Späť na obsah

Ĉu vi uzas -uj- por landnomoj?

od zan, 21. januára 2011

Príspevky: 77

Jazyk: Esperanto

zan (Zobraziť profil) 24. januára 2011 8:25:44

ceigered:Mi scias la diferencojn inter etneco kaj nacieco, sed la problemo ja ekzistados eĉ se la nomo de nacio ne devenus de la sama aĵo kiel la nomo de la etneco.

En Aŭstralio, lando en kiu estas homoj de multaj diferencaj etnecoj, eĉ estas homoj kiuj kredas ke ja ekzistas "Aŭstralia etneco" (ne la sama etneco kiel indiĝenaj aŭstralianoj). Sed, tio estas stulta, ĉar Aŭstralianoj ne estas "raso"!
Do etneco estas nura memkonscio, kiam iu pensas, ke tiu apartenas al Aŭstralia etno. Tamen oni ne moku tian memkonscion, kvankam la alia plejmulto ne pensas tiel.

Plejmulto de nunaj japanoj verŝajne havas la saman memkonscion, ke ni estas japanoj. Sed eĉ tio estas iasence artefarita memkonscio. En antikva epoko certe ekzistis pluraj gentoj en nuna Japanio. Mi ne imagas, ke unu el ili malaperigis la aliajn, sed imagas, ke ili reciproke intermiksiĝis.

Ankaŭ pri germana gento aŭ itala gento aŭ eble franca gento, komence ĝi havis inter si apartajn memkonsciojn, ĉu ne? Ĉar nordaj germanoj havas alian karakteron ol sudaj, tiel ankaŭ italoj kaj francoj, ĉu ne? Kiam ili kreis nunan ŝtaton, ili kreis ankaŭ nacion. Tiu nacio fariĝis nuna etoneco, ekz, germano, italo aŭ franco.

ceigered:Do, eĉ se oni la nomon de nacio kaj la nomon de gento disigus, iuj homoj (kiuj kredas ke etneco kaj nacieco estas la sama aĵo) rekreus la novan nomon de la nacio kvazaŭ ĝi estas ekskluziva propraĵo de la plej granda aŭ forta etna grupo.
Tio tute eblos. Kaj ankaŭ eblos, ke iuj gentoj kune fariĝos nova nacio kun nova nacilingvo.

Ni ne povas antaŭvidi, kiel estonta mondo fariĝos. Landnomoj kaj eĉ gentnomoj estas(estos) nomitaj de neesperanta mondo. Povas esti komplike, la mondan aferon ordigi laŭ esperanta maniero. Do mi opinias, ke estas sensence nomi landon laŭ ĉefgenta(t.e nacia) nomo per uj-maniero(aŭ i-maniero anstataŭ uj). Simple imitu proprajn nomojn. Tio estas plej facila.

zan (Zobraziť profil) 24. januára 2011 9:14:50

Temas pri Japanio kaj japano.

Ni ne havas en la japana lingvo nian gentan nomon. Ni havas nur landnomon, Nihon(angle Japan). Ni nomas sin Nihon/ĵin t.e. Japani/ano. Nihon/ĵin signifas kaj etnan nomon kaj ŝtatanan nomon. Sed plejofte mi sentas, ke Nihon/ĵin signifas etnan nomon. Kie ajn longe loĝas, Nihon/ĵin estas Nihon/ĵin.

Por mi estus pli nature, ke la nomo de Nihon estus Japan/o. Se tiel, mi ne estus japano sed janan/ano. Tio min tute ne ĝenus. Ial malnovaj esperantistoj difinis nian genton japano verŝajne laŭ la eŭropana maniero. Sed tion ni ne povas ŝanĝi. Ŝanĝi estos reformi. Tio evidente ne sukcesos. Japanio iomete similas al Japan. En la rusa lingvo Япония kaj en la turka lingvo Japonya. Do io-finaĵo estas tolerebla.

ceigered (Zobraziť profil) 24. januára 2011 9:50:28

zan:Do mi opinias, ke estas sensence nomi landon laŭ ĉefgenta(t.e nacia) nomo per uj-maniero(aŭ i-maniero anstataŭ uj). Simple imitu proprajn nomojn. Tio estas plej facila.
Mm, mi supozas ke mi samopinias. Via argumento estas tre logika.

