前往目錄

uzanta «anglo» intenci la lingvo angla

貼文者: dbiswinner, 2011年2月2日

訊息: 25

語言: Esperanto

darkweasel (顯示個人資料) 2011年2月6日下午5:20:21

Terurĉjo:darko, ĉu vi povas ankaŭ hispane?

Ay, Diòs mìo!
Tre tre malmulte, jes.

crescence (顯示個人資料) 2011年2月7日上午11:12:20

antoniomoya:
Do, Anglalando, Brazilalando, Polalando, Francalando... kaj por la loĝantoj: anglano, brazilano, polano, francano, ktp.
Vi pravas.
Unu nocio, unu esprimmaniero.

Eddycgn (顯示個人資料) 2011年2月7日下午12:22:13

geo1963:
Terurĉjo:jes, en Polio loĝas poloj, en Ĉilio loĝas ĉiloj
Malkorekte:

En Polio loĝas poloj, sed en Ĉilio loĝas ĉilianoj, ĉar la ĉiliaj civitanoj ne ekzistis antaŭ la Ĉilio estiĝis.
Se vi estas korekta, oni devas diri marsoj, ne marsanoj, ĉar marsoj ekzistis antaŭ 80 milionij da jaroj. Ĉu vi ne sciis?

Cetere, la regiono nomata Ĉilio aŭ Ĉilujo estis popolita jam antaŭ 12.000 jaroj.
Tial, laŭ via regulo: ĉilioj!

Harfendaĝoj!

henma (顯示個人資料) 2011年2月7日下午12:55:15

Eddycgn:

Certe... kiam la hispanoj alvenis al Ĉilio ili jam trovis loĝantojn de tiu lando...

Do, ili estis ĉiloj kaj ni estas ĉilianoj???... mi ne scias kial oni povas diri ke niaj praavoj estis ĉiliaj civitanoj, sed ni ne estas ĉiliaj civitanoj...

(Mi nur ŝercas)

Amike,

Daniel

darkweasel (顯示個人資料) 2011年2月7日下午1:09:22

Eddycgn:nomata Ĉilio aŭ Ĉilujo
Ne, nur Ĉilio.

(La reston de la lastaj mesaĝoj en tiu ĉi fadeno mi pli bone ne komentu. senkulpa.gif )

回到上端