uzanta «anglo» intenci la lingvo angla
از dbiswinner, 2 فوریهٔ 2011
پستها: 25
زبان: Esperanto
geo1963 (نمایش مشخصات) 3 فوریهٔ 2011، 17:58:55
Terurĉjo:karaj, ne zorguLaŭ mia kompreno -ano estas ulo, kiu apartenas al ia organizo, asocio, ligo, societo aŭ lando
mi mem parkere ne memoras la nomojn de ĉiuj nacioj en mia gepatra lingvo
antoniomoya:Landnomoj: Ni formu simplan adjetivon kaj aldonu --lando--.por formi koncernajn adjektivojn, necesas scii LANDONOMOJN aŭ POPOLNOMOJN.
kaj jes, mi estas rusano, sed, krom tio, mi estas ruso, ne tataro, ne baŝkiro, ne ukraino, ne ĉukĉo finfine, kiuj estas ankaŭ rusANoj.
Do : Rusio - rusiano
Rusujo - rusujano
Ruslando - ruslandano
rusano - ano de ruso? Tute malsencas.
darkweasel (نمایش مشخصات) 3 فوریهٔ 2011، 18:39:55
Terurĉjo (نمایش مشخصات) 3 فوریهٔ 2011، 18:50:24
geo1963:rusano - ano de ruso? Tute malsencas.vi pravas
ŝajne, mi malbone dormis ĉi-nokte
geo1963 (نمایش مشخصات) 3 فوریهٔ 2011، 23:18:19
darkweasel:Iu iam argumentis, ke anglano povus esti mallongigo de anglalingvano, kio ne estas tute mallogika.Estas mallogika. anglano = ano de anglo. Kio signifas ĉi tio? Mi ne komprenas. Klarigu min. Mallongigoj estas en la angla lingvo - tial ĝi estas malfacila por lernantoj. Ni ne faru la samon en nia kara Esperanto.
antoniomoya (نمایش مشخصات) 4 فوریهٔ 2011، 5:38:00
Terurĉjo:kaj jes, mi estas rusano, sed, krom tio, mi estas ruso, ne tataro, ne baŝkiro, ne ukraino, ne ĉukĉo finfine, kiuj estas ankaŭ rusANoj.Se vi volas...
Mi estas nur TERANO. Ĉar ĉiuj el ni devenas de la samaj prapatroj. Tiom da diferencoj nur kondukas al ĉiaspecoj da konfliktoj.
Via samplanedano.
darkweasel (نمایش مشخصات) 4 فوریهٔ 2011، 5:58:31
geo1963:Nu, ni jam diras angligi kaj francigi en la signifoj "traduki al la angla/franca lingvo".darkweasel:Iu iam argumentis, ke anglano povus esti mallongigo de anglalingvano, kio ne estas tute mallogika.Estas mallogika. anglano = ano de anglo. Kio signifas ĉi tio? Mi ne komprenas. Klarigu min. Mallongigoj estas en la angla lingvo - tial ĝi estas malfacila por lernantoj. Ni ne faru la samon en nia kara Esperanto.
Laŭe oni ja povus laŭ mi argumenti, ke bonas ankaŭ anglano kaj francano por la anoj de la koncernaj lingvoj.
Tamen apenaŭ iu uzas tiajn formojn.
geo1963 (نمایش مشخصات) 4 فوریهٔ 2011، 12:03:22
darkweasel:Mi tute ne konsentas.geo1963:Nu, ni jam diras angligi kaj francigi en la signifoj "traduki al la angla/franca lingvo".darkweasel:Iu iam argumentis, ke anglano povus esti mallongigo de anglalingvano, kio ne estas tute mallogika.Estas mallogika. anglano = ano de anglo. Kio signifas ĉi tio? Mi ne komprenas. Klarigu min. Mallongigoj estas en la angla lingvo - tial ĝi estas malfacila por lernantoj. Ni ne faru la samon en nia kara Esperanto.
Laŭe oni ja povus laŭ mi argumenti, ke bonas ankaŭ anglano kaj francano por la anoj de la koncernaj lingvoj.
Tamen apenaŭ iu uzas tiajn formojn.
angla
angli = esti angla / esti anglo
angligi = fari ion/iun angla / anglo
franca
franci = esti franca / esti franco
francigi = fari ion/iun franca / franco
forta
forti = esti forta
fortigi = fari ion/iun forta
ĉu vi vidas la modelon?
nun:
tero + ano = terano
lando + ano = landano
socio + ano = sociano
kurso + ano = kursano
angla + lingvo + ano = anglolingvano
franca + lingvo + ano = franclingvano
germana + lingvo + ano = germanlingvano
sed
anglo + ano = anglano? Kiel mi povas esti ano de anglo? Tio ĉi estas mallogikaĵo. Kaj Esperanto devas esti logika por ĉiuj homoj.
Eddycgn (نمایش مشخصات) 6 فوریهٔ 2011، 15:00:10
Terurĉjo:Ne konfuzu "ano" kun "anuso"!geo1963:rusano - ano de ruso? Tute malsencas.vi pravas
ŝajne, mi malbone dormis ĉi-nokte
darkweasel (نمایش مشخصات) 6 فوریهٔ 2011، 16:53:39
Eddycgn:... memorigas min pri samklasano de mi, kiu en leciono de la hispana mislaŭtlegis tengo un hijo de un año (mi havas unujaran filon) kiel tengo un hijo de un ano (mi havas filon de anuso).Terurĉjo:Ne konfuzu "ano" kun "anuso"!geo1963:rusano - ano de ruso? Tute malsencas.vi pravas
ŝajne, mi malbone dormis ĉi-nokte
Sed ...
Terurĉjo (نمایش مشخصات) 6 فوریهٔ 2011، 17:11:51
Ay, Diòs mìo!