ไปยังสารบัญ

Kiel helpi la libianojn ?

จาก sev, 22 กุมภาพันธ์ 2011

ข้อความ 102

ภาษา: Esperanto

Fuzzy (แสดงโปรไฟล์) 22 มีนาคม 2011, 15:29:02

Eddycgn:
Ĉu oni volas en Rusio Putinon denove kiel presidento?
Sendube, jes. Pri la situacio en Libio plejmultege de miaj konatoj opinias ĝuste kiel Putin, sed ne kiel Medvedev. Kaj pri aliaj temoj ankaŭ.

Altebrilas (แสดงโปรไฟล์) 22 มีนาคม 2011, 23:49:39

Terurĉjo:

kiel vi opinias, ĉu la nocio de nacia lango.gif suvereneco plu ne ekzistas kaj oni rajtas laŭ decidoj de ia internacia organizaĵo aŭ instanco invadi en alian landon? aŭ ekzistas certaj kondiĉoj, permesantaj invadon?
Se okazas amasmortigoj, jes. Kaj kondiĉe, ke oni estus sufiĉe forta por neŭtraligi la danĝerulojn sen krei pli da perfortoj ol tiom, kiom oni malebligas.

Nacio estas provizora kadro en kiu popolo povas vivi siajn valorojn, kaj kiu garantias la respekton de tiuj valoroj: por Francio, libereco, egaleco, frateco (eĉ se ili restas fora idealo)por aliaj landoj ne estas ekzakte la samaj. Sed ni esperas, ke pli kaj pli aperu mondaj valoroj, kaj mondaj organizoj por respektigi ilin.

Altebrilas (แสดงโปรไฟล์) 23 มีนาคม 2011, 23:35:22

Liberemuloj en arabaj landoj devus manifesti unue kontraŭ Khadafi, por instigi la koalicion protekti ilin kontraŭ iliaj diktatoroj.

Ĉar tiuj diktatoroj ne plu hezitos mortpafi la manifestantoj, kiel okazis en Barejno kaj nun en Sirio.

Ĉar se la aliancanoj havas la impreson ke ili estos kaptitaj en longdaŭra milito taksata kiel novkoloniista per la arabaj popoloj, prefere ili tuj rehejmiĝu.

Fuzzy (แสดงโปรไฟล์) 30 มีนาคม 2011, 16:58:01

Ŝajnas ke Kaddafi venketas, la firibeluloj time forkuris

Altebrilas (แสดงโปรไฟล์) 1 เมษายน 2011, 09:30:47

Kaj tio povas daŭri, se la arabaj landoj kaj popoloj ne pli vigle apogas la koalicion...

Khadafi havas armeojn pli trajnitajn kaj ekipitajn ol la ribeluloj.

Okcidentanoj ne povas interveni grunde, ĉar ili ne estas misiitaj de UNO por tio, kaj oni akuzos ilin pri novkoloniismo.

Por multaj arabaj landoj estas malfacile, ĉar ili ne povas endanĝerigi siajn samlandanojn kiuj laboras en Libio kaj nun ne povas eliri.

La arabaj popoloj (aŭ la Araba Popolo, se ĝi sentas sin tia) devus manifestacii kontraŭ la diktaturo de Khadafi kaj por la protekto de libiaj civiluloj: nur tiel oni povus legitime interveni, post rezolucio de UNO.

Fuzzy (แสดงโปรไฟล์) 27 เมษายน 2011, 18:52:55

Kiam la okcidentuloj finfine ĉesos bombardi kaj murdi la libianojn?

Altebrilas (แสดงโปรไฟล์) 27 เมษายน 2011, 19:32:45

Kiam Khadafi ĉesos agi sammaniere kontraŭ sia propra popolo. ploro.gif

Eddycgn (แสดงโปรไฟล์) 27 เมษายน 2011, 20:04:26

Fuzzy:Kiam la okcidentuloj finfine ĉesos bombardi kaj murdi la libianojn?
Estus sufiĉe bombardi unu libianon, Gadhafi mem. Poste la milito finos...
Tamen, ŝajne Putin ne volas.
Kion fari?

darkweasel (แสดงโปรไฟล์) 27 เมษายน 2011, 20:45:43

Terurĉjo:
krome, mi ne certas, ke la milito finiĝos post morto de Khaddafi.
Certe ne - tiam oni devos decidi, kiu poste estru la landon, kaj ĉu tia decido estos tre senperforta ...

Fuzzy (แสดงโปรไฟล์) 28 เมษายน 2011, 07:04:47

Altebrilas:Kiam Khadafi ĉesos agi sammaniere kontraŭ sia propra popolo. ploro.gif
Ĉu Kaddafi persone murdas la senkulpajn civitanojn? Aŭ eble lin subtenas pli multe da libianoj ol la firibelulojn?
Eble ĉiuj fremduloj lasu libian popolon mem decidi inter si pri siaj internaj aferoj?

กลับไปด้านบน