Zum Inhalt

sin razi kaj raziĝi

von crescence, 2. Februar 2011

Beiträge: 12

Sprache: Esperanto

crescence (Profil anzeigen) 2. Februar 2011 08:24:53

Saluton,

Ĉu la verbo "sin razi" havas saman signifon, kiel "raziĝi" ?

Antaŭdankon.

KoLonJaNo (Profil anzeigen) 2. Februar 2011 08:43:23

Saluton!

crescence:Saluton,

Ĉu la verbo "sin razi" havas tiel signifon, kiel "raziĝi" ?

Antaŭdankon.
S-ro HYDE neniam razis sin, ĉar iel li ĉiam raziĝis, sed li tute ne sciis, kiel kaj kiam tio okazis.

La solvo de tiu enigmo estas, ke HYDE estis razata de d-ro JEKYLL.

Kolonjano

crescence (Profil anzeigen) 2. Februar 2011 09:01:19

Dankon

mi ne vere komprenas la malsamecon inter la du vortoj... demando.gif

darkweasel (Profil anzeigen) 2. Februar 2011 12:24:31

crescence:Dankon

mi ne vere komprenas la malsamecon inter la du vortoj... demando.gif
Nu, se vi diras sin razi, la priparolato nepre razas sin mem, sed ĉe raziĝi, povas (sed ne devas) esti ke aliiu lin (aŭ ŝin?) razas.

sudanglo (Profil anzeigen) 2. Februar 2011 12:32:56

Crescence, la diferenco estas:

Kiam oni uzas 'sin razi', estus kutime klare, kiu razas. (Li razas sin ĉiumatene, li estis ankoraŭ sufiĉe juna por ne devi sin razi)

Uzante raziĝi oni lasas pli nedifinite, kiu razas aŭ kiel fariĝas la razado. (Li lasis sin raziĝi ĉiumatene.)

crescence (Profil anzeigen) 2. Februar 2011 12:52:00

Dankon al ĉiuj, pro viaj repondoj.

Mi legis en libro, ke la uzo de la vorto "sin" indikas agon de la subjekto de la verbo. La uzo de "-iĝ-" indikas, ke la ago estas natura, sen ago de la subjekto. Ekzemple :

Li sin ruĝigas per kolorilo.
Li ruĝiĝas renkonte al la fraŭlino.

Terurĉjo (Profil anzeigen) 13. Februar 2011 20:40:00

sur la bildo en la pola lingvo estas skribite, ke la patro de L.L. Zamenhof "naskis sin", en Esperanto la sama skribaĵo estas "naskiĝis".

darkweasel (Profil anzeigen) 13. Februar 2011 20:41:43

Terurĉjo:sur la bildo en la pola lingvo estas skribite, ke la patro de L.L. Zamenhof "naskis sin", en Esperanto la sama skribaĵo estas "naskiĝis".
... kaj do? La reguloj en la pola povas ja esti malsamaj.

Terurĉjo (Profil anzeigen) 13. Februar 2011 20:59:57

forgesu, ne temis pri iaj reguloj

nura kaŭzo por montri la diferencon inter sin kaj iĝ

ja ne kapablas homoj naski sin, nur naskiĝi

sinjoro (Profil anzeigen) 13. Februar 2011 21:15:13

Terurĉjo:forgesu, ne temis pri iaj reguloj

nura kaŭzo por montri la diferencon inter sin kaj iĝ

ja ne kapablas homoj naski sin, nur naskiĝi
La pola vorto "się" estas uzata kiel Esperantaj kaj "sin", kaj "iĝ". La reguloj ne kongruas.

Zurück nach oben