Al la enhavo

Al kiu devas aparteni la Kuriloj?

de Fuzzy, 2011-februaro-21

Mesaĝoj: 58

Lingvo: Esperanto

Miland (Montri la profilon) 2011-februaro-22 12:45:32

Fuzzy:Plejverŝajne Ruslando redonos la Kurilojn ne pli frue ol Britio redonos la Malvinojn ridulo.gif
Eble vi pravas. La Falklandaj Insulanoj ne volas aliĝi al Argentino, kaj la brita registaro respektas ilian volon. Tamen, la venko de la Kuriloj (almenaŭ la suda parto) de Rusio okazis antaŭ jardekoj, ne jarcentoj. Pro tio, eble negoco pri la afero inter Japanio kaj Rusio estas pli facila.

danielcg (Montri la profilon) 2011-februaro-22 13:26:21

Miland:Eble vi pravas. La Falkland Insulanoj ne volas aliĝi al Arĝentino, kaj la Brita registaro respektas ilian volon.
Estas interese, kiel la brita registaro lastatempe ŝanĝis sian sintenon rilate al la memdecido de la popoloj, kompare al la perforta migrado kiun ĝi devigis al proksimume 2000 ĉagosanoj (simila kvanto de loĝantoj kiel en la Falklandaj/Malvinaj insuloj), en la periodo 1967-1973, sen ia ajn respekto al ties volo.

Ĉu la brita registaro iam klarigis la kialojn de ĉi tiu abrupta ŝanĝo en sia politiko rilate al la memdecido de la popoloj?

Vidu:

http://eo.wikipedia.org/wiki/%C4%88agosanoj

Aŭ multe pli amplekse, sed en angla lingvo:

http://en.wikipedia.org/wiki/Chagossians

Via,

Daniel

Fuzzy (Montri la profilon) 2011-februaro-22 13:26:54

zan:
Sed tamen jam ŝajnas tro malfrua. Do mi nur volas, ke la malgrandajn du(Habomaioj kaj Ŝikotano) Rusio redonu al Japanio.
Mi opinias ke tio vere plene decidos la problemon. Ruslando ĉiam proponis kaj plu proponas ĝuste tion.
zan:
Aliaj japanoj eble alie opinias.
Mi bedaŭras pri tio.

Miland (Montri la profilon) 2011-februaro-22 13:58:49

danielcg:la perforta migrado kiun ĝi imponis al proksimume 2000 ĉagosanoj .. en la periodo 1967-1973, sen ia ajn respekto al ties volo.
Ĉu la brita registaro iam klarigis la kialojn de ĉi tiu abrupta ŝanĝo en sia politiko rilate al la memdecido de la popoloj?
Miaopinie, la brita registaro agis maljuste en la 60aj jaroj al la Ĉagosanoj (kiam mi ne estis brita civitano). Miaopinie oni lasu la Ĉagosanojn libere reveni al sia hejmlando. Tamen tio ne plaĉus al Usono kiu havas militan bazon tie. Jen anglalingva paĝo pri subtenantoj de la Ĉagosanoj en Britio.

Pri la kialo por la "ŝanĝo" pri la Falklandaj Insuloj: miaopinie la Falklandanoj devenas el la sama raso kaj kulturo de britoj plejmulte, kaj do la brita registaro traktis ilin kiel samtribanojn. Pro simila kialo, kiam Iam Smith en Rodezio deklaris sendependecon kontraŭleĝe, Britio ne provis venki la landon milite.

Ĉu ne, ke en nia mondo ofte multo atingeblas per persvado, sed la provo uzi forton fuŝas ĉion. Se Argentino estus demokratio en pasintaj jardekoj, kaj persvadus la Falklandojn per (ekzemple) stipendioj por junuloj, kaj kreus kiom eble plej da amikeco, eble la situacio estus alia. Efektive, diktatoro invadis la insulojn - kaj la rezulto (por Argentino) estis katastrofa. En la antaŭvidebla estonteco ne eblos la insuloj aliĝi Argentinon.

danielcg (Montri la profilon) 2011-februaro-22 14:12:21

Por respekti la volon de la falklandanoj, por Britio tute ne gravis ĉu tio plaĉus aŭ ne al Argentino, do simile por respekti la volon de la ĉagosanoj, tute ne devas gravi por Britio ĉu tio plaĉus aŭ ne al Usono.

Mi supozas ke estus hontige por la brita registaro agnoski ke la tute malaj decidoj en la du aferoj okazis pro rasismaj konsideroj. Eĉ se tio estas vera, sendube ili devas havi ian alian pretekston, sed mi scivolas kiun.

Mi konsentas pri la lasta paragrafo.

