Al contingut

uzanta «anglo» intenci la lingvo angla

de dbiswinner, 2 de febrer de 2011

Missatges: 20

Llengua: Esperanto

dbiswinner (Mostra el perfil) 2 de febrer de 2011 5.08.22

Kiel komuna estas la uzo de «-o» kiam oni volas diri la lingvo angla, franca, et cetera? La vortaro diras ke ĝi signifas ano de la lando, sed ŝajnas ke «anglano» aŭ «francano» farus tio pli precize. Mi vidis «anglo» en la forumo, sed mi ne scias kiel komuna aŭ akcepta tio estas.

T0dd (Mostra el perfil) 2 de febrer de 2011 14.28.58

Mi kredas ke antaŭ longe, iu sugestis novan sufikson por indiki lingvon: -EZO. Se tiu sufikso enradikiĝis, ni dirus ANGLEZON, FRANCEZON, ktp. Sed tio ne okazis, kaj la sufikso estas forgesita.

Tamen, ŝajnas al mi ke en Esperantujo ni parolas multe pri lingvoj, kaj tia sufikso estus utila. Ekzemple, ANGLEZANO anstataŭ ANGLALINGVANO aŭ PAROLANTA DE LA ANGLA.

geo1963 (Mostra el perfil) 2 de febrer de 2011 23.27.04

dbiswinner:Kiel komuna estas la uzo de «-o» kiam oni volas diri la lingvo angla, franca, et cetera? La vortaro diras ke ĝi signifas ano de la lando, sed ŝajnas ke «anglano» aŭ «francano» farus tio pli precize. Mi vidis «anglo» en la forumo, sed mi ne scias kiel komuna aŭ akcepta tio estas.
La regulo estas sekva:

Se la nacio ekzistis antaŭ la lando formiĝis, tiam ni nomas la loĝantojn simple:

angloj, germanoj, italoj, poloj, rusoj, ĉinoj

Kaj la landon ni nomas per -io, -lando aŭ -ujo:

Anglio, Germanio, Italio, Polio...
Anglujo, Germanujo, Italujo, Polujo ...

Se la nacio ne ekzistis antaŭ la lando formiĝis, tiam ni nomas la loĝantojn per -ano:

usonano, brazilano, peruano, ĉiliano

kaj la landon ni nomas simple:

Usono, Brazilo, Peruo, Ĉilio

dbiswinner (Mostra el perfil) 3 de febrer de 2011 4.12.58

Mi komprenas, dankon. Do Anglio kaj Anglujo estas la saman aĵon?

antoniomoya (Mostra el perfil) 3 de febrer de 2011 5.37.28

dbiswinner:Mi komprenas, dankon. Do Anglio kaj Anglujo estas la saman aĵon?
La sama, kara amiko, la sama. Vera kompliko.

Mi preferas sekvi la konsilojn donitaj en ĉi tiu retpaĝo:

http://ilei.info/ipr/lingvo-simpligo.htm

Landnomoj: Ni formu simplan adjetivon kaj aldonu --lando--. Do: Finna-lando, Rusalando, Korealando, Usonalando, Svisalando, Egiptalando, Aŭstrala-lando, Britalando. Ĉi-maniere la komencanto ne plu devus lerni diversajn finaĵojn.

Do, Anglalando, Brazilalando, Polalando, Francalando... kaj por la loĝantoj: anglano, brazilano, polano, francano, ktp.

Tiel, vi neniam eraros rideto.gif kaj vi estos perfekte komprenita.

Amike el Hispanalando.

darkweasel (Mostra el perfil) 3 de febrer de 2011 6.07.18

antoniomoya:Mi preferas sekvi la konsilojn donitaj en ĉi tiu retpaĝo:
... reformismajn. senkulpa.gif senkulpa.gif senkulpa.gif

geo1963 (Mostra el perfil) 3 de febrer de 2011 17.50.42

Terurĉjo:jes, en Polio loĝas poloj, en Ĉilio loĝas ĉiloj
Malkorekte:

En Polio loĝas poloj, sed en Ĉilio loĝas ĉilianoj, ĉar la ĉiliaj civitanoj ne ekzistis antaŭ la Ĉilio estiĝis.

geo1963 (Mostra el perfil) 3 de febrer de 2011 17.58.55

Terurĉjo:karaj, ne zorgu

mi mem parkere ne memoras la nomojn de ĉiuj nacioj en mia gepatra lingvo

antoniomoya:Landnomoj: Ni formu simplan adjetivon kaj aldonu --lando--.
por formi koncernajn adjektivojn, necesas scii LANDONOMOJN aŭ POPOLNOMOJN. shoko.gif

kaj jes, mi estas rusano, sed, krom tio, mi estas ruso, ne tataro, ne baŝkiro, ne ukraino, ne ĉukĉo finfine, kiuj estas ankaŭ rusANoj.
Laŭ mia kompreno -ano estas ulo, kiu apartenas al ia organizo, asocio, ligo, societo aŭ lando

Do : Rusio - rusiano
Rusujo - rusujano lango.gif
Ruslando - ruslandano

rusano - ano de ruso? Tute malsencas.

darkweasel (Mostra el perfil) 3 de febrer de 2011 18.39.55

Iu iam argumentis, ke anglano povus esti mallongigo de anglalingvano, kio ne estas tute mallogika.

geo1963 (Mostra el perfil) 3 de febrer de 2011 23.18.19

darkweasel:Iu iam argumentis, ke anglano povus esti mallongigo de anglalingvano, kio ne estas tute mallogika.
Estas mallogika. anglano = ano de anglo. Kio signifas ĉi tio? Mi ne komprenas. Klarigu min. Mallongigoj estas en la angla lingvo - tial ĝi estas malfacila por lernantoj. Ni ne faru la samon en nia kara Esperanto.

Tornar a dalt