Al contingut

Ĉu vi uzas -uj- por landnomoj?

de zan, 21 de gener de 2011

Missatges: 71

Llengua: Esperanto

ceigered (Mostra el perfil) 24 de gener de 2011 9.50.28

zan:Do mi opinias, ke estas sensence nomi landon laŭ ĉefgenta(t.e nacia) nomo per uj-maniero(aŭ i-maniero anstataŭ uj). Simple imitu proprajn nomojn. Tio estas plej facila.
Mm, mi supozas ke mi samopinias. Via argumento estas tre logika.

Ankaŭ iomete pri la nomoj Japano/Japanio - eble, oni povas diri -ion/-ujon ĉe la finoj de naciaj nomoj, kaj -ianon/-ujanon ĉe la finoj de nacianaj nomoj.

Do, oni ne estus "brito", sed "britiano"/"britujano", kaj "brito" pli signifus la genton/la kulturon/la posteulecon.

Do, mi estas "Aŭstraliano", kaj "brito", sed mi ne estas "britiano/britujano". Bona ideo?

*Pri -ujo, mi supozas ke la vorteto ne funkcius bone kun -ano post ĝi.

ceigered (Mostra el perfil) 24 de gener de 2011 12.15.18

Terurĉjo:Do, John Smith estas laplejdemokratalandANo.

Mi estas imperiodemalbonano.
Ne! John Smith estas plejdemokratalandano, kaj vi estas demalbonimperiano! Tio estas ĝusta vortfarado!

rido.gif (ŝerce)

Kaj mi estas subano?

darkweasel (Mostra el perfil) 24 de gener de 2011 20.13.47

Ne volante entrudiĝi en vian strangan diskuton, mi komentas, ke mi uzas -uj ĉie, kie ĝi eblas, do ankaŭ ĉe Aŭstrujo.

Eddycgn (Mostra el perfil) 24 de gener de 2011 20.59.23

ceigered:Kaj mi estas subano?
Xu vi estas kapsubano?

zan (Mostra el perfil) 25 de gener de 2011 2.00.55

ceigered:Do, mi estas "Aŭstraliano", kaj "brito", sed mi ne estas "britiano/britujano". Bona ideo?
Jes, bona ideo!! Mi ne scias vian devenon, sed se vi nomas vin "brito", mi volonte nomas vin tiel. Ĉar etneco estas nura memkonscio respektenda unu de la alia. Se vi ne havus ian etnecon, ankaŭ tio estus bona. Mi nomus vin "Aŭstraliano".

zan (Mostra el perfil) 25 de gener de 2011 2.40.12

darkweasel:Ne volante entrudiĝi en vian strangan diskuton, mi komentas, ke mi uzas -uj ĉie, kie ĝi eblas, do ankaŭ ĉe Aŭstrujo.
Okazis konfuzo, kiun zorgis s-ro Wennergren.
Aŭstrio signifas "orienta lando". Do mi pensas, ke ne ekzistas aŭstro sed Aŭstriano, ĉar Aŭstriano parolas la germanan lingvon kaj ne ekzistas aŭstria lingvo. Laŭ mia kompreno en Aŭstrio loĝas iu parto el germana gento.
Sed tamen, se Aŭstrianoj pensas, ke ili havas etnecon kiel aŭstrion kaj la aŭstrian lingvon, tio estas respektenda. Sed tion agnoskas la tuta mondo aŭ ne, kion mi ne certas.

Diru Aŭstrio. Se tiel, aŭstro ekzistas aŭ ne, kio ne koncernas la landnomon.

darkweasel (Mostra el perfil) 25 de gener de 2011 6.17.43

zan:
darkweasel:Ne volante entrudiĝi en vian strangan diskuton, mi komentas, ke mi uzas -uj ĉie, kie ĝi eblas, do ankaŭ ĉe Aŭstrujo.
Okazis konfuzo, kiun zorgis s-ro Wennergren.
Aŭstrio signifas "orienta lando". Do mi pensas, ke ne ekzistas aŭstro sed Aŭstriano, ĉar Aŭstriano parolas la germanan lingvon kaj ne ekzistas aŭstria lingvo.
Ĉu vere ne? lango.gif En Aŭstrujo, oni fojfoje diras, ke Germanujo kaj Aŭstrujo diferencas per la komuna lingvo. (Ŝerce!)

Serioze: Laŭ la listo de rekomendataj landnomoj mia lando estas gentobaza (kontraŭe al la eksdata listo de normaj landnomoj, kie ĝi ankoraŭ estis landobaza). Tutsame ni parolas ekzemple pri Svisujo kaj Belgujo, kies respektivaj anoj eĉ parolas plurajn lingvojn. Ĉu la aŭstroj estas historia etno aŭ ne, estas por tio ne tre grave - mi jam klarigis, ke forpreno de -uj povas ofte esti samsignifa al aldono de -an.

zan:Sed tamen, se Aŭstrianoj pensas, ke ili havas etnecon kiel aŭstrion kaj la aŭstrian lingvon, tio estas respektenda. Sed tion agnoskas la tuta mondo aŭ ne, kion mi ne certas.
Ni ne havas propran lingvon - nur variaĵon de la germana - sed mi povas certigi al vi, ke plej multaj aŭstroj (inkluzive min) ne ĝojus, se vi nomus ilin germanoj ...

Uzo de -uj montras, ke la loĝantojn de la lando oni povas nomi laŭ la nomo ricevata per forpreno de -uj. Tiuj vortoj fojfoje havas ankaŭ etnan signifon, sed same ekzemple nederlandano povas signifi ankaŭ etnon.

ceigered (Mostra el perfil) 25 de gener de 2011 9.40.26

@ Darkweasel:

Bayerisch?

Tamen mi ne scias multe pri tiu lingvo, do mi faras blindan sugeston.

darkweasel (Mostra el perfil) 25 de gener de 2011 14.58.41

ceigered:@ Darkweasel:

Bayerisch?

Tamen mi ne scias multe pri tiu lingvo, do mi faras blindan sugeston.
Nu, tio estas dialektaro de la germana (parolata en Bavarujo, Aŭstrujo krom Vorarlbergo, kaj Sudtirolo), sed ankaŭ la normgermana parolata en Aŭstrujo havas aliajn (gramatikajn) regulojn kaj multajn diferencojn en la vortprovizo.

Kutime aŭstroj komprenas la vortojn de la germanuja normgermana (ĉar ĉiuj televidaĵoj elsendataj en ĉiuj germanlingvaj landoj uzas tiun variaĵon), sed ne nepre inverse.

Tre okulfrapa signo estas la nomo de la monato januaro, kiu estas Januar en Germanujo (kaj Svisujo?), sed Jänner en Aŭstrujo - eĉ en oficialaj dokumentoj, tio estas tute nerilata al dialektoj (kiel fojfoje pensas germanoj).

ceigered (Mostra el perfil) 25 de gener de 2011 16.07.43

darkweasel:Tre okulfrapa signo estas la nomo de la monato januaro, kiu estas Januar en Germanujo (kaj Svisujo?), sed Jänner en Aŭstrujo - eĉ en oficialaj dokumentoj, tio estas tute nerilata al dialektoj (kiel fojfoje pensas germanoj).
Ho, tre strange kaj interese! Aŭstrio kaj Germanio ŝajnas simile al Aŭstralio kaj Usono/Britio. Sed ne tute simile, ĉar la historioj estas tre malsamaj.

(mi nuntempe uzas "io" por eksperimenti kun la uzoj de la vortetoj okulumo.gif)

Tornar a dalt