Al la enhavo

uzanta «anglo» intenci la lingvo angla

de dbiswinner, 2011-februaro-02

Mesaĝoj: 25

Lingvo: Esperanto

geo1963 (Montri la profilon) 2011-februaro-03 17:58:55

Terurĉjo:karaj, ne zorgu

mi mem parkere ne memoras la nomojn de ĉiuj nacioj en mia gepatra lingvo

antoniomoya:Landnomoj: Ni formu simplan adjetivon kaj aldonu --lando--.
por formi koncernajn adjektivojn, necesas scii LANDONOMOJN aŭ POPOLNOMOJN. shoko.gif

kaj jes, mi estas rusano, sed, krom tio, mi estas ruso, ne tataro, ne baŝkiro, ne ukraino, ne ĉukĉo finfine, kiuj estas ankaŭ rusANoj.
Laŭ mia kompreno -ano estas ulo, kiu apartenas al ia organizo, asocio, ligo, societo aŭ lando

Do : Rusio - rusiano
Rusujo - rusujano lango.gif
Ruslando - ruslandano

rusano - ano de ruso? Tute malsencas.

darkweasel (Montri la profilon) 2011-februaro-03 18:39:55

Iu iam argumentis, ke anglano povus esti mallongigo de anglalingvano, kio ne estas tute mallogika.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2011-februaro-03 18:50:24

geo1963:rusano - ano de ruso? Tute malsencas.
vi pravas
ŝajne, mi malbone dormis ĉi-nokte

geo1963 (Montri la profilon) 2011-februaro-03 23:18:19

darkweasel:Iu iam argumentis, ke anglano povus esti mallongigo de anglalingvano, kio ne estas tute mallogika.
Estas mallogika. anglano = ano de anglo. Kio signifas ĉi tio? Mi ne komprenas. Klarigu min. Mallongigoj estas en la angla lingvo - tial ĝi estas malfacila por lernantoj. Ni ne faru la samon en nia kara Esperanto.

antoniomoya (Montri la profilon) 2011-februaro-04 05:38:00

Terurĉjo:kaj jes, mi estas rusano, sed, krom tio, mi estas ruso, ne tataro, ne baŝkiro, ne ukraino, ne ĉukĉo finfine, kiuj estas ankaŭ rusANoj.
Se vi volas...

Mi estas nur TERANO. Ĉar ĉiuj el ni devenas de la samaj prapatroj. Tiom da diferencoj nur kondukas al ĉiaspecoj da konfliktoj.

Via samplanedano.

darkweasel (Montri la profilon) 2011-februaro-04 05:58:31

geo1963:
darkweasel:Iu iam argumentis, ke anglano povus esti mallongigo de anglalingvano, kio ne estas tute mallogika.
Estas mallogika. anglano = ano de anglo. Kio signifas ĉi tio? Mi ne komprenas. Klarigu min. Mallongigoj estas en la angla lingvo - tial ĝi estas malfacila por lernantoj. Ni ne faru la samon en nia kara Esperanto.
Nu, ni jam diras angligi kaj francigi en la signifoj "traduki al la angla/franca lingvo".

Laŭe oni ja povus laŭ mi argumenti, ke bonas ankaŭ anglano kaj francano por la anoj de la koncernaj lingvoj.

Tamen apenaŭ iu uzas tiajn formojn.

geo1963 (Montri la profilon) 2011-februaro-04 12:03:22

darkweasel:
geo1963:
darkweasel:Iu iam argumentis, ke anglano povus esti mallongigo de anglalingvano, kio ne estas tute mallogika.
Estas mallogika. anglano = ano de anglo. Kio signifas ĉi tio? Mi ne komprenas. Klarigu min. Mallongigoj estas en la angla lingvo - tial ĝi estas malfacila por lernantoj. Ni ne faru la samon en nia kara Esperanto.
Nu, ni jam diras angligi kaj francigi en la signifoj "traduki al la angla/franca lingvo".

Laŭe oni ja povus laŭ mi argumenti, ke bonas ankaŭ anglano kaj francano por la anoj de la koncernaj lingvoj.

Tamen apenaŭ iu uzas tiajn formojn.
Mi tute ne konsentas.

angla
angli = esti angla / esti anglo
angligi = fari ion/iun angla / anglo

franca
franci = esti franca / esti franco
francigi = fari ion/iun franca / franco

forta
forti = esti forta
fortigi = fari ion/iun forta

ĉu vi vidas la modelon?

nun:

tero + ano = terano
lando + ano = landano
socio + ano = sociano
kurso + ano = kursano
angla + lingvo + ano = anglolingvano
franca + lingvo + ano = franclingvano
germana + lingvo + ano = germanlingvano

sed

anglo + ano = anglano? Kiel mi povas esti ano de anglo? Tio ĉi estas mallogikaĵo. Kaj Esperanto devas esti logika por ĉiuj homoj.

Eddycgn (Montri la profilon) 2011-februaro-06 15:00:10

Terurĉjo:
geo1963:rusano - ano de ruso? Tute malsencas.
vi pravas
ŝajne, mi malbone dormis ĉi-nokte
Ne konfuzu "ano" kun "anuso"!

darkweasel (Montri la profilon) 2011-februaro-06 16:53:39

Eddycgn:
Terurĉjo:
geo1963:rusano - ano de ruso? Tute malsencas.
vi pravas
ŝajne, mi malbone dormis ĉi-nokte
Ne konfuzu "ano" kun "anuso"!
... memorigas min pri samklasano de mi, kiu en leciono de la hispana mislaŭtlegis tengo un hijo de un año (mi havas unujaran filon) kiel tengo un hijo de un ano (mi havas filon de anuso).

Sed ... ekstertemo.gif

Terurĉjo (Montri la profilon) 2011-februaro-06 17:11:51

darko, ĉu vi povas ankaŭ hispane?

Ay, Diòs mìo!

Reen al la supro