Al la enhavo

Al kiu devas aparteni la Kuriloj?

de Fuzzy, 2011-februaro-21

Mesaĝoj: 58

Lingvo: Esperanto

Fuzzy (Montri la profilon) 2011-marto-08 18:21:36

fekaldemokratio:
Fuzzy:kion fari kiam unu ŝtato decidas ebligi al siaj civitanoj progreson per invado de teritorioj de alia ŝtato? Mi tre volas ekvidi la decidon, montru ĝin!
Kaj laŭ vi tio estas akceptebla vojo por ebligi "progreson"? Mi jam tute perdas emon por diskuti kontraŭ tiaspecaj produktaĵoj de via menso. Kaj mi nur deziras al vi, ke vi ne fariĝu viktimo de iu ulo, kiu decidos ebligi "progreson" al si mem aŭ al sia familio per ataki vian hejmon, forrabi viajn riĉaĵojn, kaj fortranĉi vian kapon. Sed eble tiam vi konsciiĝus pri kiaj stultaĵegoj vi parolis. Ne estas progreso sen morala progreso. Simple tio.
Vi akuzis min ke mi ne scipovas legi, sed ŝajnas ke ĝuste vi tion ne scipovas. Kie mi skribis, ke "tio estas akceptebla vojo"??? Mi demandis kaj demandas vin, kion fari se "iu ulo, kiu decidos ebligi "progreson" al si mem aŭ al sia familio per ataki vian hejmon, forrabi viajn riĉaĵojn, kaj fortranĉi vian kapon"??? KION FARI SE NE MILITI KONTRAŬ TIU ULO??? Ĉu tio ankaŭ estas ne sufiĉe ĝenerala konflikto por ke vi respondu tiun simplan demandon?

fekaldemokratio (Montri la profilon) 2011-marto-08 18:56:49

Fuzzy:Vi akuzis min ke mi ne scipovas legi,
Kie?

Fuzzy:sed ŝajnas ke ĝuste vi tion ne scipovas.
Eble, sed mi daŭre lernas.

Fuzzy:Kie mi skribis, ke "tio estas akceptebla vojo"??? Mi demandis kaj demandas vin, kion fari se "iu ulo, kiu decidos ebligi "progreson" al si mem aŭ al sia familio per ataki vian hejmon, forrabi viajn riĉaĵojn, kaj fortranĉi vian kapon"??? KION FARI SE NE MILITI KONTRAŬ TIU ULO??? Ĉu tio ankaŭ estas ne sufiĉe ĝenerala konflikto por ke vi respondu tiun simplan demandon?
Jes, mi konsentas, ke oni tiam militu kontraŭ tiu ulo. Se tio estas necesa, perforton decas kontraŭbatali per perforto, sed nur tiam, kiam aliaj ebloj ne estas, kaj kiam tiu reperforto ne estas blinda kaj detruanta ĉion, kio eblas, sed trafanta rekte en la atakanton kun la celo haltigi lin, kaj ne en ekzemple iajn senkulpulojn, kiuj iel hazarde al li rilatas, ekzemple estas liaj samlandanoj. Sed unue necesas klare decidi, ke milito normale ne akcepteblas, kaj ke nepre necesas agi tiel, ke ĝi ne okazu, kaj ke senkulpuloj ne suferu.

Vi komprenu, vi en viaj antaŭaj mesaĝoj ja ŝajnis defendi militon, kiel ion akcepteblan kaj nekontraŭmoralan, do ankaŭ tiun mesaĝon vian mi tiel komprenis.

