Al la enhavo

uzanta «anglo» intenci la lingvo angla

de dbiswinner, 2011-februaro-02

Mesaĝoj: 25

Lingvo: Esperanto

dbiswinner (Montri la profilon) 2011-februaro-02 05:08:22

Kiel komuna estas la uzo de «-o» kiam oni volas diri la lingvo angla, franca, et cetera? La vortaro diras ke ĝi signifas ano de la lando, sed ŝajnas ke «anglano» aŭ «francano» farus tio pli precize. Mi vidis «anglo» en la forumo, sed mi ne scias kiel komuna aŭ akcepta tio estas.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2011-februaro-02 05:25:09

Zan, ankoraŭ nenio finiĝis! lango.gif

kiam oni deziras diri pri lingvo, oni uzas kutime jenan formon kun artikolo:

la angla (lingvo), la franca (lingvo), la germana (lingvo), la japana (lingvo) kaj tiel plu.

Vorton "lingvo" oni plej ofte forĵetas kaj ne diras.
Ĉi tiu formo estas mallongigo.

ekzemple: mia denaska lingvo estas la angla. En nia familio ni parolas la anglan (aŭ angle).

Krome, en Esperanto menciitaj landoj nomiĝas Anglujo kaj Francujo, do, ties loĝantoj estas angloj kaj francoj, ne anglanoj kaj francanoj. sal.gif

Dume via lando estas Usono, tial vi estas usonANo.

T0dd (Montri la profilon) 2011-februaro-02 14:28:58

Mi kredas ke antaŭ longe, iu sugestis novan sufikson por indiki lingvon: -EZO. Se tiu sufikso enradikiĝis, ni dirus ANGLEZON, FRANCEZON, ktp. Sed tio ne okazis, kaj la sufikso estas forgesita.

Tamen, ŝajnas al mi ke en Esperantujo ni parolas multe pri lingvoj, kaj tia sufikso estus utila. Ekzemple, ANGLEZANO anstataŭ ANGLALINGVANO aŭ PAROLANTA DE LA ANGLA.

geo1963 (Montri la profilon) 2011-februaro-02 23:27:04

dbiswinner:Kiel komuna estas la uzo de «-o» kiam oni volas diri la lingvo angla, franca, et cetera? La vortaro diras ke ĝi signifas ano de la lando, sed ŝajnas ke «anglano» aŭ «francano» farus tio pli precize. Mi vidis «anglo» en la forumo, sed mi ne scias kiel komuna aŭ akcepta tio estas.
La regulo estas sekva:

Se la nacio ekzistis antaŭ la lando formiĝis, tiam ni nomas la loĝantojn simple:

angloj, germanoj, italoj, poloj, rusoj, ĉinoj

Kaj la landon ni nomas per -io, -lando aŭ -ujo:

Anglio, Germanio, Italio, Polio...
Anglujo, Germanujo, Italujo, Polujo ...

Se la nacio ne ekzistis antaŭ la lando formiĝis, tiam ni nomas la loĝantojn per -ano:

usonano, brazilano, peruano, ĉiliano

kaj la landon ni nomas simple:

Usono, Brazilo, Peruo, Ĉilio

Terurĉjo (Montri la profilon) 2011-februaro-03 00:10:06

jes, en Polio loĝas poloj, en Ĉilio loĝas ĉiloj

dbiswinner (Montri la profilon) 2011-februaro-03 04:12:58

Mi komprenas, dankon. Do Anglio kaj Anglujo estas la saman aĵon?

antoniomoya (Montri la profilon) 2011-februaro-03 05:37:28

dbiswinner:Mi komprenas, dankon. Do Anglio kaj Anglujo estas la saman aĵon?
La sama, kara amiko, la sama. Vera kompliko.

Mi preferas sekvi la konsilojn donitaj en ĉi tiu retpaĝo:

http://ilei.info/ipr/lingvo-simpligo.htm

Landnomoj: Ni formu simplan adjetivon kaj aldonu --lando--. Do: Finna-lando, Rusalando, Korealando, Usonalando, Svisalando, Egiptalando, Aŭstrala-lando, Britalando. Ĉi-maniere la komencanto ne plu devus lerni diversajn finaĵojn.

Do, Anglalando, Brazilalando, Polalando, Francalando... kaj por la loĝantoj: anglano, brazilano, polano, francano, ktp.

Tiel, vi neniam eraros rideto.gif kaj vi estos perfekte komprenita.

Amike el Hispanalando.

darkweasel (Montri la profilon) 2011-februaro-03 06:07:18

antoniomoya:Mi preferas sekvi la konsilojn donitaj en ĉi tiu retpaĝo:
... reformismajn. senkulpa.gif senkulpa.gif senkulpa.gif

Terurĉjo (Montri la profilon) 2011-februaro-03 11:32:00

karaj, ne zorgu

mi mem parkere ne memoras la nomojn de ĉiuj nacioj en mia gepatra lingvo

antoniomoya:Landnomoj: Ni formu simplan adjetivon kaj aldonu --lando--.
por formi koncernajn adjektivojn, necesas scii LANDONOMOJN aŭ POPOLNOMOJN. shoko.gif

kaj jes, mi estas rusano, sed, krom tio, mi estas ruso, ne tataro, ne baŝkiro, ne ukraino, ne ĉukĉo finfine, kiuj estas ankaŭ rusANoj.

geo1963 (Montri la profilon) 2011-februaro-03 17:50:42

Terurĉjo:jes, en Polio loĝas poloj, en Ĉilio loĝas ĉiloj
Malkorekte:

En Polio loĝas poloj, sed en Ĉilio loĝas ĉilianoj, ĉar la ĉiliaj civitanoj ne ekzistis antaŭ la Ĉilio estiĝis.

Reen al la supro