Al la enhavo

Al kiu devas aparteni la Kuriloj?

de Fuzzy, 2011-februaro-21

Mesaĝoj: 58

Lingvo: Esperanto

etala (Montri la profilon) 2011-februaro-24 03:09:28

Parolado inter nur unu rusano kaj unu japanano kiuj samlingvas estas pli pacigema ol neniom.

Fuzzy (Montri la profilon) 2011-februaro-24 07:11:15

zan:
Ĉu vi akceptas militojn? Mi neniam. Japanio iam militis por vastigi sian teritorion. Sed mi men ne konsentas tion. Tio estis eraro laŭ mi. Se oni permesas vastigon de teritorio per milito, neniam malaperos militoj en la mondo.
Fuzzy:Mi tute ne komprenas, kial temas pri la antikva traktato de 1855 jaro? Ĉu eble ni rememoru eĉ pli antikvajn aferojn?
Ĉar ĝi estis traktato per paca maniero ne per milito. Tia traktato devas esti respektata. Se ne, ĉiam okazos militoj.
Tre bona kaj laŭdinda opinio. Sed bedaŭrinde tute malefektivigebla, ĉar mankas temp-maŝino por nuligi ĉiujn okazintaĵojn, kiuj al ni ne plaĉas. Se ni povus reiri al 1855 jaro kaj forgesi pri ĉiuj militoj kaj revolucioj, okazintaj post tiu jaro, do ne nur la Kuriloj apartenus al Japanio, sed ankaŭ Pollando kaj Finnlando apartenus al Rusio okulumo.gif
zan:
Fuzzy:Tiel ĉiam okazas en militoj. "Milito nuligas ĉiujn traktatojn", kiel diris japanaj diplomatoj al la rusaj en la konversacioj en Portsmouth post la rusa-japana milito, kiam Rusio perdis duonon de Saĥalino.
Se Japanio venkus en la lasta milito, mi opinius, ke Japanio redonu Saĥalinon al Rusio. Ĉar ekzistis paca traktato pri ĝi en 1875. Mi kontraŭas ĉiujn militojn kaj subtenas pacajn interparolojn. Tio estas mia opinio. Mi ne scias kion opinias aliaj japanoj.
Ŝajnas al mi ke se Japanio venkus en la lasta milito, Rusio tute ne ekzistus.
zan:
Fuzzy:Tamen Rusio pretas cedi al Japanio du insulojn el kvar. Ĉu ne estus juste? "Ĉio aŭ nenio" ne estas prudenta pozicio, laŭ mi.
Jes, tiam Rusio agis juste. Sed Japanio obstinis. Laŭ nuna vido tiama Japanio eraris, mi pensas.
Kiam "tiam"? Tio estas la nuna pozicio de Rusio: vi prenu du insulojn el kvar, kaj ni interpaciĝu!
zan:
Ne, do ne zorgu pri tio. Ni ne estas pretaj por militi. Ŝajnas, ke nia (kaj ankaŭ alia) registaro ofte ŝajnigas sin pli forta ol alilando por montri tion ne al alilando sed al siaj landanoj. Tio estas vanta agado nur por kontentigi plendemajn landanojn. Tia vanteco ne rezultos al milito.

Japanaj ekstremuloj atakemaj al Rusio kaj al aliaj najbaraj landoj estas malmultaj kompare al normalaj. Ili ŝajnas viglaj en la reto sed ja nur en la reto. Ili ne havas sufiĉan forton konvinki normalajn homojn.

Mi opinias, ke nia du landoj pace interparolu pri la insuloj sen milito. Malkaŝe dirite, nuntempe Rusio avantaĝas.
Bonege, mi feliĉas aŭdi tion. Milito estas tio, de kio neniu el ni profitus.
zan:
Mi vere volas legi opiniojn de aliaj japanaj esperantistoj..
Eble vi perfekte esprimas iliajn opiniojn pri la temo kaj ili havas nenion aldoneblan?

