Mesaĝoj: 58
Lingvo: Esperanto
Fuzzy (Montri la profilon) 2011-marto-07 16:52:59
Pri kio vi akuzas nin? Ĉu ni devas tuj redoni ĉion kion iu deziras havigi al si?
Eble Pollando redonu al Germanio Orientan Prusion? Kial ne?
fekaldemokratio (Montri la profilon) 2011-marto-07 17:50:57
Fuzzy:Min kolerigis la groteska diraĵo de Terurĉjo, en kiu ĝi kvazaŭ ia freneza diktatoro minacas ĉiujn ĉirkaŭe pri kiel lia ŝtatego al neniu cedos eĉ peceton da tero. Neniaokaze! Por preti kaŭzi ĉion ajn nur por teni ĉe iu ŝtato kelkajn insuletojn oni vere devas esti frenezulo. Kaj ĉu vi ne scias, kion tia sinteno kaŭzas? Ĉu la ĉiam ripetiĝanta historio nenion al vi instruis? Ĉu vere ne ekzistas pli gravaj valoroj kaj problemoj ol tiu, ĉu Rusujo havas tiun insularon? Ĉu tiu afero pravigas morton aŭ vundiĝon de unu persono? Ĉu tio ne estas bedaŭrinda kaj malĝoja, se iu fanfaronas en la interreto pri armea potenco de sia ŝtato, kvazaŭ li ne vidus, kiom granda tragedio estas milito, kaj por kiaj stultaĵoj oni dum ĝi pereas? Ĉu vere estas via afero, al kiu ŝtato apartenas Kuriloj, aŭ nur propagando diris tion al vi? Mi ne vidas, kiel vin mem, kiel homon, interne pliriĉigus tio, se ekzemple Rusujo atakus Japanujon, kaŭzante tragedion de miloj da homoj, kaj fine alproprigus al si tiujn insuletojn "por ĉiam". Sed vi tiam probable festus venkon? Ĉu tiel?
Pri kio vi akuzas nin? Ĉu ni devas tuj redoni ĉion kion iu deziras havigi al si?
Cetere al mi ŝajnas, ke vi vere ne tute komprenis mian mesaĝon. Eble vi ĝin legu sekvafoje, ĉar vi ja plejverŝajne preterpasis la esencon, kio estas - mi pensas - io iom pli profunda kaj ĝenerala ol mia deziro dispecigi Rusujon, pri kiu vi min akuzas.
Kaj vin mi akuzas pri blindeco. Malfermu la okulojn, bedaŭrindaj homoj.
Fuzzy (Montri la profilon) 2011-marto-07 18:40:57
fekaldemokratio:...kvazaŭ ia freneza diktatoro minacas ĉiujn ĉirkaŭe pri kiel lia ŝtatego al neniu cedos eĉ peceton da tero. Neniaokaze! Por preti kaŭzi ĉion ajn nur por teni ĉe iu ŝtato kelkajn insuletojn oni vere devas esti frenezulo...Bone, sed kion faru malfreneza estro tiukaze, laŭ vi? Mi demandu pli konkrete: kion faru Rusio, ĉu redonu ĉiujn kvar insulojn?
fekaldemokratio:Vi diras tiel kvazaŭ sen militoj homoj vivus eterne. Sed ĉiukaze ĉiuj mortos, pro milito aŭ ne.
Kaj ĉu vi ne scias, kion tia sinteno kaŭzas? Ĉu la ĉiam ripetiĝanta historio nenion al vi instruis? Ĉu vere ne ekzistas pli gravaj valoroj kaj problemoj ol tiu, ĉu Rusujo havas tiun insularon? Ĉu tiu afero pravigas morton aŭ vundiĝon de unu persono? Ĉu tio ne estas bedaŭrinda kaj malĝoja, se iu fanfaronas en la interreto pri armea potenco de sia ŝtato, kvazaŭ li ne vidus, kiom granda tragedio estas milito, kaj por kiaj stultaĵoj oni dum ĝi pereas? Ĉu vere estas via afero, al kiu ŝtato apartenas Kuriloj, aŭ nur propagando diris tion al vi?
