Al la enhavo

Ĉu vi deziras ion ajn ŝanĝi en esperanto?

de Eddycgn, 2011-januaro-15

Mesaĝoj: 77

Lingvo: Esperanto

Eddycgn (Montri la profilon) 2011-februaro-21 16:58:38

vincas:Ĉu li dezirus ŝanĝojn en la itala lingvo? Se ne, kial ne?
Mi jam diris ke mi absolute ne deziras ŝanĝojn en esperanto.

Kelkajn ŝanĝojn en la itala eble jes.
Ekz.: ch = k, la junuloj en la interreto jam faras tion. (che = ke, acqua = akua, cuoco = kuoko, quale = kuale)
ĝis

Eddycgn (Montri la profilon) 2011-marto-02 22:18:50

Terurĉjo:krome tre belsona kaj facile prononcebla estas vorto - ŝan ĝiĝi
Ĉu vi ne konas ŝin?
Ĝiĝi Ŝan Mere (Zizi Jeanmaire), fama franca artisto kaj kantiso kun multe da ... plumoj!

AJN (Montri la profilon) 2011-marto-06 01:11:21

kial ŝanĝi? ĉu estas bezono?

Frankouche (Montri la profilon) 2011-marto-06 01:55:52

Mi volas ian specialan personalan pronomon kiam mi, nur la "Frankouche", parolas kaj skribas ! okulumo.gif

horsto (Montri la profilon) 2011-marto-06 11:47:29

Frankouche:Mi volas ian specialan personalan pronomon kiam mi, nur la "Frankouche", parolas kaj skribas ! okulumo.gif
Bonega ideo! Temas pri personaj pronomoj, do ĉiu persono havu propran pronomon!!!

maratonisto (Montri la profilon) 2011-marto-06 12:27:28

Nuba:Mi ŝatus se la esperanta lingva sistemo reduktu la regantan uzadon de afikso 'mal' kaj 'ne' en la formado de adjektivoj. Anstataŭ, krei novajn adjektivojn por pligrandigi la leksikon, kaj ĝi estus pli preciza.

Ekzlemploj, forigu: malbona, malĝusta, malprava, malmulta, malgranda, malplena, maldekstra, malvarma, malseka, ktp...
Mi konsentas, sed nur kiam Esperanton parolos la centoblo de nunaj esperantolingvanoj.

maratonisto (Montri la profilon) 2011-marto-06 12:32:06

vidas vandenis:Unue,kion NE ŜANĜI-NE elimini la AKUZATIVON.
Mi tute konsentas.

Reen al la supro