ข้อความ 9
ภาษา: Esperanto
orchideo (แสดงโปรไฟล์) 24 มกราคม 2011, 10:17:41
Ĉu ekzistas en Esperanto kaj aliaj lingvoj vortoj kiel en la germana "Reformhaus" aũ "Bioladen"?
eble en la angla "health food store"?
Kiel vi nomiĝas en via lando tiuj vendejoj, kie oni aĉetas sanajn manĝaĵojn ktp. Ĉu ekzistas tiujn vendejojn en aliaj landoj, ke jes, kie?
danielcg (แสดงโปรไฟล์) 24 มกราคม 2011, 11:36:07
Ĉu via salutnomo devenas de la vorto "orkideo", kiu estas tre bela floro? Se jes, permesu ke mi respekteme diru al vi, ke via foto tute pravigas tiun nomelekton.
Rilate al via demando, tiajn vendejojn en Argentino oni nomas, en la hispana lingvo, "dietéticas" ( = dietbutikoj) aŭ "almacenes naturales" ( = naturbutikoj).
Via,
Daniel
orchideo:Saluton!
Ĉu ekzistas en Esperanto kaj aliaj lingvoj vortoj kiel en la germana "Reformhaus" aũ "Bioladen"?
eble en la angla "health food store"?
Kiel vi nomiĝas en via lando tiuj vendejoj, kie oni aĉetas sanajn manĝaĵojn ktp. Ĉu ekzistas tiujn vendejojn en aliaj landoj, ke jes, kie?
sudanglo (แสดงโปรไฟล์) 24 มกราคม 2011, 11:40:09
(La aĵoj vendataj estas principe produktoj de biologio sen ĥemiaj aldonaĵoj.)
Se tio ne plaĉas mi proponas 'natur-vendejo'.
Tamen tiuj vendejoj ankaŭ vendas vitaminojn kaj aliajn ekstraktojn faritajn per ĥemiaj procezoj.
Mi ĵus vidis la mesaĝon de Daniel kaj plaĉas al mi butiko pli ol vendejo - do natur-butiko, san-butiko aŭ bio-butiko.
Eddycgn (แสดงโปรไฟล์) 24 มกราคม 2011, 19:03:35
Iomete stranga tamen agrable mallonga!
darkweasel (แสดงโปรไฟล์) 24 มกราคม 2011, 19:09:28
sudanglo (แสดงโปรไฟล์) 25 มกราคม 2011, 11:13:16
'Bi' en la senco de 'du' (en ĥemio) multe malpli. Eble oni diras Bi-karbonato sed NPIV ne rekomendas.
Bi-ejo' estus ejo por du aferoj se entute tiu vorto havas sencon, ne la sama afero kiel 'bio-ejo'
Bio-butiko ne havas rilaton al ekologio, sed estas butiko en kiu la varoj estus pure biologiaj (en principo).
orchideo (แสดงโปรไฟล์) 25 มกราคม 2011, 12:32:38
Sed la aliaj parto de mia demando, nur respondis Danielcg. Mi esperos, ke aliajn respondojn aperos.
Kiel vi nomiĝas en via lando tiuj vendejoj, kie oni aĉetas sanajn manĝaĵojn ktp. Ĉu ekzistas tiujn vendejojn en aliaj landoj, ke jes, kie?
Miland (แสดงโปรไฟล์) 30 มกราคม 2011, 23:24:52
orchideo:eble en la angla "health food store"?Jen sugesto: natura (aŭ sana) nutrovendejo.
ratkaptisto (แสดงโปรไฟล์) 16 กุมภาพันธ์ 2011, 19:40:01