Kaj mi dankemas al miaj prauloj por tio ke ili heredigis al mi grandegan landon, kaj mi ne volas disdoni tiun heredaĵon kiu estas pagita per sango kaj vivoj de miaj praavoj.
fekaldemokratio: Mi ne vidas, kiel vin mem, kiel homon, interne pliriĉigus tio, se ekzemple Rusujo atakus Japanujon, kaŭzante tragedion de miloj da homoj, kaj fine alproprigus al si tiujn insuletojn "por ĉiam". Sed vi tiam probable festus venkon? Ĉu tiel?Jes, mi sentas min rusiano kaj mi deziras al mia lando sukcesojn kaj prosperon. Tio NE signifas ke min feliĉigas suferoj de aliaj landoj.
fekaldemokratio:Eble vi pravas kaj viaj pensoj vere estas tro profundaj por mi.
Cetere al mi ŝajnas, ke vi vere ne tute komprenis mian mesaĝon. Eble vi ĝin legu sekvafoje, ĉar vi ja plejverŝajne preterpasis la esencon, kio estas - mi pensas - io iom pli profunda kaj ĝenerala ol mia deziro dispecigi Rusujon, pri kiu vi min akuzas.
fekaldemokratio:Dankon pro tio ke vi almenaŭ nomas min homo
Kaj vin mi akuzas pri blindeco. Malfermu la okulojn, bedaŭrindaj homoj.

fekaldemokratio (Montri la profilon) 2011-marto-07 19:52:57
Fuzzy:Bone, sed kion faru malfreneza estro tiukaze, laŭ vi? Mi demandu pli konkrete: kion faru Rusio, ĉu redonu ĉiujn kvar insulojn?Mi ne scias, kion li faru ĝuste en ĉi tiu kazo, sed mi scias, kio estu lia ĉefa principo. Kaj tio estu bono de homoj. Ne nur ia ŝajnbono de iuj rusoj, kiuj stulte ĝojos, ke post formurdiĝo de 31 539 homoj ilia ŝtato denove ekregas Kurilojn.
Fuzzy:Vi diras tiel kvazaŭ sen militoj homoj vivus eterne. Ĉiukaze ĉiuj mortos. Sed mi dankemas al miaj prauloj por tio ke ili heredigis al mi grandegan landon kaj mi ne volas disdoni tiun heredaĵon, kiu estas pagita per sango kaj vivoj de miaj praavoj.Ĉu tio, ke ni ne vivas sur la tero eterne, estas laŭ vi pravigo, ke ni buĉadu unu la alian por iaj stultaj konceptoj? Ankaŭ la giganta Rusujego ne vivos eterne. Oni ĝin forgesos, kiel forgesiĝis aliaj ŝtatoj kaj ideoj. Ĉu vere vi estas fiera, ke viaj prauloj sensence murdadis aliajn vivantajn kaj sentantajn homojn, kaj mem estis sensence murdataj anstataŭ ĝui tiun tempon, kiun la sorto al ili donacis? Kaj por kiu ili tion faris? Por LANDO? Por ke "Rusujo" okupu pli grandan spacon sur globusoj? Ne diru al mi, ke ili faris por homoj, ĉar tiujn ili mortigadis. Eble se ili alimaniere uzus siajn vivojn, ili heredigus al vi multe pli belan kaj valoran heredaĵon ol peco da tero, en kiu putras la kadavroj de homoj, kies valoro estis taksata laŭ tio, kiom ili scipovas pligrandigi la teritorion de administracia regiono. Eble ili estus al vi heredigintaj mesaĝon de belo, respekto, feliĉo kaj paco, kaj ne de murdo, milito, turmento kaj konkero.
Kaj kial vi entute sidas ĉi tie anstataŭ dungiĝi en la armeo? Vi eble povus "pligrandigi la heredaĵon". Kaj se vi devus iun mortigi? Ne gravas, ĉu ne? Tiu ja ĉiukaze ne vivus eterne. Kaj se vi mem mortus? Ne gravas, ĉu ne? Vi ja almenaŭ estus ludinta sian rolon en la glora projekto de transdonado la ideon de milito al la sekvontaj generacioj.