Fuzzy (Montri la profilon) 2011-marto-08 19:11:53

fekaldemokratio:
Fuzzy:Vi akuzis min ke mi ne scipovas legi,
Kie?
Jen tie
fekaldemokratio:Cetere al mi ŝajnas, ke vi vere ne tute komprenis mian mesaĝon. Eble vi ĝin legu sekvafoje, ĉar vi ja plejverŝajne preterpasis la esencon
fekaldemokratio:
Fuzzy:sed ŝajnas ke ĝuste vi tion ne scipovas.
Eble, sed mi daŭre lernas.
Ne ofendiĝu, bonvolu, ni ambaŭ tro akrigis la diskuton. Pardonu min.
fekaldemokratio:
Fuzzy:Kie mi skribis, ke "tio estas akceptebla vojo"??? Mi demandis kaj demandas vin, kion fari se "iu ulo, kiu decidos ebligi "progreson" al si mem aŭ al sia familio per ataki vian hejmon, forrabi viajn riĉaĵojn, kaj fortranĉi vian kapon"??? KION FARI SE NE MILITI KONTRAŬ TIU ULO??? Ĉu tio ankaŭ estas ne sufiĉe ĝenerala konflikto por ke vi respondu tiun simplan demandon?
Jes, mi konsentas, ke oni tiam militu kontraŭ tiu ulo. Se tio estas necesa, perforton decas kontraŭbatali per perforto, sed nur tiam, kiam aliaj ebloj ne estas, kaj kiam tiu reperforto ne estas blinda kaj detruanta ĉion, kio eblas, sed trafanta rekte en la atakanton kun la celo haltigi lin, kaj ne en ekzemple iajn senkulpulojn, kiuj iel hazarde al li rilatas, ekzemple estas liaj samlandanoj. Sed unue necesas klare decidi, ke milito normale ne akcepteblas, kaj ke nepre necesas agi tiel, ke ĝi ne okazu, kaj ke senkulpuloj ne suferu.

Vi komprenu, vi en viaj antaŭaj mesaĝoj ja ŝajnis defendi militon, kiel ion akcepteblan kaj nekontraŭmoralan, do ankaŭ tiun mesaĝon vian mi tiel komprenis.
Mi en miaj antaŭaj mesaĝoj defendis nur protektan, kontraŭperfortan militon. Nur tian mi nomus akceptebla kaj nekontraŭmorala. Kaj min ege mirigis viaj vortoj, kiujn mi komprenis kvazaŭ vi tute malakceptas perforton, eĉ por sindefendo. Tia pozicio ŝajnis al mi ege stulta kaj tro idealista, eĉ por esperantisto ridulo.gif
Feliĉe ŝajnas ke finfine ni prave komprenis unu la alian.

Fuzzy (Montri la profilon) 2011-marto-08 19:21:29

Miland:Fuzzy kaj aliaj rusoj, jen demando: kial ne estu specialan aranĝon pri la insuloj? Ekzemple, kiu ajn posedas ilin fine (verŝajne vi, krom unu-du el ili), civitanoj de la alia lando havu rajton viziti, labori, loĝi tie. Tiel, ekzemple civitanoj el ambaŭ landoj rajtu emeritiĝi al tiu aŭ ĉi tiu insulo, sub iu ajn registaro, sen ĝeno!
Jes, mi plene subtenas tiun proponon.
Kion diros zan kaj aliaj japanoj?

Miland (Montri la profilon) 2011-marto-08 19:28:04

NB. Enmetindas ig inter s kaj t de estu por transitivigi la verbon. Mi ĵus redaktis mian pli fruan mesaĝon.

fekaldemokratio (Montri la profilon) 2011-marto-08 20:07:20

fekaldemokratio:Cetere al mi ŝajnas, ke vi vere ne tute komprenis mian mesaĝon. Eble vi ĝin legu sekvafoje, ĉar vi ja plejverŝajne preterpasis la esencon
[/quote]Nu, tio ne egalas al akuzo pri nescipovo legi. Mi ja ne konsilus, ke vi legu denove, se mi pensus, ke vi tion ne scipovos.

Fuzzy:Ne ofendiĝu, bonvolu, ni ambaŭ tro akrigis la diskuton. Pardonu min.
Bone, bone. Mi ne ofendiĝas.

