前往目錄

Ĉu vi deziras ion ajn ŝanĝi en esperanto?

貼文者: Eddycgn, 2011年1月15日

訊息: 77

語言: Esperanto

Eddycgn (顯示個人資料) 2011年2月21日下午4:58:38

vincas:Ĉu li dezirus ŝanĝojn en la itala lingvo? Se ne, kial ne?
Mi jam diris ke mi absolute ne deziras ŝanĝojn en esperanto.

Kelkajn ŝanĝojn en la itala eble jes.
Ekz.: ch = k, la junuloj en la interreto jam faras tion. (che = ke, acqua = akua, cuoco = kuoko, quale = kuale)
ĝis

Eddycgn (顯示個人資料) 2011年3月2日下午10:18:50

Terurĉjo:krome tre belsona kaj facile prononcebla estas vorto - ŝan ĝiĝi
Ĉu vi ne konas ŝin?
Ĝiĝi Ŝan Mere (Zizi Jeanmaire), fama franca artisto kaj kantiso kun multe da ... plumoj!

AJN (顯示個人資料) 2011年3月6日上午1:11:21

kial ŝanĝi? ĉu estas bezono?

Frankouche (顯示個人資料) 2011年3月6日上午1:55:52

Mi volas ian specialan personalan pronomon kiam mi, nur la "Frankouche", parolas kaj skribas ! okulumo.gif

horsto (顯示個人資料) 2011年3月6日上午11:47:29

Frankouche:Mi volas ian specialan personalan pronomon kiam mi, nur la "Frankouche", parolas kaj skribas ! okulumo.gif
Bonega ideo! Temas pri personaj pronomoj, do ĉiu persono havu propran pronomon!!!

maratonisto (顯示個人資料) 2011年3月6日下午12:27:28

Nuba:Mi ŝatus se la esperanta lingva sistemo reduktu la regantan uzadon de afikso 'mal' kaj 'ne' en la formado de adjektivoj. Anstataŭ, krei novajn adjektivojn por pligrandigi la leksikon, kaj ĝi estus pli preciza.

Ekzlemploj, forigu: malbona, malĝusta, malprava, malmulta, malgranda, malplena, maldekstra, malvarma, malseka, ktp...
Mi konsentas, sed nur kiam Esperanton parolos la centoblo de nunaj esperantolingvanoj.

maratonisto (顯示個人資料) 2011年3月6日下午12:32:06

vidas vandenis:Unue,kion NE ŜANĜI-NE elimini la AKUZATIVON.
Mi tute konsentas.

回到上端