Kiel vi tradukas...
од Kateno, 01. фебруар 2011.
Поруке: 51
Језик: Esperanto
Kateno (Погледати профил) 01. фебруар 2011. 11.57.28
Kateno (Погледати профил) 01. фебруар 2011. 12.03.30
magnifico94 (Погледати профил) 01. фебруар 2011. 12.23.38
Kateno:Kiel vi tradukas je "It’s been sitting there" al esperanto.Mi ne kredas ke "sitting" estas tia, kia tradukas sidi."Ĝi sidis tie".
Ergazomai (Погледати профил) 01. фебруар 2011. 14.07.37
Kateno:Kiel vi tradukas je "It’s been sitting there" al esperanto.Mi ne kredas ke "sitting" estas tia, kia tradukas sidi."Ĝi estis sidanta ĉi tie", aŭ "Ĝi sidadis ĉi tie"
Ergazomai (Погледати профил) 01. фебруар 2011. 14.08.28
Kateno:Jam Helpante traduki, Kiel tradukas je "How’s that supposed to make me feel better?"?Persone mi tradukus "Kiel povus tio fartigi min pli bone?"
Chainy (Погледати профил) 01. фебруар 2011. 17.15.30
Ergazomai:jes, aŭ eble "Kiel tio devas igi min farti pli bone?" (= Kiel tio devas fartigi min pli bone?).Kateno:Jam Helpante traduki, Kiel tradukas je "How’s that supposed to make me feel better?"?Persone mi tradukus "Kiel povus tio fartigi min pli bone?"
La uzo de 'devi' estas pli rekta traduko de la angla. Mi esperas, ke tia frazo havas sencon ankaŭ por alilanduloj!
En tiu ĉi kazo la uzo de 'farti' estas bona. Sed tio pensigis min pri alia verbo 'senti min'. En la rakonto "Vere aŭ fantazie" de Claude Piron troveblas tia frazo: "Li igis min senti min infano" La ripeto de 'min' sonas iom nebele, sed necesas tiel. Oni ne povus diri 'li sentigis min infano', ĉar tio egalas al 'li igis min senti infano', kio ne estas ĝusta formo.
Chainy (Погледати профил) 01. фебруар 2011. 17.21.58
Kateno:Kiel vi tradukas je "It’s been sitting there" al esperanto.Mi ne kredas ke "sitting" estas tia, kia tradukas sidi.Se vi volas diri "It's been sitting there for half an hour", tiam tio estus en Esperanto "Ĝi sidAs tie dum duonhoro". Se vi volas emfazi la daŭron de la sidado, tiam oni povus aldoni 'jam': "Ĝi jam sidAs tie dum duonhoro".
En Esperanto oni ofte uzas la nun-tempan formon de la verbo (sidAs) por traduki la "present perfect continuous" de la angla.
Chainy (Погледати профил) 01. фебруар 2011. 17.24.03
Terurĉjo:mi tamen atendas, kiam montros siajn tradukojn denaskaj posedantoj de la plej internacia lingvoMi mem estas unu el ili. Do jen vi jam havas vian tradukon!
Eddycgn (Погледати профил) 01. фебруар 2011. 17.59.00
Chainy:Kaj se ĝi estas dum la pasintan?Kateno:Kiel vi tradukas je "It’s been sitting there" al esperanto.Mi ne kredas ke "sitting" estas tia, kia tradukas sidi.Se vi volas diri "It's been sitting there for half an hour", tiam tio estus en Esperanto "Ĝi sidAs tie dum duonhoro". Se vi volas emfazi la daŭron de la sidado, tiam oni povus aldoni 'jam': "Ĝi jam sidAs tie dum duonhoro".
En Esperanto oni ofte uzas la nun-tempan formon de la verbo (sidAs) por traduki la "present perfect continuous" de la angla.
"Last year at school, sometimes he's been sitting there for more than half an hour waiting for the teacher"?
Chainy (Погледати профил) 01. фебруар 2011. 18.07.35
Eddycgn:Kaj se ĝi estas dum la pasintan?Tiu frazo en la angla estas gramatike iom malĝusta. Oni tiel ne dirus. Ĉu vi celis diri: 'Last year at school he would sometimes sit there for more than half an hour waiting for the teacher'?
"Last year at school, sometimes he's been sitting there for more than half an hour waiting for the teacher"?
Kaj tion mi tradukus tiel: Pasintjare li iafoje sidis tie dum pli ol duonhoro atendante la instruiston.