zan (Montri la profilon) 2011-marto-02 06:02:54

Fuzzy:Tre bona kaj laŭdinda opinio. Sed bedaŭrinde tute malefektivigebla, ĉar mankas temp-maŝino por nuligi ĉiujn okazintaĵojn, kiuj al ni ne plaĉas. Se ni povus reiri al 1855 jaro kaj forgesi pri ĉiuj militoj kaj revolucioj, okazintaj post tiu jaro, do ne nur la Kuriloj apartenus al Japanio, sed ankaŭ Pollando kaj Finnlando apartenus al Rusio okulumo.gif
Pollando kaj Finnlando unue ne estis teritorio de Rusio. Tie loĝas plejparte poloj aŭ finnoj, kiuj estas sufiĉe multaj por sendepende regi sin. En Kuriloj unue loĝis nek japaoj nek rusoj sed indiĝenoj. Se ainoj sendependiĝos, ili rajtos ekhavi la insulojn. Sed nun tia movado ŝajnas malforta. La nordaj kvar insuloj por japanoj pli similas al Siberio ol al Polando kaj Finnlando por rusoj. Se la loĝantoj volas sendependiĝi, la loĝejo estos ilia havaĵo, sed se ne, ili devas aparteni al iu lando.

Fuzzy:Ŝajnas al mi ke se Japanio venkus en la lasta milito, Rusio tute ne ekzistus.
Militoj estis tiel kruelaj precipe en la pasinteco, ke oni interrabis teritorion de alilando. Nuntempe oni ne agu tiel.

Fuzzy:Kiam "tiam"? Tio estas la nuna pozicio de Rusio: vi prenu du insulojn el kvar, kaj ni interpaciĝu!
Mi preferas du ol neniu. malgajo.gif

Fuzzy (Montri la profilon) 2011-marto-02 18:28:55

zan:...en Kuriloj unue loĝis nek japaoj nek rusoj sed indiĝenoj...
Kion signifas "unue"? Ĉu de la komenco de la mondo? Mi certas ke la ainoj ankaŭ venis tien de ie kaj eble forpelis aŭ mortigis tiamajn indiĝenojn nekonatajn nun de ni...
Ni ĉiuj loĝas tie kie ni loĝas pro multaj neŝanĝeblaj historiaj eventoj. Tio ankaŭ veras por la Kuriloj. Historio estas historio, ni rigardu antaŭen.
zan:
Fuzzy:Tio estas la nuna pozicio de Rusio: vi prenu du insulojn el kvar, kaj ni interpaciĝu!
Mi preferas du ol neniu. malgajo.gif
Mi pensas ke tio estas prudenta opinio. Bedaŭrinde la japanaj estroj tiel ne pensas. Aŭ eble iu de ekstere instigas ilin daŭrigi la sensencan kaj malprofitdonan kontraŭstaron.

Eddycgn (Montri la profilon) 2011-marto-04 19:59:22

Ĉu oni povas aĉeti Kuril-insuleton?

Eddycgn (Montri la profilon) 2011-marto-05 18:25:01

Terurĉjo:
Eddycgn:Ĉu oni povas aĉeti Kuril-insuleton?
Kial ne?

Usono ĉe Rusujo iam aĉetis Alaskon.

Do, provu per oferto.
Двести Тысяч Рублей?

zan (Montri la profilon) 2011-marto-07 07:52:35

Fuzzy:
zan:...en Kuriloj unue loĝis nek japaoj nek rusoj sed indiĝenoj...
Kion signifas "unue"? Ĉu de la komenco de la mondo? Mi certas ke la ainoj ankaŭ venis tien de ie kaj eble forpelis aŭ mortigis tiamajn indiĝenojn nekonatajn nun de ni..
Mi pensis simple. "Unue" estas tiam, kiam oni scias la historion. Ne priparolu pri tiuj, kiuj estas nekonataj de ni. Tio sensignifas.
Kiam rusoj regis la teriotoriojn de finnoj kaj poloj, tie loĝis finnoj kaj poloj. Tio estas evidenta laŭ la historio. Kiam rusoj ekregis Siberion, tie loĝis indiĝenoj. Kiam japanoj ekregis la kvar insulojn, tie loĝis indiĝenoj sed ne rusoj. Rusio invadis al la kvar insuloj post la malvenko de Japanio ĉe la dua mondmilito. Tio estas historia vero.

Lastatempe Rusio preparadas armeojn en la grandaj du insuloj(Kunaŝiro kaj Etoropo). Pro kio Rusio tiel faras? Ĉu Rusio invados en Japanion?

sinjoro (Montri la profilon) 2011-marto-07 11:49:05

Pollando postulas neniun teritorieron de iu ajn lando, inkluzive Rusio; internaciaj kontraktoj post la dua mondmilito jam fiksis la landlimojn.

fekaldemokratio (Montri la profilon) 2011-marto-07 12:05:59

Terurĉjo: sed la insulojn ni ne redonos kaj ne vendos.
neniaokaze.
Kaj kio al vi okazos, se "vi" - do fakte la registaro de Rusujo, al kiu tia Terurĉjo probable tiom valoras kiom vermo - ja redonos la insulojn al Japanujo? Ĉu vi tiam malpli bone digestos? Ĉu vere al vi ŝajnas, ke vi tiam ion perdos?