Fuzzy:Jes, mi sentas min rusiano kaj mi deziras al mia lando sukcesojn kaj prosperon. Tio NE signifas ke min feliĉigas suferoj de aliaj landoj.Vi denove parolas pri landoj. Sed kiam vi komencos vidi kaj respekti homojn? Kiel mi interparolu kun homo, kiu pretus min murdi por la ideo pligrandigi la teritorion de sia ŝtato, kaj kiu konfesas, ke li dankemas al siaj prauloj pro tio, ke ili eble murdadis la miajn.
Fuzzy:Eble vi pravas kaj viaj pensoj vere estas tro profundaj por mi.Fariĝas al mi klare, ke tio bedaŭrinde estas ebla.
Fuzzy:Dankon pro tio ke vi almenaŭ nomas min homoVi ja estas homo, sed tre vojeraranta.
Miland (Montri la profilon) 2011-marto-07 20:15:45
Eddycgn (Montri la profilon) 2011-marto-07 20:18:47
Bela itala insulo, kun bonega klimato!
La prezo estas tre malmultekosta, tamen vi devas preni ankaŭ la mafion...


Fuzzy (Montri la profilon) 2011-marto-07 20:29:02
Fuzzy (Montri la profilon) 2011-marto-07 20:33:23
Miland:Jen demando por rusoj: viaopinie, kontraŭ kiom da mono Rusio volus aŭ povus vendi la insulojn al Japanio (almenaŭ unu-du el ili) kaj kompensi la loĝantojn sufiĉe bone, ke ili ne kontraŭus?Unu-du el la insuloj Rusio konsentas redoni al Japanio tute senpage, simple por interpaciĝi. La aliajn -- neniel, mono ne povas tion decidi, nur milito.
Kontraŭ kiom da mono vi mem konsentus vendi vivon de via avo? Tre facile estas disdoni landon, sed reakiri tion eblas oftege nur per sango. Mi tion ne deziras.
fekaldemokratio (Montri la profilon) 2011-marto-07 21:19:34
Fuzzy:fekaldemokratio, antaŭ mi respondos al vi, diru: ĉu vi entute refutas konkurencon inter homoj? Lukto por vivo devas tute malaperi?Homoj ja povas konkuri inter si sur diversaj kampoj - kulturo, scienco, sporto, komerco ktp. Kaj tio estas bona, se okazas en cirkonstancoj de fundamenta respekto kaj agnosko de la homa digno. Tio estas bona, se gvidas al spirita kaj materiala pliriĉiĝo, bono, paco, komforto, amuzo kaj ĝojo. Ankaŭ ŝtatoj konkuru inter si per enkondukado ĉiam pli bonajn leĝojn kaj ebligado al siaj civitanoj kulturan kaj moralan progreson kaj ĉiam pli bonan, plenan, kontentigan kaj liberan vivon. Tio, kion mi celis refuti en miaj mesaĝoj, estis uzado de perforto, armiloj kaj teroro por interbatali kiel bestoj pri peco da grundo. Tio, kion mi provis refuti, estis propaganda blindigado homojn, mensogado ilin, ke ilia celo estas malami kaj murdi por elpensitaj "valoroj".
Kaj ĉu vi entute rimarkas, kion vi defendas? Vi defendas militon kiel pravan kaj akcepteblan formon de interhoma konkurado?! Estas malfacile kredebla, ke eĉ nun, kiam oni povas senpene trovi en la interreto milojn da filmoj kaj fotoj prezentantaj teruraĵojn de diversaj militaj konfliktoj, plu validegas tiom barbara kaj primitivega pensomaniero opinianta militon io glora. Kaj tion vi nomas "lukto por vivo"? Ekvidu!
Fuzzy (Montri la profilon) 2011-marto-08 11:53:10
Ekzemple, se iuj multe pli riĉaj alilandanoj libere aĉetas fabrikojn de via lando kaj poste simple fermas ilin por neniigi la konkurantojn, kaj tiamaniere senpanigas viajn samlandanojn -- ĉu tio jam estas perforto? Ĉu la ŝtato devas protekti siajn civitanojn de tio? Kaj ĉu tiu protekto jam ne estus perforto?
Sed se inter homoj justecon subtenas la ŝtato per siaj leĝoj kaj polico, kion fari kiam unu ŝtato decidas ebligi al siaj civitanoj progreson per invado de teritorioj de alia ŝtato? Mi tre volas ekvidi la decidon, montru ĝin!