Ankaŭ iomete pri la nomoj Japano/Japanio - eble, oni povas diri -ion/-ujon ĉe la finoj de naciaj nomoj, kaj -ianon/-ujanon ĉe la finoj de nacianaj nomoj.

Do, oni ne estus "brito", sed "britiano"/"britujano", kaj "brito" pli signifus la genton/la kulturon/la posteulecon.

Do, mi estas "Aŭstraliano", kaj "brito", sed mi ne estas "britiano/britujano". Bona ideo?

*Pri -ujo, mi supozas ke la vorteto ne funkcius bone kun -ano post ĝi.

Terurĉjo (Zobraziť profil) 24. januára 2011 11:26:12

Esperanta malbeno: Vi ĉiam misuzu la sufikson UJ!

jen alia propono:
Usonon oni nomu la plej demokrata lando
Britujon - unuiĝinta reĝlando (reĝujo lango.gif ) ŝajne, ke ambaŭ vortfariloj samsencas
Germanujon - federala respubliko
Rusujon - imperio de malbono
Italujon - botlando
Francujon - tie ĉi loĝas la plej belaj virinoj
Kimrujon - Kimrujo
ktp
tiu ĉi maniero devigos ĉiujn uzi nur -an sufikson.

Do, John Smith estas laplejdemokratalandANo.

Mi estas imperiodemalbonano.

ceigered (Zobraziť profil) 24. januára 2011 12:15:18

Terurĉjo:Do, John Smith estas laplejdemokratalandANo.

Mi estas imperiodemalbonano.
Ne! John Smith estas plejdemokratalandano, kaj vi estas demalbonimperiano! Tio estas ĝusta vortfarado!

rido.gif (ŝerce)

Kaj mi estas subano?

Terurĉjo (Zobraziť profil) 24. januára 2011 14:31:41

aŭstralio - saltmuseglando

do, vi estas saltmusegano

krom tio, vi ja loĝas sude de ni

tial vi estas sudano sal.gif

darkweasel (Zobraziť profil) 24. januára 2011 20:13:47

Ne volante entrudiĝi en vian strangan diskuton, mi komentas, ke mi uzas -uj ĉie, kie ĝi eblas, do ankaŭ ĉe Aŭstrujo.

Eddycgn (Zobraziť profil) 24. januára 2011 20:59:23

ceigered:Kaj mi estas subano?
Xu vi estas kapsubano?

zan (Zobraziť profil) 25. januára 2011 2:00:55

ceigered:Do, mi estas "Aŭstraliano", kaj "brito", sed mi ne estas "britiano/britujano". Bona ideo?
Jes, bona ideo!! Mi ne scias vian devenon, sed se vi nomas vin "brito", mi volonte nomas vin tiel. Ĉar etneco estas nura memkonscio respektenda unu de la alia. Se vi ne havus ian etnecon, ankaŭ tio estus bona. Mi nomus vin "Aŭstraliano".

zan (Zobraziť profil) 25. januára 2011 2:40:12

darkweasel:Ne volante entrudiĝi en vian strangan diskuton, mi komentas, ke mi uzas -uj ĉie, kie ĝi eblas, do ankaŭ ĉe Aŭstrujo.
Okazis konfuzo, kiun zorgis s-ro Wennergren.
Aŭstrio signifas "orienta lando". Do mi pensas, ke ne ekzistas aŭstro sed Aŭstriano, ĉar Aŭstriano parolas la germanan lingvon kaj ne ekzistas aŭstria lingvo. Laŭ mia kompreno en Aŭstrio loĝas iu parto el germana gento.
Sed tamen, se Aŭstrianoj pensas, ke ili havas etnecon kiel aŭstrion kaj la aŭstrian lingvon, tio estas respektenda. Sed tion agnoskas la tuta mondo aŭ ne, kion mi ne certas.

Diru Aŭstrio. Se tiel, aŭstro ekzistas aŭ ne, kio ne koncernas la landnomon.

Nahor