Al la enhavo

Ĉu vi uzas -uj- por landnomoj?

de zan, 2011-januaro-21

Mesaĝoj: 77

Lingvo: Esperanto

zan (Montri la profilon) 2011-januaro-28 01:01:13

sev:Se oni volas pli klarigi, uzu tutajn aliajn nomojn por la lingvo :
Lando / anoj / lingvoj
Britio / britianoj / angla...
Francujo / francoj / ojlita, bretona, okcita...
hispanujo / hispanoj / kastilia, euska, katala...
ktp, ktp...
Jes, oni povas difini la lingv-nomojn pli detalaj, sed...
La hispana lingvo estis kreita baze de la kastilia lingvo, kiel nacia(ne genta) lingvo. La nomo de la nacio estas hispano. Oni artefarite kreas nacian lingvon kaj nacion. Hispano estas nacio de Hispanio, kies nacilingvo estas la hispana. Sed pro tio, ke la hispana tro similas al la kastilia, iuj ne volas trakti sin hispanoj.

Se vidas la realon, nuntempe oni nomas la lingvon la hispana, kiu estas uzita ankaŭ en Sud-Ameriko. Nuntempe oni ĝenerale nomas ĝin la hispana. Neniu nomas ĝin la kastilia. Estontece eble oni nomos ilin per respektivaj nomoj, kiel la meksika, la argentina, ktp... Oni nomu ilin laŭ la realo. La realon neniu antaŭvidas.

Se oni pensas, ke lingva nomo ĉiam kongruas al gentnomo, oni nepre konfuziĝos. Por eviti tion oni preferinde konsideru, ke lingva nomo kaj gentnomo esence estas tute apartaj.

Aŭstrianoj parolas la germanan lingvon sed ne traktas sin germanoj.

sev:Kio okazos se bretonujo ighas landon ? Ve ! rido.gif
Mi subtenas tion, ke bretona gento kreos landon, se ili volas tion. Sed mi pensas, ke en la "breton-ujo" verŝajne loĝos ankaŭ ne-bretonoj(novaj loĝantoj, kiuj ne traktas sin bretona gento). Mi ne volas, ke fieraj bretonoj elpelu tiujn. Do mi ne volas nomi la landon "breton-ujo". Mi ne antaŭvidas, kian nomon havos la nova lando. Nur laŭ la realo mi nomu ĝin. Eble ĝi estos Bretonio. Sed mi traktos ĝin kiel landnomon, kiu estas duoninsulo.

zan (Montri la profilon) 2011-januaro-28 08:29:41

darkweasel:
zan: Tiam kiam la aŭtoro scias la malfacilecon pri gento, kial li trudas gentbazajn landnomojn?
Ĉu li faras tion? Gentobazaj landnomoj estas lingva fakto.
Ne, li ne trudis(mi troiĝis), li rekomendis. Do mi rajtas intence kontraŭi la rekomendon.

darkweasel:Vi pensas tro malsimple. Se vi simple akceptus, ke formoj kiel anglo, franco, ruso, japano, ... ja povas signifi landanecon, vi ne plu havus problemon pri -uj.
Mi ne povas simple pensi pri tio. Mi ne plendas al tiuj, kiuj uzas uj-landnomojn, pensante, ke por tiuj pli gravas la lingva fakto ol etnaj problemoj en la mondo.
Mi samopinias, ke anglo, franco, ruso kaj japano signifas la respektivaj landanojn. Sed ne nur. Ili ankaŭ signifas gentojn. Eble franco signifas nacion, sed egale. Ili havas po du signifojn. Tio cerbumigas min. (pri tio mi poste skribos.)

darkweasel:La -uj-sufikso ne devigas cerbumi pri io ajn. La I-"sufikso" devigas cerbumi pri tio, kiel oni nomas la koncernajn landanojn kaj lingvojn.
Ne, radike kulpas uj-sufikso, t.e. la maniero krei landonomojn baze de gentnomo.

Uj-sufikso devige cerbumigas homojn, ĉu iliaj samlandanoj havas sian propran genton aŭ ne. Mi legis, ke koreoj kontraŭis al la landnomo Koreo(angle Korea).
Ekzemple multaj koreaj Esperantistoj pensis, ke tio, ke iuj nomas ilin koreanoj (anoj de la lando Koreo) estas bazita sur iaspeca penso, ke tiu popolo ne konsistigas “veran genton”. La koreaj Esperantistoj preferegis, ke oni nomu ilin koreoj en Koreujo, ĉar la korea popolo estas laŭ ili tre unueca jam de la plej praa tempo. Iliaj argumentoj estas maltrafaj, sed ilia prefero (koreoj en Koreujo), estas tute en ordo.
Pri tio La Akademio jene pensis.
La ĉefa motivo de la Akademia konsilo pri landnomoj kaj landano-nomoj estas deziro eviti, ke oni interpretu la kategorielekton de landnomo kiel pritakson de la “genta pureco”, “rasa unueco” aŭ simile, de la koncernaj popoloj.
Sed la koreoj neniel povis eviti tian miskomprenon. Kial?? Ĉar por homoj tiom gravas la ideo de gento.

