去目錄頁

La vorto panbulo

blueclay, 2007年5月15日

讯息: 18

语言: Esperanto

darkweasel (显示个人资料) 2010年5月21日下午2:56:38

mnlg:
Masacroso:La tradukado kelkfoje ne estas korekta.
Laŭ mia memoro, "korekta" signifas "ĝustiga" do vi eble simple uzu "ĝusta". Povas esti ke mi mismemoras.
Sufiĉe strange, kaj ReVo kaj PIV kaj Ssv markas evitinda la uzon de korekta en la signifo "senerara". Tamen tia uzo de korekta (tute analoga al fuŝa, veka kaj fiksa) laŭ PMEG: Aga radiko sed eca signifo estas tute korekta.

Miland (显示个人资料) 2010年5月22日下午7:40:03

Laŭ la vortaro Wells (nova eldono!) panbulo signifas "loaf", kiu estas tranĉinda panaĵo, pli granda ol bulko.

Eddycgn (显示个人资料) 2010年5月30日下午12:20:32

Miland:Laŭ la vortaro Wells (nova eldono!) panbulo signifas "loaf", kiu estas tranĉinda panaĵo, pli granda ol bulko.
Do "bulo" estas angle "ball", ronda afero...
"Loaf" estas plata, ĉu ne?
Ĝis!

Miland (显示个人资料) 2010年5月30日下午3:06:15

Eddycgn:"Loaf" estas plata, ĉu ne?
La tranĉaĵoj jes, sed la tuto havas formon de longigita kubo. Jen bildo.

Nuba (显示个人资料) 2010年6月1日下午2:51:06

[/quote]Mi ne povas imagi tian panon praktike, ĉar ĝi certe forrulus. Eble ĉu vi?[/quote]Mi ofte bakas panbulojn (bulkojn) por mia manĝado. Al la faruno (tritiko, sekalo, avenbrano, muelita linaj semoj, kaj iam fagopiro), mi aldonas ovon, oleon, mielon kaj baka-pulvron. Mi kunmiksas la grion kaj formas ĝi en buloj (pilkoj) mezurataj ĉirkaŭ 10 centimetroj. Mi metas ilin (6 bulkoj) en la fornon, kaj bakas ilin por 50 minutoj. Mmmmmm!

Eddycgn (显示个人资料) 2010年6月1日下午3:13:35

Nuba:Mmmmmm!
Ĉu vi vendas? Kie estas via vendejo? rido.gif

Ĉevalo (显示个人资料) 2010年6月6日上午4:02:21

Miland:
Eddycgn:"Loaf" estas plata, ĉu ne?
La tranĉaĵoj jes, sed la tuto havas formon de longigita kubo. Jen bildo.
Sur la bildo estas pecigita panbriko. Panbulo estas ajnforma, plej ofte rondforma pano. En la rusa fabelo "Kukobulo" ("Bul-kuko") la bakita pano povas ruliĝi.

Miland (显示个人资料) 2010年6月6日上午10:15:36

Ĉevalo:Sur la bildo estas pecigita panbriko. Panbulo estas ajnforma, plej ofte rondforma pano...
Ŝajne panbriko estas speco de panbulo, kvankam la supra surfaco de la panaĵo en la bildo kiun mi enmetis estas kurba. La brika formo estas pli ekonomie trasportita amase, do ofte troviĝas en grandaj superbazaroj.

回到上端