Fuzzy:Mi en miaj antaŭaj mesaĝoj defendis nur protektan, kontraŭperfortan militon. Nur tian mi nomus akceptebla kaj nekontraŭmorala. Kaj min ege mirigis viaj vortoj, kiujn mi komprenis kvazaŭ vi tute malakceptas perforton, eĉ por sindefendo. Tia pozicio ŝajnis al mi ege stulta kaj tro idealista, eĉ por esperantisto ridulo.gif
Feliĉe ŝajnas ke finfine ni prave komprenis unu la alian.
Jes, mi esperas, ke ni ja komprenis.

zan (Montri la profilon) 2011-marto-10 00:23:42

Fuzzy:Do la insulojn regu la indiĝenoj, vere? Tio estus la plej justa, vere? Se la insulojn posedas japanoj aŭ rusoj -- tio estas same maljusta, ĉu vi konsentas?
Jes, se ili volas tion. Efektive troviĝas la opinio, ke la insuloj devas esti havaĵo de ainoj. Sed tia opinio ŝajnas malforta. Dum la indiĝenoj ankoraŭ ne sendependiĝis, iu lando posedas la insulojn. Tio ne estas maljusta.

Fuzzy:Nu, jam en 1738-1739 jaroj rusia maristo Martin Ŝpanberg igis la indiĝenoj ŝtatanoj de Rusia Imperio. Nur poste Japanio ekregis ilin.
Mi ne scias, kiel li faris ilin ŝtatanoj de Rusio. Sed eĉ se tio estas vero, tio estas sensenca. Ĉar poste Rusio kaj Japanio pace faris la traktaton, ke la insulojn posedas Japanio. Tiam Rusio konsente forlasis la insulojn kaj la peno de Martin Ŝpanberg senvalidiĝis. Ĉu tio ne estas maljusta laŭ internacia rilato?

Mi opinias, ke Rusio maljuste posedas la insulojn, sed en la mondo tia maljusteco abundas. Nun en la insuloj loĝas multaj rusoj kaj verŝajne tie naskiĝis rusaj infanoj. Ankoraŭ vivas japanoj, kiuj naskiĝis en la insuloj. Ili sopiras la insulojn, kie enteriĝis iliaj gepatroj. Sed jam ne estas novaj japanaj infanoj naskiĝintaj tie. Post kelkaj generacioj japanoj povos ŝanĝi sian sintenon. Sed nun ankoraŭ ne estas tiam.

Fuzzy:Por kio Rusio invadu Japonion? Ni ja ne havas pretendojn al vi. La armeo pretiĝas pro la atakemaj diraĵoj de la japanaj estroj, por defendi nian posedaĵon kontraŭ eventuala atako. Japanaj militfortoj tie ja ege superas la rusiajn.
Ne serioze prenu la diraĵojn de niaj estroj. Ili ofte senkonsidere parolas nur por tio, ke ili ŝajnigu sin fortaj antaŭ japanaj popoloj ne al rusoj.

Pri la nordaj militfortoj.
Iam Rusio estis komunista lando, kiu estis malamiko de kapitalismaj landoj. La norda militforto estis preparaĵo por tio. Sed jam ŝajnas al mi, ke Rusio ne estas malamiko de Japanio. Pli timiga por Japanio estas Nord-Koreio. Antaŭ ĉio ni timigas unu la alian. Pro tio ni tro memdefendas. Stultaĵo.

En la antaŭa epoko ni interparolis sen milito. Kial nuntempe ne faru tiel? Eĉ se ekzistis malfelica pasinteco inter ni, kial ni ne venku ĝin?

karasutengu (Montri la profilon) 2011-marto-13 17:10:36

vidas vandenis:Hodiaŭ Kuriloj apartenas al Cunamo.Eĉ Japanujo.Tial ĉiuj disputoj en ĉi tio forumo estas senvaloraj.Interalie,Rusujo
proponas la helpon al Japanujo.
Mi konsentas al vi.
Estas sen valora ke ni diskutos pri aparteno.
tiu ĉi paĝo ne estas por solvi internacian problemon.

Reen al la supro