Nu, eble eĉ vian vivon, en kiu tiom gravegas emociiĝado pri foraj teritoriaj konkeroj de la imperio, en kiu vi hazarde loĝas, ke vi eble eĉ irus mortadi pro ili.

Mi memoras, kiam dum la rusa-kartvela milito via Putin diris ion kiel "nia amiko Saakaŝvili". Eble tiu diraĵo estis siaspeca ironio, aŭ ia alia mi-ne-scias-kio, sed ja mi tiam ekpensis, ke jen du ne tre ŝatantaj unu la alian kamaradoj ŝakludas pelante al la batalo peonojn, kiuj pereas naive kredante, ke ili mortas por ia granda celo, dum temas nur pri konkurado de du fiuloj.

Sonis tiel, kiel se li ne eĉ klopodus kaŝi, ke por li la milito estas nur distraĵo. Nur ŝakludo inter li kun helpantoj kaj Saakaŝvili kun helpantoj.

Sed jes, jes! Vi iru tien, al la insuloj! Neniaokaze ilin redonu! Eĉ se vi persone devos ĵetadi sur Japanujon sekvajn atombombojn! Kaj propramane buĉi gravedajn virinojn! Kiel tio gravas? "Vi" ja "havos" kelkajn insuletojn, kiuj ne videblas sur la mapoj!

Mi eĉ inspiriĝis kaj komponis mallongan versaĵon pri tiaj fervoruloj, kia vi.

Ĝi sonas jene:

Al Kuriloj jam iras Putinaj ni filoj.
Iras tien kun niaj potencaj armiloj.
Iras tien batali dum nia Car' sidas
En la fora ĉefurbo, kaj la mondon gvidas.
Ni honoru Lin, kultu, adoru kaj fidu,
Kaj ni fine eĉ mortu, por ke Putin ridu!

Eble ne tre bona, sed mi pensas, ke ĝi povas servi kiel via himno.

Ho bedaŭrinduloj, kiuj anstataŭ provi utiligi iel sencohave la tempon, kiu estas al vi donita, vidas la celon de via vivo en la "gloro" fariĝi pafilega nutraĵo laŭ kapricoj de banditoj, kiuj enkapigis al vi, ke via ekzistokialo estas aligadi teritoriojn al interbatalantaj ŝtategoj, kiuj vin malrespektas kaj sklavigas...

Ho bedaŭrinduloj, efektive ve al vi, ĉar danke al vi ĉi tiu mondo estas tia, kia ĝi estas.

Fuzzy (Montri la profilon) 2011-marto-07 16:35:32

zan:
Mi pensis simple. "Unue" estas tiam, kiam oni scias la historion. Ne priparolu pri tiuj, kiuj estas nekonataj de ni. Tio sensignifas.
Kiam rusoj regis la teriotoriojn de finnoj kaj poloj, tie loĝis finnoj kaj poloj. Tio estas evidenta laŭ la historio. Kiam rusoj ekregis Siberion, tie loĝis indiĝenoj. Kiam japanoj ekregis la kvar insulojn, tie loĝis indiĝenoj sed ne rusoj.
Do la insulojn regu la indiĝenoj, vere? Tio estus la plej justa, vere? Se la insulojn posedas japanoj aŭ rusoj -- tio estas same maljusta, ĉu vi konsentas?
zan:Rusio invadis al la kvar insuloj post la malvenko de Japanio ĉe la dua mondmilito. Tio estas historia vero.
Nu, jam en 1738-1739 jaroj rusia maristo Martin Ŝpanberg igis la indiĝenoj ŝtatanoj de Rusia Imperio. Nur poste Japanio ekregis ilin.
zan:
Lastatempe Rusio preparadas armeojn en la grandaj du insuloj(Kunaŝiro kaj Etoropo). Pro kio Rusio tiel faras? Ĉu Rusio invados en Japanion?
Por kio Rusio invadu Japonion? Ni ja ne havas pretendojn al vi. La armeo pretiĝas pro la atakemaj diraĵoj de la japanaj estroj, por defendi nian posedaĵon kontraŭ eventuala atako. Japanaj militfortoj tie ja ege superas la rusiajn.

Reen al la supro