uzanta «anglo» intenci la lingvo angla
by dbiswinner, February 2, 2011
Messages: 25
Language: Esperanto
darkweasel (User's profile) February 6, 2011, 5:20:21 PM
Terurĉjo:darko, ĉu vi povas ankaŭ hispane?Tre tre malmulte, jes.
Ay, Diòs mìo!
crescence (User's profile) February 7, 2011, 11:12:20 AM
antoniomoya:Vi pravas.
Do, Anglalando, Brazilalando, Polalando, Francalando... kaj por la loĝantoj: anglano, brazilano, polano, francano, ktp.
Unu nocio, unu esprimmaniero.
Eddycgn (User's profile) February 7, 2011, 12:22:13 PM
geo1963:Se vi estas korekta, oni devas diri marsoj, ne marsanoj, ĉar marsoj ekzistis antaŭ 80 milionij da jaroj. Ĉu vi ne sciis?Terurĉjo:jes, en Polio loĝas poloj, en Ĉilio loĝas ĉilojMalkorekte:
En Polio loĝas poloj, sed en Ĉilio loĝas ĉilianoj, ĉar la ĉiliaj civitanoj ne ekzistis antaŭ la Ĉilio estiĝis.
Cetere, la regiono nomata Ĉilio aŭ Ĉilujo estis popolita jam antaŭ 12.000 jaroj.
Tial, laŭ via regulo: ĉilioj!
Harfendaĝoj!
henma (User's profile) February 7, 2011, 12:55:15 PM
Eddycgn:Certe... kiam la hispanoj alvenis al Ĉilio ili jam trovis loĝantojn de tiu lando...geo1963:Se vi estas korekta, oni devas diri marsoj, ne marsanoj, ĉar marsoj ekzistis antaŭ 80 milionij da jaroj. Ĉu vi ne sciis?Terurĉjo:jes, en Polio loĝas poloj, en Ĉilio loĝas ĉilojMalkorekte:
En Polio loĝas poloj, sed en Ĉilio loĝas ĉilianoj, ĉar la ĉiliaj civitanoj ne ekzistis antaŭ la Ĉilio estiĝis.
Cetere, la regiono nomata Ĉilio aŭ Ĉilujo estis popolita jam antaŭ 12.000 jaroj.
Tial, laŭ via regulo: ĉilioj!
Harfendaĝoj!
Do, ili estis ĉiloj kaj ni estas ĉilianoj???... mi ne scias kial oni povas diri ke niaj praavoj estis ĉiliaj civitanoj, sed ni ne estas ĉiliaj civitanoj...
(Mi nur ŝercas)
Amike,
Daniel
darkweasel (User's profile) February 7, 2011, 1:09:22 PM
Eddycgn:nomata Ĉilio aŭ ĈilujoNe, nur Ĉilio.
(La reston de la lastaj mesaĝoj en tiu ĉi fadeno mi pli bone ne komentu. )