Kaj pri Aŭstr-ujo. Mi ne volas malrespekti la identecon de la Aŭstrianoj. Sed mi diru.
Oni kreas vorton per la maniero "radiko + sufikso". Sed unue ne estis la radiko "aŭstro". Kaj oni ne povas krei novan vorton per forigo de kvazaŭa sufikso. Japano ne estas "japo + ano", oni ne povas krei la radikon "japo". Sed pri Aŭstr-ujo oni faris tian malkutimaĵon.
Aŭstrio = Aŭstr-io = Aŭstr-ujo = aŭstro + ujo

Kial ili faris tion? Verŝajne ili tre fieris la identecon kaj arde volis, ke ili estu gento same kiel germano, aŭ eĉ kiel belgo(kiu eĉ ne havas unuiĝintan lingvon).

Se ĉiuj landonomoj estus landbazaj, homoj ne cerbumus pri sia gento.

zan (Montri la profilon) 2011-januaro-30 06:58:56

Mi bedaŭros, ke mia opinio dividos esperantistojn en uj-uzantojn kaj en ne-uj-uzantojn. Mi deziras, ke neniu korektu la uzu-manieron de aliaj. Diru libere per aŭ uj- aŭ ne-uj-maniero. Mi uzas ne-uj-manieron laŭ mia kredo sed ne trudos ĝin al aliaj. Ankaŭ uj-uzantoj ne korektu ne-uj-manieron.

zan (Montri la profilon) 2011-januaro-30 07:56:22

Denove temas pri tio, kio estas uj-landnomo.(Pardonon, se ĝenos pacemajn esperantistojn. m(_ _)m )

Ĝenerale 
radiko + sufikso = nova vorto
(radiko + sufikso) - sufikso = denove la sama radiko

alumeto + ujo = alumetujo(iaspeca skatolo)
almetujo - ujo = alumeto(nenio alia ol ĝi)

mono + ujo =monujo(oni povas enmeti en ĝin ion alian, ekz, kartojn.)
monujo - ujo = mono(sed mono ne inkluzivas kartojn)

ruso(iu gento)
ruso + ujo = rusujo(lando, kie ekloĝis rusoj)

La unua rusujo estis Kieva-Rus? Tiam tiu lando eble estis vera rusujo. Dum la epoko de Mongolo la rusujo restis. Poste rusoj disvastiĝis konkerante aliajn gentojn kompreneble kontraŭ la volo de la konkeritaj gentoj.

rusujo(lando, kie loĝas rusoj kaj aliaj gentoj)
rusujo - ujo = ruso(landano de rusujo, t.e. rusa gento aŭ alia gento)

Vidu, la signifo de ruso ŝanĝiĝis. Jes ja "ruso" havas du signifojn, iu gento kaj iu landano, sed se ne ekzistus rusujo, la dua signifo ankaŭ ne ekzistus. Derivaĵo ŝanĝis la signifon de la radiko. Ĉu okazas tia afero en aliaj vortkampoj?

Ŝajnas al mi, ke rusujo jam havas alian signifon ol tiun de "ruso + ujo". Do mi opinias, ke ĝi nomu sin Rusio.

"Ruso" havas du signifojn, iu gento kaj landano de Rusio. La dua signifo estas laŭkutima esprimo, oportuna esprimo por ĉiutaga vivo, kiam oni ne bezonas esprimi nur landanecon sed ne etnecon. Sed pli precize oni diru Rusiano.

Mi opinias, ke oni aparte traktu genton kaj landon.

Darjo (Montri la profilon) 2011-januaro-30 08:54:55

Mia landnomo estas Sicilujo, kvankam ofte oni diras "Sicilio".

Terurĉjo (Montri la profilon) 2011-januaro-30 09:17:44

Rusa gento konkeras aliajn gentojn dum sia disvastiĝo en Orienta Eŭropo

Terurĉjo (Montri la profilon) 2011-januaro-30 09:33:22

mi trovis pli bonan pentraĵon

oni povas trovi en dekstra malsupra angulo Terurĉjon teni botelon da vodko en kruro

ceigered (Montri la profilon) 2011-januaro-30 13:01:17

Bona bildon lango.gif

La rusoj rajdas ursojn, la unsonanoj rajdas Chuck-Norris-ojn, kaj ni Aŭstralianoj? Ni rajdas tiujn ĉi terurulojn. Jes. fuĝu timante.

Eddycgn (Montri la profilon) 2011-januaro-30 13:12:31

ceigered:Bona bildon lango.gif

La rusoj rajdas ursojn, la unsonanoj rajdas Chuck-Norris-ojn, kaj ni Aŭstralianoj? Ni rajdas tiujn ĉi terurulojn. Jes. fuĝu timante.
Kiun rajdas italaj presidantoj (Berlusconi)? Junajn prostitutinojn.
senkulpa.gif

zan (Montri la profilon) 2011-januaro-31 01:10:25

Terurĉjo:mi trovis pli bonan pentraĵon

oni povas trovi en dekstra malsupra angulo Terurĉjon teni botelon da vodko en kruro
Ili estas ja veraj rusoj! lango.gif Ne ĉiuj Rus-ujanoj estas tiel kuraĝaj kiel ili!

Reen al la supro