membro de aino.

Kial nomo de gento rolas kiel nomo de homo? Franco estas homa nomo aŭ genta nomo? Se ĝi estas genta nomo, francano estas logiga.(Tiam la landnomo povas esti Franco)
Se japano estas landnomo, ni estas japanano.

marcuscf (Wasifu wa mtumiaji) 19 Januari 2011 12:40:45 alasiri

zan:Mi elpensis "plibonigo"n. Ja por min amuzigi.
Oni simple uzu nur landnomojn. Japanio, Germanio, Rusio. La koncerna gento kaj ŝtatanoj ankaŭ estas -ano. Japaniano, germaniano, rusiano. La lingvo estas la japania lingvo, la germania lingvo, la rusia lingvo.
Birmo, birmano, la birma lingvo.
Indonezio, indoneziano, la indonezia lingvo(oni kreis ĝin).
Tunizio, tuniziano, la tunizia lingvo(same povas krei)
Se iu gento ne havas landnomon, uzu popolan nomon. Aino estas popolo, do, ainano estas membro de aino.
Bonŝance tiuj viaj pensoj estas tute ene de la ebloj kiujn la lingvo donas al la parolantoj. Do, temas pri elekto de la plej kutima lingvouzo, ne temas pri reformo. Tiajn ŝanĝojn mi ja subtenas, kiam ili simpligas la lingvon kaj pligrandigas la esprimpovon.

zan (Wasifu wa mtumiaji) 20 Januari 2011 1:09:30 asubuhi

Hazarde mi legis en hodiaŭa gazeto, ke en Rusio rasistaj rusoj krias "Rusio por rusoj(Россия для русских?)", ke komence kaŭkazaj kanajloj mortigis fanon de "Спартак Москва" kaj repage iuj atakis homojn, kiuj havas kaŭkazanajn aŭ azianajn trajtojn.

Tiaj rasistoj povas ĝoji pro esperante tradukita "Rusujo por rusoj", kiu evidente subtenas ilian ideon.

Terurĉjo:Ne indas laŭ mi tro serioze kunligi Esperanton kaj ajnajn problemojn: ĉu politikajn, ĉu seksajn, ĉu iujn aliajn.
La nomo Rusio simple imitas la internacian nomon Russia,Россия. Do tia maniero apartigas nin disde neatenditaj problemoj. Uj-maniero povas envolvi nin en nekoncernajn aferojn.

sudanglo (Wasifu wa mtumiaji) 20 Januari 2011 9:13:58 asubuhi

Oni ĝenerale evitas diri 'Pomujo' en la senco pomarbo ĉar ja povus estiĝi konfuzo.

Sed kiel 'Anglujo' povus estigi miskomprenon. Mi neniam aŭdis, aŭ legis pri ia skatolo aŭ ŝranko por angloj.

En 'Anglujo' la 'uj' signifas 'lando', en 'tabakujo' la 'uj' signifas aĵo kiu entenas. Kie do estas la problemo?

Mi tre dubas ke, se vi tralegus NPIV, vi trovus ke 'uj' estas la sola radiko kun pli ol unu signifo.

zan (Wasifu wa mtumiaji) 20 Januari 2011 9:37:46 asubuhi

Terurĉjo:Nu, verŝajne, d-ro Zamenhofo, elpensante UJ-sufikson, celis rasismon.
Mi ne tion opinias. Uj-problemo estas nuntempa afero, ne en la tempo de Zamenhofo. En lia epoko oni pensis, ke ĉiu gento(almenaŭ eŭropanoj) havu sian propran registaron(memdetermino). Tio samtempe signifas, ke popolo havu landon nomitan per sia genta nomo, ĉu ne? Tiam tio estis bona ideo, kiu eĉ nuntempe validas. Do krei landnomojn per gentaj nomoj estis bona ideo almenaŭ tiam. Sed nuntempe oni rimarkis, ke la aferoj ne estas tiel facilaj. En la sama lando pluraj gentoj loĝas, tio estas normala afero. Mi skribis, ke nuntempe ne taŭgas uj-maniero.

sudanglo (Wasifu wa mtumiaji) 20 Januari 2011 1:46:51 alasiri

Ĉu oni pensas ke Finnlando kaj Pollando estas rasismaj?

'Uj' en Anglujo, Francujo, ktp. simple signifas lando - ne kontenero por iu gento.

Eddycgn (Wasifu wa mtumiaji) 20 Januari 2011 2:21:51 alasiri

Ĉu tio vere gravas?
En kelkaj lingvoj la nomo de la popolo estas tute diversa ol la nomo de la lando:

Itale
Germania = Germanujo/Germanio
Tedesco = germano, germana

Ruse (mi kredas, ankaŭ pole?)
Germanija = Germanujo/Germanio
Njemjetzkij = germano, germana

Tio nenion ĝenas!

esperanton (Wasifu wa mtumiaji) 20 Januari 2011 2:38:13 alasiri

Mi ankaŭ ne volas ŝaĝon...

darkweasel (Wasifu wa mtumiaji) 20 Januari 2011 2:59:11 alasiri

Ni komparu al la germana:

"Ruso" = Russe
"Rusujo" = Russland (laŭvorte "ruslando")

"Germano" = Deutscher
"Germanujo" = Deutschland (laŭvorte "germanlando")

Estas simile en tre tre multaj aliaj lingvoj (angle German-y = "German-ujo"). Iuj landoj simple nomiĝas laŭ certa gento, kio ne estas en si mem diskriminacio! Tute ne ekzistas avantaĝoj pri uzado de I en landnomoj gentobazaj, sed ekzistas amaso da malavantaĝoj kaj problemoj ekestintaj nur tial - ekzemple misa uzo de *aŭstralo, *ĉilo anstataŭ aŭstraliano, ĉiliano.

Tiuj, kiuj vidante Japanujo kredas, ke ĝi signifas "entenilo por gentaj japanoj", eble informiĝu pri la tri (!) signifoj de -uj kaj ankaŭ pri la signifo de la vorto japano. Mi citas el Naŭa Oficiala Aldono al la Universala Vortaro (mi emfazis la gravan parton):
japan/o 1 Ano de la ĉefgento de Japanujo. 2 (vastasence) Japanujano. Japan/uj/o. Lando en orienta Azio, insuloĉeno inter Pacifiko kaj la Japana Maro. Internacia landokodaĵo: JP.
Jen - kio estas la problemo?

La Esperantlingva landnomsistemo ne estas rasisma nek eksdata, ĝi estas bona, kiel ĝi estas.

Kurudi juu