讯息: 9
语言: Esperanto
crescence (显示个人资料) 2011年2月2日上午8:24:53
Ĉu la verbo "sin razi" havas saman signifon, kiel "raziĝi" ?
Antaŭdankon.
KoLonJaNo (显示个人资料) 2011年2月2日上午8:43:23
crescence:Saluton,S-ro HYDE neniam razis sin, ĉar iel li ĉiam raziĝis, sed li tute ne sciis, kiel kaj kiam tio okazis.
Ĉu la verbo "sin razi" havas tiel signifon, kiel "raziĝi" ?
Antaŭdankon.
La solvo de tiu enigmo estas, ke HYDE estis razata de d-ro JEKYLL.
Kolonjano
crescence (显示个人资料) 2011年2月2日上午9:01:19
mi ne vere komprenas la malsamecon inter la du vortoj...
darkweasel (显示个人资料) 2011年2月2日下午12:24:31
crescence:DankonNu, se vi diras sin razi, la priparolato nepre razas sin mem, sed ĉe raziĝi, povas (sed ne devas) esti ke aliiu lin (aŭ ŝin?) razas.
mi ne vere komprenas la malsamecon inter la du vortoj...
sudanglo (显示个人资料) 2011年2月2日下午12:32:56
Kiam oni uzas 'sin razi', estus kutime klare, kiu razas. (Li razas sin ĉiumatene, li estis ankoraŭ sufiĉe juna por ne devi sin razi)
Uzante raziĝi oni lasas pli nedifinite, kiu razas aŭ kiel fariĝas la razado. (Li lasis sin raziĝi ĉiumatene.)
crescence (显示个人资料) 2011年2月2日下午12:52:00
Mi legis en libro, ke la uzo de la vorto "sin" indikas agon de la subjekto de la verbo. La uzo de "-iĝ-" indikas, ke la ago estas natura, sen ago de la subjekto. Ekzemple :
Li sin ruĝigas per kolorilo.
Li ruĝiĝas renkonte al la fraŭlino.
darkweasel (显示个人资料) 2011年2月13日下午8:41:43
Terurĉjo:sur la bildo en la pola lingvo estas skribite, ke la patro de L.L. Zamenhof "naskis sin", en Esperanto la sama skribaĵo estas "naskiĝis".... kaj do? La reguloj en la pola povas ja esti malsamaj.
sinjoro (显示个人资料) 2011年2月13日下午9:15:13
Terurĉjo:forgesu, ne temis pri iaj regulojLa pola vorto "się" estas uzata kiel Esperantaj kaj "sin", kaj "iĝ". La reguloj ne kongruas.
nura kaŭzo por montri la diferencon inter sin kaj iĝ
ja ne kapablas homoj naski sin, nur naskiĝi
darkweasel (显示个人资料) 2011年2月16日上午6:25:05
Terurĉjo:se oni enmetasRozingo. Ujo entenas la tuton, ingo entenas nur parton. Ĉiuokaze estus bone, se vi malfermus novajn fadenojn por novaj demandoj.razonrozon en vazon, ĉu la vazo fariĝas rozujo aŭ rozingo?