Messages: 12
Language: Esperanto
crescence (User's profile) February 2, 2011, 8:24:53 AM
Ĉu la verbo "sin razi" havas saman signifon, kiel "raziĝi" ?
Antaŭdankon.
KoLonJaNo (User's profile) February 2, 2011, 8:43:23 AM
crescence:Saluton,S-ro HYDE neniam razis sin, ĉar iel li ĉiam raziĝis, sed li tute ne sciis, kiel kaj kiam tio okazis.
Ĉu la verbo "sin razi" havas tiel signifon, kiel "raziĝi" ?
Antaŭdankon.
La solvo de tiu enigmo estas, ke HYDE estis razata de d-ro JEKYLL.
Kolonjano
crescence (User's profile) February 2, 2011, 9:01:19 AM
mi ne vere komprenas la malsamecon inter la du vortoj...
darkweasel (User's profile) February 2, 2011, 12:24:31 PM
crescence:DankonNu, se vi diras sin razi, la priparolato nepre razas sin mem, sed ĉe raziĝi, povas (sed ne devas) esti ke aliiu lin (aŭ ŝin?) razas.
mi ne vere komprenas la malsamecon inter la du vortoj...
sudanglo (User's profile) February 2, 2011, 12:32:56 PM
Kiam oni uzas 'sin razi', estus kutime klare, kiu razas. (Li razas sin ĉiumatene, li estis ankoraŭ sufiĉe juna por ne devi sin razi)
Uzante raziĝi oni lasas pli nedifinite, kiu razas aŭ kiel fariĝas la razado. (Li lasis sin raziĝi ĉiumatene.)
crescence (User's profile) February 2, 2011, 12:52:00 PM
Mi legis en libro, ke la uzo de la vorto "sin" indikas agon de la subjekto de la verbo. La uzo de "-iĝ-" indikas, ke la ago estas natura, sen ago de la subjekto. Ekzemple :
Li sin ruĝigas per kolorilo.
Li ruĝiĝas renkonte al la fraŭlino.
Terurĉjo (User's profile) February 13, 2011, 8:40:00 PM
darkweasel (User's profile) February 13, 2011, 8:41:43 PM
Terurĉjo:sur la bildo en la pola lingvo estas skribite, ke la patro de L.L. Zamenhof "naskis sin", en Esperanto la sama skribaĵo estas "naskiĝis".... kaj do? La reguloj en la pola povas ja esti malsamaj.
Terurĉjo (User's profile) February 13, 2011, 8:59:57 PM
nura kaŭzo por montri la diferencon inter sin kaj iĝ
ja ne kapablas homoj naski sin, nur naskiĝi
sinjoro (User's profile) February 13, 2011, 9:15:13 PM
Terurĉjo:forgesu, ne temis pri iaj regulojLa pola vorto "się" estas uzata kiel Esperantaj kaj "sin", kaj "iĝ". La reguloj ne kongruas.
nura kaŭzo por montri la diferencon inter sin kaj iĝ
ja ne kapablas homoj naski sin, nur naskiĝi