Skip to the content

uzanta «anglo» intenci la lingvo angla

by dbiswinner, February 2, 2011

Messages: 25

Language: Esperanto

dbiswinner (User's profile) February 2, 2011, 5:08:22 AM

Kiel komuna estas la uzo de «-o» kiam oni volas diri la lingvo angla, franca, et cetera? La vortaro diras ke ĝi signifas ano de la lando, sed ŝajnas ke «anglano» aŭ «francano» farus tio pli precize. Mi vidis «anglo» en la forumo, sed mi ne scias kiel komuna aŭ akcepta tio estas.

Terurĉjo (User's profile) February 2, 2011, 5:25:09 AM

Zan, ankoraŭ nenio finiĝis! lango.gif

kiam oni deziras diri pri lingvo, oni uzas kutime jenan formon kun artikolo:

la angla (lingvo), la franca (lingvo), la germana (lingvo), la japana (lingvo) kaj tiel plu.

Vorton "lingvo" oni plej ofte forĵetas kaj ne diras.
Ĉi tiu formo estas mallongigo.

ekzemple: mia denaska lingvo estas la angla. En nia familio ni parolas la anglan (aŭ angle).

Krome, en Esperanto menciitaj landoj nomiĝas Anglujo kaj Francujo, do, ties loĝantoj estas angloj kaj francoj, ne anglanoj kaj francanoj. sal.gif

Dume via lando estas Usono, tial vi estas usonANo.

T0dd (User's profile) February 2, 2011, 2:28:58 PM

Mi kredas ke antaŭ longe, iu sugestis novan sufikson por indiki lingvon: -EZO. Se tiu sufikso enradikiĝis, ni dirus ANGLEZON, FRANCEZON, ktp. Sed tio ne okazis, kaj la sufikso estas forgesita.

Tamen, ŝajnas al mi ke en Esperantujo ni parolas multe pri lingvoj, kaj tia sufikso estus utila. Ekzemple, ANGLEZANO anstataŭ ANGLALINGVANO aŭ PAROLANTA DE LA ANGLA.

geo1963 (User's profile) February 2, 2011, 11:27:04 PM

dbiswinner:Kiel komuna estas la uzo de «-o» kiam oni volas diri la lingvo angla, franca, et cetera? La vortaro diras ke ĝi signifas ano de la lando, sed ŝajnas ke «anglano» aŭ «francano» farus tio pli precize. Mi vidis «anglo» en la forumo, sed mi ne scias kiel komuna aŭ akcepta tio estas.
La regulo estas sekva:

Se la nacio ekzistis antaŭ la lando formiĝis, tiam ni nomas la loĝantojn simple:

angloj, germanoj, italoj, poloj, rusoj, ĉinoj

Kaj la landon ni nomas per -io, -lando aŭ -ujo:

Anglio, Germanio, Italio, Polio...
Anglujo, Germanujo, Italujo, Polujo ...

Se la nacio ne ekzistis antaŭ la lando formiĝis, tiam ni nomas la loĝantojn per -ano:

usonano, brazilano, peruano, ĉiliano

kaj la landon ni nomas simple:

Usono, Brazilo, Peruo, Ĉilio

Terurĉjo (User's profile) February 3, 2011, 12:10:06 AM

jes, en Polio loĝas poloj, en Ĉilio loĝas ĉiloj

dbiswinner (User's profile) February 3, 2011, 4:12:58 AM

Mi komprenas, dankon. Do Anglio kaj Anglujo estas la saman aĵon?

antoniomoya (User's profile) February 3, 2011, 5:37:28 AM

dbiswinner:Mi komprenas, dankon. Do Anglio kaj Anglujo estas la saman aĵon?
La sama, kara amiko, la sama. Vera kompliko.

Mi preferas sekvi la konsilojn donitaj en ĉi tiu retpaĝo:

http://ilei.info/ipr/lingvo-simpligo.htm

Landnomoj: Ni formu simplan adjetivon kaj aldonu --lando--. Do: Finna-lando, Rusalando, Korealando, Usonalando, Svisalando, Egiptalando, Aŭstrala-lando, Britalando. Ĉi-maniere la komencanto ne plu devus lerni diversajn finaĵojn.

Do, Anglalando, Brazilalando, Polalando, Francalando... kaj por la loĝantoj: anglano, brazilano, polano, francano, ktp.

Tiel, vi neniam eraros rideto.gif kaj vi estos perfekte komprenita.

Amike el Hispanalando.

darkweasel (User's profile) February 3, 2011, 6:07:18 AM

antoniomoya:Mi preferas sekvi la konsilojn donitaj en ĉi tiu retpaĝo:
... reformismajn. senkulpa.gif senkulpa.gif senkulpa.gif

Terurĉjo (User's profile) February 3, 2011, 11:32:00 AM

karaj, ne zorgu

mi mem parkere ne memoras la nomojn de ĉiuj nacioj en mia gepatra lingvo

antoniomoya:Landnomoj: Ni formu simplan adjetivon kaj aldonu --lando--.
por formi koncernajn adjektivojn, necesas scii LANDONOMOJN aŭ POPOLNOMOJN. shoko.gif

kaj jes, mi estas rusano, sed, krom tio, mi estas ruso, ne tataro, ne baŝkiro, ne ukraino, ne ĉukĉo finfine, kiuj estas ankaŭ rusANoj.

geo1963 (User's profile) February 3, 2011, 5:50:42 PM

Terurĉjo:jes, en Polio loĝas poloj, en Ĉilio loĝas ĉiloj
Malkorekte:

En Polio loĝas poloj, sed en Ĉilio loĝas ĉilianoj, ĉar la ĉiliaj civitanoj ne ekzistis antaŭ la Ĉilio estiĝis.

Back to the top