Tin nhắn: 71
Nội dung: Esperanto
ceigered (Xem thông tin cá nhân) 09:50:28 Ngày 24 tháng 1 năm 2011
zan:Do mi opinias, ke estas sensence nomi landon laŭ ĉefgenta(t.e nacia) nomo per uj-maniero(aŭ i-maniero anstataŭ uj). Simple imitu proprajn nomojn. Tio estas plej facila.Mm, mi supozas ke mi samopinias. Via argumento estas tre logika.
Ankaŭ iomete pri la nomoj Japano/Japanio - eble, oni povas diri -ion/-
Do, oni ne estus "brito", sed "britiano"/"
Do, mi estas "Aŭstraliano", kaj "brito", sed mi ne estas "britiano/
*Pri -ujo, mi supozas ke la vorteto ne funkcius bone kun -ano post ĝi.
ceigered (Xem thông tin cá nhân) 12:15:18 Ngày 24 tháng 1 năm 2011
Terurĉjo:Do, John Smith estas laplejdemokratalandANo.Ne! John Smith estas plejdemokratalandano, kaj vi estas demalbonimperiano! Tio estas ĝusta vortfarado!
Mi estas imperiodemalbonano.
![rido.gif](/images/smileys/rido.gif)
Kaj mi estas subano?
darkweasel (Xem thông tin cá nhân) 20:13:47 Ngày 24 tháng 1 năm 2011
Eddycgn (Xem thông tin cá nhân) 20:59:23 Ngày 24 tháng 1 năm 2011
ceigered:Kaj mi estas subano?Xu vi estas kapsubano?
zan (Xem thông tin cá nhân) 02:00:55 Ngày 25 tháng 1 năm 2011
ceigered:Do, mi estas "Aŭstraliano", kaj "brito", sed mi ne estas "britiano/Jes, bona ideo!! Mi ne scias vian devenon, sed se vi nomas vin "brito", mi volonte nomas vin tiel. Ĉar etneco estas nura memkonscio respektenda unu de la alia. Se vi ne havus ian etnecon, ankaŭ tio estus bona. Mi nomus vin "Aŭstraliano".britujano". Bona ideo?
zan (Xem thông tin cá nhân) 02:40:12 Ngày 25 tháng 1 năm 2011
darkweasel:Ne volante entrudiĝi en vian strangan diskuton, mi komentas, ke mi uzas -uj ĉie, kie ĝi eblas, do ankaŭ ĉe Aŭstrujo.Okazis konfuzo, kiun zorgis s-ro Wennergren.
Aŭstrio signifas "orienta lando". Do mi pensas, ke ne ekzistas aŭstro sed Aŭstriano, ĉar Aŭstriano parolas la germanan lingvon kaj ne ekzistas aŭstria lingvo. Laŭ mia kompreno en Aŭstrio loĝas iu parto el germana gento.
Sed tamen, se Aŭstrianoj pensas, ke ili havas etnecon kiel aŭstrion kaj la aŭstrian lingvon, tio estas respektenda. Sed tion agnoskas la tuta mondo aŭ ne, kion mi ne certas.
Diru Aŭstrio. Se tiel, aŭstro ekzistas aŭ ne, kio ne koncernas la landnomon.
darkweasel (Xem thông tin cá nhân) 06:17:43 Ngày 25 tháng 1 năm 2011
zan:Ĉu vere ne?darkweasel:Ne volante entrudiĝi en vian strangan diskuton, mi komentas, ke mi uzas -uj ĉie, kie ĝi eblas, do ankaŭ ĉe Aŭstrujo.Okazis konfuzo, kiun zorgis s-ro Wennergren.
Aŭstrio signifas "orienta lando". Do mi pensas, ke ne ekzistas aŭstro sed Aŭstriano, ĉar Aŭstriano parolas la germanan lingvon kaj ne ekzistas aŭstria lingvo.
![lango.gif](/images/smileys/lango.gif)
Serioze: Laŭ la listo de rekomendataj landnomoj mia lando estas gentobaza (kontraŭe al la eksdata listo de normaj landnomoj, kie ĝi ankoraŭ estis landobaza). Tutsame ni parolas ekzemple pri Svisujo kaj Belgujo, kies respektivaj anoj eĉ parolas plurajn lingvojn. Ĉu la aŭstroj estas historia etno aŭ ne, estas por tio ne tre grave - mi jam klarigis, ke forpreno de -uj povas ofte esti samsignifa al aldono de -an.
zan:Sed tamen, se Aŭstrianoj pensas, ke ili havas etnecon kiel aŭstrion kaj la aŭstrian lingvon, tio estas respektenda. Sed tion agnoskas la tuta mondo aŭ ne, kion mi ne certas.Ni ne havas propran lingvon - nur variaĵon de la germana - sed mi povas certigi al vi, ke plej multaj aŭstroj (inkluzive min) ne ĝojus, se vi nomus ilin germanoj ...
Uzo de -uj montras, ke la loĝantojn de la lando oni povas nomi laŭ la nomo ricevata per forpreno de -uj. Tiuj vortoj fojfoje havas ankaŭ etnan signifon, sed same ekzemple nederlandano povas signifi ankaŭ etnon.
ceigered (Xem thông tin cá nhân) 09:40:26 Ngày 25 tháng 1 năm 2011
darkweasel (Xem thông tin cá nhân) 14:58:41 Ngày 25 tháng 1 năm 2011
ceigered:@ Darkweasel:Nu, tio estas dialektaro de la germana (parolata en Bavarujo, Aŭstrujo krom Vorarlbergo, kaj Sudtirolo), sed ankaŭ la normgermana parolata en Aŭstrujo havas aliajn (gramatikajn) regulojn kaj multajn diferencojn en la vortprovizo.
Bayerisch?
Tamen mi ne scias multe pri tiu lingvo, do mi faras blindan sugeston.
Kutime aŭstroj komprenas la vortojn de la germanuja normgermana (ĉar ĉiuj televidaĵoj elsendataj en ĉiuj germanlingvaj landoj uzas tiun variaĵon), sed ne nepre inverse.
Tre okulfrapa signo estas la nomo de la monato januaro, kiu estas Januar en Germanujo (kaj Svisujo?), sed Jänner en Aŭstrujo - eĉ en oficialaj dokumentoj, tio estas tute nerilata al dialektoj (kiel fojfoje pensas germanoj).
ceigered (Xem thông tin cá nhân) 16:07:43 Ngày 25 tháng 1 năm 2011
darkweasel:Tre okulfrapa signo estas la nomo de la monato januaro, kiu estas Januar en Germanujo (kaj Svisujo?), sed Jänner en Aŭstrujo - eĉ en oficialaj dokumentoj, tio estas tute nerilata al dialektoj (kiel fojfoje pensas germanoj).Ho, tre strange kaj interese! Aŭstrio kaj Germanio ŝajnas simile al Aŭstralio kaj Usono/Britio. Sed ne tute simile, ĉar la historioj estas tre malsamaj.
(mi nuntempe uzas "io" por eksperimenti kun la uzoj de la vortetoj
![okulumo.gif](/images/smileys/okulumo.gif)