Via,

Daniel

Miland:
danielcg:la perforta migrado kiun ĝi imponis al proksimume 2000 ĉagosanoj .. en la periodo 1967-1973, sen ia ajn respekto al ties volo.
Ĉu la brita registaro iam klarigis la kialojn de ĉi tiu abrupta ŝanĝo en sia politiko rilate al la memdecido de la popoloj?
Miaopinie, la brita registaro agis maljuste en la 60aj jaroj al la Ĉagosanoj (kiam mi ne estis brita civitano). Miaopinie oni lasu la Ĉagosanoj libere reveni al sia hejmlando. Tamen tio ne plaĉus al Usono kiu havas milita bazo tie. Jen anglalingva paĝo por subtanantoj de la Ĉagosianoj en Britio.

Pri la kialo por la "ŝanĝo" pri la Falklandaj Insuloj: miaopinie la Falklandanoj devenas el la sama raso kaj kulturo de britoj plejmulte, kaj do la brita registaro traktis ilin kiel samtribanojn. Pro simila kialo, kiam Iam Smith en Rodezio deklaris sendependecon kontraŭleĝe, Britio ne provis venki la landon milite.

Ĉu ne, ke en nia mondo ofte multo atingeblas per persvado, sed la provo uzi forton fuŝas ĉion. Se Argentino estus demokratio en pasintaj jardekoj, kaj persvadus la Falklandojn per (ekzemple) stipendioj por junuloj, kaj kreus kiom eble plej da amikeco, eble la situacio estus alie. Efektive, diktatoro invadis la insulojn - kaj la rezulto (por Arĝentino) estis katastrofa. En la antaŭvidebla estonteco ne eblos la insuloj aliĝi Argentinon.

zan (Montri la profilon) 2011-februaro-23 01:12:41

Fuzzy:
zan:
Sed tamen jam ŝajnas tro malfrua. Do mi nur volas, ke la malgrandajn du(Habomaioj kaj Ŝikotano) Rusio redonu al Japanio.
Mi opinias ke tio vere plene decidos la problemon. Ruslando ĉiam proponis kaj plu proponas ĝuste tion.
Jes, Rusio faris tiel, sed Japanio insistis pri la tuta redono de kvar. Ĉar la kvar insuloj estis propra posedaĵo de Japanio ekde 1855 laŭ tiama oficiala paca traktato inter la du ŝtatoj. Sed en 1945 Rusio invadis tien post la malvenko de Japanio. Por japanoj nia aserto bazas sur internacia justeco. Do ni ne povis cedi. Sed problemoj en la mondo ne ĉiam estas solveblaj tiel juste. Eble rusoj scias, ke Rusio estis ruza sed tiel profitis. Ne estas la kialo, ke Rusio perdu sian profiton.

Fuzzy:
zan:Aliaj japanoj eble alie opinias.
Mi bedaŭras pri tio.
Eble troviĝas kelkaj opinioj. Iuj ankoraŭ obstine asertas pri la redono de la kvar. Sed aliaj jam tute rezignas. Iuj ne havas eĉ intereson. Mi pensas, ke mi estas iom obstina. Ĉar mi pensas, ke la rezigno estas permeso al maljusta invadado en la tuta mondo.

Fuzzy (Montri la profilon) 2011-februaro-23 06:46:31

zan:Ĉar la kvar insuloj estis propra posedaĵo de Japanio ekde 1855 laŭ tiama oficiala paca traktato inter la du ŝtatoj.
Post tiu traktato okazis multaj militoj. En iu el ili Japanio venkis kaj pligrandigis sian teritorion malprofite al Rusio. En alia venkis Rusio, kaj Japanio perdis parton de sia teritorio.
La lasta milito estis la Dua Mondmilito, kaj nuna situacio estiĝis pro ĝi.
Mi tute ne komprenas, kial temas pri la antikva traktato de 1855 jaro? Ĉu eble ni rememoru eĉ pli antikvajn aferojn?
zan:
Sed en 1945 Rusio invadis tien post la malvenko de Japanio.
Tiel ĉiam okazas en militoj. "Milito nuligas ĉiujn traktatojn", kiel diris japanaj diplomatoj al la rusaj en la konversacioj en Portsmouth post la rusa-japana milito, kiam Rusio perdis duonon de Saĥalino.
zan:
Por japanoj nia aserto bazas sur internacia justeco. Do ni ne povis cedi. Sed problemoj en la mondo ne ĉiam estas solveblaj tiel juste. Eble rusoj scias, ke Rusio estis ruza sed tiel profitis. Ne estas la kialo, ke Rusio perdu sian profiton.
Tamen Rusio pretas cedi al Japanio du insulojn el kvar. Ĉu ne estus juste? "Ĉio aŭ nenio" ne estas prudenta pozicio, laŭ mi.
zan:
Eble troviĝas kelkaj opinioj. Iuj ankoraŭ obstine asertas pri la redono de la kvar. Sed aliaj jam tute rezignas. Iuj ne havas eĉ intereson. Mi pensas, ke mi estas iom obstina. Ĉar mi pensas, ke la rezigno estas permeso al maljusta invadado en la tuta mondo.
Malĝojiga informo tio estas.

