uzanta «anglo» intenci la lingvo angla
از dbiswinner, 2 فوریهٔ 2011
پستها: 25
زبان: Esperanto
dbiswinner (نمایش مشخصات) 2 فوریهٔ 2011، 5:08:22
Terurĉjo (نمایش مشخصات) 2 فوریهٔ 2011، 5:25:09
kiam oni deziras diri pri lingvo, oni uzas kutime jenan formon kun artikolo:
la angla (lingvo), la franca (lingvo), la germana (lingvo), la japana (lingvo) kaj tiel plu.
Vorton "lingvo" oni plej ofte forĵetas kaj ne diras.
Ĉi tiu formo estas mallongigo.
ekzemple: mia denaska lingvo estas la angla. En nia familio ni parolas la anglan (aŭ angle).
Krome, en Esperanto menciitaj landoj nomiĝas Anglujo kaj Francujo, do, ties loĝantoj estas angloj kaj francoj, ne anglanoj kaj francanoj.
Dume via lando estas Usono, tial vi estas usonANo.
T0dd (نمایش مشخصات) 2 فوریهٔ 2011، 14:28:58
Tamen, ŝajnas al mi ke en Esperantujo ni parolas multe pri lingvoj, kaj tia sufikso estus utila. Ekzemple, ANGLEZANO anstataŭ ANGLALINGVANO aŭ PAROLANTA DE LA ANGLA.
geo1963 (نمایش مشخصات) 2 فوریهٔ 2011، 23:27:04
dbiswinner:Kiel komuna estas la uzo de «-o» kiam oni volas diri la lingvo angla, franca, et cetera? La vortaro diras ke ĝi signifas ano de la lando, sed ŝajnas ke «anglano» aŭ «francano» farus tio pli precize. Mi vidis «anglo» en la forumo, sed mi ne scias kiel komuna aŭ akcepta tio estas.La regulo estas sekva:
Se la nacio ekzistis antaŭ la lando formiĝis, tiam ni nomas la loĝantojn simple:
angloj, germanoj, italoj, poloj, rusoj, ĉinoj
Kaj la landon ni nomas per -io, -lando aŭ -ujo:
Anglio, Germanio, Italio, Polio...
Anglujo, Germanujo, Italujo, Polujo ...
Se la nacio ne ekzistis antaŭ la lando formiĝis, tiam ni nomas la loĝantojn per -ano:
usonano, brazilano, peruano, ĉiliano
kaj la landon ni nomas simple:
Usono, Brazilo, Peruo, Ĉilio
Terurĉjo (نمایش مشخصات) 3 فوریهٔ 2011، 0:10:06
dbiswinner (نمایش مشخصات) 3 فوریهٔ 2011، 4:12:58
antoniomoya (نمایش مشخصات) 3 فوریهٔ 2011، 5:37:28
dbiswinner:Mi komprenas, dankon. Do Anglio kaj Anglujo estas la saman aĵon?La sama, kara amiko, la sama. Vera kompliko.
Mi preferas sekvi la konsilojn donitaj en ĉi tiu retpaĝo:
http://ilei.info/ipr/lingvo-simpligo.htm
Landnomoj: Ni formu simplan adjetivon kaj aldonu --lando--. Do: Finna-lando, Rusalando, Korealando, Usonalando, Svisalando, Egiptalando, Aŭstrala-lando, Britalando. Ĉi-maniere la komencanto ne plu devus lerni diversajn finaĵojn.
Do, Anglalando, Brazilalando, Polalando, Francalando... kaj por la loĝantoj: anglano, brazilano, polano, francano, ktp.
Tiel, vi neniam eraros kaj vi estos perfekte komprenita.
Amike el Hispanalando.
darkweasel (نمایش مشخصات) 3 فوریهٔ 2011، 6:07:18
antoniomoya:Mi preferas sekvi la konsilojn donitaj en ĉi tiu retpaĝo:... reformismajn.
Terurĉjo (نمایش مشخصات) 3 فوریهٔ 2011، 11:32:00
mi mem parkere ne memoras la nomojn de ĉiuj nacioj en mia gepatra lingvo
antoniomoya:Landnomoj: Ni formu simplan adjetivon kaj aldonu --lando--.por formi koncernajn adjektivojn, necesas scii LANDONOMOJN aŭ POPOLNOMOJN.
kaj jes, mi estas rusano, sed, krom tio, mi estas ruso, ne tataro, ne baŝkiro, ne ukraino, ne ĉukĉo finfine, kiuj estas ankaŭ rusANoj.
geo1963 (نمایش مشخصات) 3 فوریهٔ 2011، 17:50:42
Terurĉjo:jes, en Polio loĝas poloj, en Ĉilio loĝas ĉilojMalkorekte:
En Polio loĝas poloj, sed en Ĉilio loĝas ĉilianoj, ĉar la ĉiliaj civitanoj ne ekzistis antaŭ la Ĉilio estiĝis.