Skip to the content

Ĉu vi deziras ion ajn ŝanĝi en esperanto?

by Eddycgn, January 15, 2011

Messages: 77

Language: Esperanto

Sxak (User's profile) January 27, 2011, 2:39:34 PM

jchthys:
Sed je la skribsistemon, estus utila eble kirila alfabeto...

Сед је ла скрибсистемон, естус утила ебле кирила алфабето...
Estas interese, kial vi kaj germanoj (germanoj eĉ insiste!) skribas "Kirila", dum en ĉiuj rusaj vortaroj ĝi estas Cirila? Kio estas ĝusta?

Естас интересе, киал ви кай германой (германой еч инсисте!) скрибас "Кирила", дум ен чиуй русай вортарой джи естас Цирила? Кио естас джуста?

Кай киал ла цирила алфабето повус ести утила?

darkweasel (User's profile) January 27, 2011, 4:18:35 PM

ĝusta estas en esperanto: cirila

Eddycgn (User's profile) January 28, 2011, 12:10:16 AM

Tio devenas el la grekaj sankta Κύριλλος , Кирилъ, (Kìrillos) kaj Μεθόδιος, Меѳодїи (Metodio), kiuj disvolvis la skribmaniero por religiaj aferoj, por traduki la Biblion, komence en Bulgario je la naŭa jarcento.

La nomo de Kìrillos estas skribita kaj elparolata diversmaniere en multaj lingvoj:
... k c ĉ s ...

Hispanio (User's profile) January 28, 2011, 12:23:24 AM

En hispana-esperanta vortaro aperas du formoj: kirila kaj cirila.

zaratustro (User's profile) February 15, 2011, 11:42:05 PM

Ne, mi ne deziras ŝanĝi esperanton. Laŭ mia opinio, Esperanto jam ŝanĝas kun la uzado tra la jaroj. Nun ekzistas multajn novajn vortojn ol kiam Zamenhof presentis la Internacian lingvon. Estas vortoj kiel televido, interreto, retpaĝo,k.a.
Ĝi montras nin ke esperanto estas viva lingvo, kaj kiel ĉiuj vivaj lingvoj ankaŭ ŝanĝas.

sev (User's profile) February 18, 2011, 2:51:25 PM

sal.gif Mi deziras nur malgrandegajn chanyojn, kiuj oni povus (preskaw chiam) awtomate kaj kompute trans-skribi :
1) ujo en landnomoj. 2) hiismo.
3) h-sistemo kun gh-}y, jh-}q, h-}x, u(x)-}w.
Ekzemple chi-tie :http://intergalaksia.blogspot.com/ rideto.gif

Eddycgn (User's profile) February 18, 2011, 10:36:17 PM

sev:sal.gif Mi deziras nur malgrandegajn chanyojn, kiuj oni povus (preskaw chiam) awtomate kaj kompute trans-skribi :
1) ujo en landnomoj. 2) hiismo.
3) h-sistemo kun gh-}y, jh-}q, h-}x, u(x)-}w.
Ekzemple chi-tie :http://intergalaksia.blogspot.com/ rideto.gif
Mi konsilas al vi ke vi aĉetu novan komputilon aŭ almenaŭ sistemon por skribi ĈIUJN literojn kiuj ekzistas surtere... sal.gif

ŝĵĝĉĥ
ÈÀÙÒáéíóú
äüöÄÜÖ
çþœŽ
йцукнгшщзхфывапролджэячсмить
... ... ...
sal.gif

sev (User's profile) February 19, 2011, 10:34:59 AM

Eddycgn:Mi konsilas al vi ke vi aĉetu novan komputilon aŭ almenaŭ sistemon por skribi ĈIUJN literojn kiuj ekzistas surtere... sal.gif

ŝĵĝĉĥ
ÈÀÙÒáéíóú
äüöÄÜÖ
çþœŽ
йцукнгшщзхфывапролджэячсмить
... ... ...
rideto.gif
Sed kie trovas tiun mirindan klavaron ?
Chu tie http://www.lexilogos.com/clavier/multilingue.htm ?

Eddycgn (User's profile) February 19, 2011, 12:39:51 PM

sev:Sed kie trovas tiun mirindan klavaron ?
Chu tie http://www.lexilogos.com/clavier/multilingue.htm ?
Eble jes. "Alphabet Latin" estus bone, do ĝi ne entenas la rusajn.

Mi havas klavaron (Logitech) kie mi povas ŝanĝi la literojn per speciala tastkombinaĵo:

Strg+Barre (Streko/Leertaste?) = esperantaj ĉapeletoj (EK)
Strg+Majuskulo = rusaj karakteroj правда
Akcentotasto+Litero = à À é è ....
Cirkumflekso+Litero = â ê ô ....

tamen mi povas aranĝigi por pli da selektoj en la kontrolsistemo de Win XP.

Estas nur unu malavantaĵo: sur la tastoj ne aperas la ŝanĝitaj literoj sed nur la normalaj, ekz. sur la tasto de ĉ aperas x,
sur la tasto de ŝ aperas q. Oni devas memorigi ilin, ankaŭ por la cirilaj literoj.

vincas (User's profile) February 19, 2011, 1:40:43 PM

Terurĉjo:Jen estas jam ŝanĝita Esperanto, sen ĉapeloj, sen deviga uzado de akuzatuvo kaj kun aliaj multegaj plibonigaĵoj:

Modernigita Esperanto.

Do, sukcesojn!
Eble pli bone diri: ....sen deviga uzado de akuzatuvo kaj kun aliaj multegaj "plibonigaĵoj".

geo1963:
Eddycgn:Ĉu vi deziras ke io ajn estu ŝanĝita je la gramatiko, la skribmaniero aŭ la aliaj reguloj de esperanto?

Mi legis multaj proponojn kaj volas scii kiom estas la procento de kiuj deziras ŝanĝojn.
Kaj vi, ĉu vi deziras ŝanĝojn en la germana lingvo? Se ne, kial ne?
Esperanto estas bona lingvo kaj ĝis nun ne tute esplorita de esperantistaro. Ĝi certe ne bezonas ŝanĝojn - ĝi bezonas novajn ideojn por esprimi la realecon, same kiel ĉiu ajn viva lingvo.
Ŝak:
geo1963:
Kaj vi, ĉu vi deziras ŝanĝojn en la germana lingvo? Se ne, kial ne? .
Mi supozas ke li, estante italo loĝanta en Germanio, ĝuste deziras tiajn ŝanĝojn ridulo.gif)
Ĉu li dezirus ŝanĝojn en la itala lingvo? Se ne, kial ne?

Back to the top