Nun en rusa blogaro oni arde pridiskutas onidirojn pri tio, ke Japanio pretigas sin por milito kontraŭ Rusio pro la insuloj. Kvazaŭ japanaj diplomatoj en Moskvo ricevis ordonon "pretigi valizojn" kaj esti pretaj tuj forveturi hejmen.
Ĉu vere multaj japanoj konsentas batali kaj morti pro "la nordaj teritorioj"?

Altebrilas (Montri la profilon) 2011-februaro-23 14:29:19

Kial tiuj insuloj estas gravaj? Ĉu estas en ili nafto aŭ alia natura riĉaĵo aŭ strategia pozicio?

Fuzzy (Montri la profilon) 2011-februaro-23 16:17:55

Altebrilas:Kial tiuj insuloj estas gravaj? Ĉu estas en ili nafto aŭ alia natura riĉaĵo aŭ strategia pozicio?
Mi jam skribis pri tio, legu supre

zan (Montri la profilon) 2011-februaro-24 01:26:43

Fuzzy:Post tiu traktato okazis multaj militoj. En iu el ili Japanio venkis kaj pligrandigis sian teritorion malprofite al Rusio. En alia venkis Rusio, kaj Japanio perdis parton de sia teritorio.
La lasta milito estis la Dua Mondmilito, kaj nuna situacio estiĝis pro ĝi.
Ĉu vi akceptas militojn? Mi neniam. Japanio iam militis por vastigi sian teritorion. Sed mi men ne konsentas tion. Tio estis eraro laŭ mi. Se oni permesas vastigon de teritorio per milito, neniam malaperos militoj en la mondo.

Fuzzy:Mi tute ne komprenas, kial temas pri la antikva traktato de 1855 jaro? Ĉu eble ni rememoru eĉ pli antikvajn aferojn?
Ĉar ĝi estis traktato per paca maniero ne per milito. Tia traktato devas esti respektata. Se ne, ĉiam okazos militoj.

Fuzzy:Tiel ĉiam okazas en militoj. "Milito nuligas ĉiujn traktatojn", kiel diris japanaj diplomatoj al la rusaj en la konversacioj en Portsmouth post la rusa-japana milito, kiam Rusio perdis duonon de Saĥalino.
Se Japanio venkus en la lasta milito, mi opinius, ke Japanio redonu Saĥalinon al Rusio. Ĉar ekzistis paca traktato pri ĝi en 1875. Mi kontraŭas ĉiujn militojn kaj subtenas pacajn interparolojn. Tio estas mia opinio. Mi ne scias kion opinias aliaj japanoj.

Fuzzy:Tamen Rusio pretas cedi al Japanio du insulojn el kvar. Ĉu ne estus juste? "Ĉio aŭ nenio" ne estas prudenta pozicio, laŭ mi.
Jes, tiam Rusio agis juste. Sed Japanio obstinis. Laŭ nuna vido tiama Japanio eraris, mi pensas.

Fuzzy:Malĝojiga informo tio estas.

Nun en rusa blogaro oni arde pridiskutas onidirojn pri tio, ke Japanio pretigas sin por milito kontraŭ Rusio pro la insuloj. Kvazaŭ japanaj diplomatoj en Moskvo ricevis ordonon "pretigi valizojn" kaj esti pretaj tuj forveturi hejmen.
Ĉu vere multaj japanoj konsentas batali kaj morti pro "la nordaj teritorioj"?
Ne, do ne zorgu pri tio. Ni ne estas pretaj por militi. Ŝajnas, ke nia (kaj ankaŭ alia) registaro ofte ŝajnigas sin pli forta ol alilando por montri tion ne al alilando sed al siaj landanoj. Tio estas vanta agado nur por kontentigi plendemajn landanojn. Tia vanteco ne rezultos al milito.

Japanaj ekstremuloj atakemaj al Rusio kaj al aliaj najbaraj landoj estas malmultaj kompare al normalaj. Ili ŝajnas viglaj en la reto sed ja nur en la reto. Ili ne havas sufiĉan forton konvinki normalajn homojn.

Mi opinias, ke nia du landoj pace interparolu pri la insuloj sen milito. Malkaŝe dirite, nuntempe Rusio avantaĝas.

Mi vere volas legi opiniojn de aliaj japanaj esperantistoj..

Reen al la supro