У садржају

Ĉu vi uzas -uj- por landnomoj?

од zan, 21. јануар 2011.

Поруке: 71

Језик: Esperanto

Darjo (Погледати профил) 30. јануар 2011. 08.54.55

Mia landnomo estas Sicilujo, kvankam ofte oni diras "Sicilio".

ceigered (Погледати профил) 30. јануар 2011. 13.01.17

Bona bildon lango.gif

La rusoj rajdas ursojn, la unsonanoj rajdas Chuck-Norris-ojn, kaj ni Aŭstralianoj? Ni rajdas tiujn ĉi terurulojn. Jes. fuĝu timante.

Eddycgn (Погледати профил) 30. јануар 2011. 13.12.31

ceigered:Bona bildon lango.gif

La rusoj rajdas ursojn, la unsonanoj rajdas Chuck-Norris-ojn, kaj ni Aŭstralianoj? Ni rajdas tiujn ĉi terurulojn. Jes. fuĝu timante.
Kiun rajdas italaj presidantoj (Berlusconi)? Junajn prostitutinojn.
senkulpa.gif

zan (Погледати профил) 31. јануар 2011. 01.10.25

Terurĉjo:mi trovis pli bonan pentraĵon

oni povas trovi en dekstra malsupra angulo Terurĉjon teni botelon da vodko en kruro
Ili estas ja veraj rusoj! lango.gif Ne ĉiuj Rus-ujanoj estas tiel kuraĝaj kiel ili!

zan (Погледати профил) 31. јануар 2011. 09.01.17

Mi rimarkis per la Listo de Rekomendataj Landnomoj.

Plejparto de la landnomoj estas tute internacie rekoneblaj nomoj. Ekz: Turkujo/Turkio similas al "Turkey". La tuto de la Amerikaj landoj estas tiaj.

Se oni ne uzas uj-sufikson, oni pli bone rekonas ilin. Ekz: Por "Bulgaria" Bulgario pli rekoneblas ol Bulgarujo. Se tiel pensi, "la esceptoj" estas malmultaj. Jen:

Ebur-Bordo = Cote d'Ivoire(Ivory Coast)
(Ial tradukita nomo)

Kartvelujo/Kartvelio = Sakartvelos(Georgia)
Barato (=Hindujo/Hindio) = India
(Verŝajne la landanoj postulis la nomon.)

Afganujo/Afganio
Kazaĥujo/Kazaĥio
Kirgizujo/Kirgizio
Taĝikujo/Taĝikio
Turkmenujo/Turkmenio
Uzbekujo/Uzbekio
(ili estas forigitaj de istano)

Egiptujo/Egiptio = Egypt
Ĉinujo/Ĉinio = China
Japanujo/Japanio = Japan
Koreujo/Koreio = Korea
Vjetnamujo/Vjetnamio = Vietnam
Anglujo/Anglio = England
Britujo/Britio = Britain
Ĉeĥujo/Ĉeĥio = Czech
Danujo/Danio = Denmark
Francujo/Francio = France
Grekujo/Grekio = Greece
Norvegujo/Norvegio = Norway
Portugalujo/Portugalio = Poltugal
Svedujo/Svedio = Sweden
Ukrainujo/Ukrainio = Ukraine
(Ili ne havas angle "-ia" nomojn, pro tio nekoneblas. Sed ili estas sufiĉe famaj landoj. rideto.gif )

Esperante "-io" nomoj estas plejparte angle "-ia" nomoj. La esceptoj estas tre malmultaj.
Kiu estas facile uzebla, ĉu malmultaj esceptoj aŭ perfekte precizaj gentbazaj nomoj? Oni pli bone scias la anglajn nomojn ol gentnomojn en la tuta mondo.
m(_ _)m

ceigered (Погледати профил) 31. јануар 2011. 10.18.49

Mi nun (post mia antaŭa uzo de "ujo") samopinias. Mi ne ankoraŭ uzi "ujo"n landnomojn anstataŭ -io landnomoj.

Kaj ankaŭ, Zan, via argumento pri gentvortoj ktp nun konvinkas min, kaj "-ujano" (kiu uzas pli da nature Esperantaj vortetoj) estas tro malfacile diri ol diri "-iano". Kelkaj vortoj, kiel "rusujano", estas pli facilaj ol aliaj, sed kelkaj vortoj, kiel "rusiano" estas same facilaj kiel unu la alian.

zan (Погледати профил) 02. фебруар 2011. 00.12.34

Dankon al ceigered.
Mi ne volas dividi esperantistojn per la landnoma maniero. Mi nur havas mian kredon ne uzi uj-manieron. Mi nur skribis tion.

Mi pensas, ke la esprtantistaro eble estis pli saĝa ol la genia Zamenhofo. La inventaĵo(i-sufikso) solvis la problemon, kiun iuj havis en la gentbazaj landnomoj pro sia genta ideo, kaj samtempe ĝi ne disigis tiujn disde uj-uzantoj.

Uj-uzantoj pensas, ke i-uzantoj uzas i-sufikson anstataŭ uj-sufikso. Ili trankvile opinias, ke tio estas neoficiala sed permesebla, ke i-uzantoj ŝajnas iomete senzorgaj, ktp...
Mi uzas nek uj-sufikson nek i-sufikson. Sed mi povas ŝajnigi min i-uzanto antaŭ uj-uzantoj. Ĉio pace solviĝis.

Eddycgn (Погледати профил) 02. фебруар 2011. 18.24.02

Kiel vi nomas la regionojn de via lando?

Francio: Burgonio, Bretanio?
Germanio: Saksonio, Bavario?
Italio: Lombardio, Toskanio?
Brazilio: Amazonio, Matogrosio?
Unuigita Reĝolando: Skotlando, Kimrujo (aŭ Kimrolando)?
Rusio: Siberio, Kamĉatkio?
Finlando: Laplando?
Meksikio: Jukatanio?
Japanio: Hokaidio?
Aŭstralio: Kvinslandio?
Usono: Utahio, Oregonio?
Kanadio: Saskaĉevanio?
Belgio: Flandrio?
Hispanio: Estremadurio?
Nederlando: Holandio?
... ... ...

estas pli?

KoLonJaNo (Погледати профил) 02. фебруар 2011. 20.08.35

Saluton!

Eddycgn:Kiel vi nomas la regionojn de via lando?

[...]

Germanie: Saksonio, Bavario?

[...]
Jen la nomoj de la dek ses federaciaj landoj, kiuj konsistigas Federacian Respublikon Germanujo.

Mi devas konfesi, ke mi uzas Nordrejn-Vestfalujo, ĉar en tiu lando loĝas ne nur rejnlandanoj, sed ankaŭ vestfaloj.

Kolonjano

zan (Погледати профил) 03. фебруар 2011. 01.22.33

Eddycgn:Japanio: Hokaidio?
En Hokkaidio ne loĝas hokkaidoj. Hokkaido estas landnomo.

Saksonio, Bavario, Vestfalujo...
Mi supozas, ke eble ekzistas la gentoj saksona kaj bavara, sed ne scias pri vestfaloj. Ja verdire malfacilas la nomoj de la gentoj en la tuta mondo. Ĉu esperantistoj scias ilin perfekte precize?

Se Saksonio, Bavario kaj Vestfalio ĉiuj estas landnomoj, mi facile komprenas.

Вратите се горе