Skip to the content

Poemoj de KANEKO Misuzu

by atsushi1977, January 27, 2011

Messages: 19

Language: Esperanto

atsushi1977 (User's profile) January 29, 2011, 11:30:13 AM

“Abelo kaj Dio” (KANEKO Misuzu)

Abelo estas en floro,
Floro estas en ĝardeno,
Ĝardeno estas en barilo,
Barilo estas en urbo,
Urbo estas en Japanio,
Japanio estas en la mondo,
La mondo estas en Dio.

Kaj, kaj, Dio estas,
En la eta abelo.

Paulinho (User's profile) January 30, 2011, 12:56:49 PM

Belegaj poemoj. Se ŝerco al mi oni permesas

Kaneco (oni skribas Caneco) en la portugala estas malgranda glaso.

atsushi1977 (User's profile) February 7, 2011, 11:47:33 AM



Tre interesa !!

Dankon !!

atsushi1977 (User's profile) February 7, 2011, 11:47:52 AM

“Al luma direkto” (KANEKO Misuzu)

Al luma direkto,
Al luma direkto,

Eĉ unu folio,
Al la loko, kie la suno lumas,

Herboj de veproj.

Al luma direkto,
Al luma direkto,

Eĉ se ilia flugiloj bruletos,
Al la loko, kie fajro estas,

Insektoj, kiu flugas nokote.

Al luma direkto,
Al luma direkto,

Pli vaste eĉ iomete,
Al la loko, kie la suno prilumas,

Infanoj, kiu loĝas en urbo.

ceigered (User's profile) February 7, 2011, 3:39:25 PM

Paulinho:Kaneco (oni skribas Caneco) en la portugala estas malgranda glaso.
Laŭ la defino de la kanĝi:
金子 = 金, "or-", "mon-" (kane), kaj 子, ina nomsufikso (-ko) aŭ "infan-" (ko).

Do, "Kaneko" Japane signifas "ornjo", "monnjo", aŭ "orinfano", "moninfano".

Eble tre multekosta glaseto? lango.gif

Tamen, bela nomo.

Pri la poemo "Abelo kaj Dio", tio estas bonega. Tre panteisme, kaj mi ŝatas la panteisma ideo, ĉar ĝi estas tre interesa.

eurimaco (User's profile) February 7, 2011, 10:11:07 PM

ceigered:
Paulinho:Kaneco (oni skribas Caneco) en la portugala estas malgranda glaso.
Laŭ la defino de la kanĝi:
金子 = 金, "or-", "mon-" (kane), kaj 子, ina nomsufikso (-ko) aŭ "infan-" (ko).

Do, "Kaneko" Japane signifas "ornjo", "monnjo", aŭ "orinfano", "moninfano".

Eble tre multekosta glaseto? lango.gif

Tamen, bela nomo.

Pri la poemo "Abelo kaj Dio", tio estas bonega. Tre panteisme, kaj mi ŝatas la panteisma ideo, ĉar ĝi estas tre interesa.
* * * * *

Jes, mi trovis la poemojn tre interesajn, kaj ankauh tre belajn. Mi vere gratulas la tradukinton. Bonvolu dauhrigi chiam. sal.gif sal.gif sal.gif

atsushi1977 (User's profile) February 8, 2011, 10:02:07 AM

Koran Dankon!

Jes, "Kaneko" signifas "Orinfano".

Kaj, "Misuzu" signifas "Bela sonorilo".
"Mi" signifas "bela",
"Suzu" signifas "sonorilo".

Mi ankaŭ pensas ke ŝia poemoj estas panteisma.
Ŝi estis budaano.

atsushi1977 (User's profile) February 8, 2011, 10:04:12 AM

“Nomoj de herboj” (KANEKO Misuzu)

Nomojn de herboj,
Kiun oni scias,
Mi ne scias tute.

Nomojn de herboj,
Kiun oni ne scias,
Mi scias multe.

Ilin mi nomis,
Al mia amataj herboj,
Miajn amatajn nomojn.

Nomojn de herboj,
Kiun oni scias,
Certe kiu ajn nomis.

Kiu scias verajn nomojn,
Nur la suno.

Sekve,
Mi nomas,
Nur mi nomas.

atsushi1977 (User's profile) February 8, 2011, 10:05:21 AM

“Krei” (KANEKO Misuzu)

Brideto
Per pajloj
Kreas neston.
La pajlojn
La pajlojn
Kiu kreis?

Ŝtonhakisto
Per ŝtonoj
Kreas tombon.
La ŝtonon
La ŝtonon
Kiu kreis?

Mi
Per sabloj
Kreas maketon de ĝardeno.
La sablojn
La sablojn
Kiu kreis?

Back to the top