Tin nhắn: 102
Nội dung: Esperanto
Fuzzy (Xem thông tin cá nhân) 15:29:02 Ngày 22 tháng 3 năm 2011
Eddycgn:Sendube, jes. Pri la situacio en Libio plejmultege de miaj konatoj opinias ĝuste kiel Putin, sed ne kiel Medvedev. Kaj pri aliaj temoj ankaŭ.
Ĉu oni volas en Rusio Putinon denove kiel presidento?
Altebrilas (Xem thông tin cá nhân) 23:49:39 Ngày 22 tháng 3 năm 2011
Terurĉjo:Se okazas amasmortigoj, jes. Kaj kondiĉe, ke oni estus sufiĉe forta por neŭtraligi la danĝerulojn sen krei pli da perfortoj ol tiom, kiom oni malebligas.
kiel vi opinias, ĉu la nocio de naciasuvereneco plu ne ekzistas kaj oni rajtas laŭ decidoj de ia internacia organizaĵo aŭ instanco invadi en alian landon? aŭ ekzistas certaj kondiĉoj, permesantaj invadon?
Nacio estas provizora kadro en kiu popolo povas vivi siajn valorojn, kaj kiu garantias la respekton de tiuj valoroj: por Francio, libereco, egaleco, frateco (eĉ se ili restas fora idealo)por aliaj landoj ne estas ekzakte la samaj. Sed ni esperas, ke pli kaj pli aperu mondaj valoroj, kaj mondaj organizoj por respektigi ilin.
Altebrilas (Xem thông tin cá nhân) 23:35:22 Ngày 23 tháng 3 năm 2011
Ĉar tiuj diktatoroj ne plu hezitos mortpafi la manifestantoj, kiel okazis en Barejno kaj nun en Sirio.
Ĉar se la aliancanoj havas la impreson ke ili estos kaptitaj en longdaŭra milito taksata kiel novkoloniista per la arabaj popoloj, prefere ili tuj rehejmiĝu.
Fuzzy (Xem thông tin cá nhân) 16:58:01 Ngày 30 tháng 3 năm 2011
Altebrilas (Xem thông tin cá nhân) 09:30:47 Ngày 01 tháng 4 năm 2011
Khadafi havas armeojn pli trajnitajn kaj ekipitajn ol la ribeluloj.
Okcidentanoj ne povas interveni grunde, ĉar ili ne estas misiitaj de UNO por tio, kaj oni akuzos ilin pri novkoloniismo.
Por multaj arabaj landoj estas malfacile, ĉar ili ne povas endanĝerigi siajn samlandanojn kiuj laboras en Libio kaj nun ne povas eliri.
La arabaj popoloj (aŭ la Araba Popolo, se ĝi sentas sin tia) devus manifestacii kontraŭ la diktaturo de Khadafi kaj por la protekto de libiaj civiluloj: nur tiel oni povus legitime interveni, post rezolucio de UNO.
Fuzzy (Xem thông tin cá nhân) 18:52:55 Ngày 27 tháng 4 năm 2011
Altebrilas (Xem thông tin cá nhân) 19:32:45 Ngày 27 tháng 4 năm 2011
![ploro.gif](/images/smileys/ploro.gif)
Eddycgn (Xem thông tin cá nhân) 20:04:26 Ngày 27 tháng 4 năm 2011
Fuzzy:Kiam la okcidentuloj finfine ĉesos bombardi kaj murdi la libianojn?Estus sufiĉe bombardi unu libianon, Gadhafi mem. Poste la milito finos...
Tamen, ŝajne Putin ne volas.
Kion fari?
darkweasel (Xem thông tin cá nhân) 20:45:43 Ngày 27 tháng 4 năm 2011
Terurĉjo:Certe ne - tiam oni devos decidi, kiu poste estru la landon, kaj ĉu tia decido estos tre senperforta ...
krome, mi ne certas, ke la milito finiĝos post morto de Khaddafi.
Fuzzy (Xem thông tin cá nhân) 07:04:47 Ngày 28 tháng 4 năm 2011
Altebrilas:Kiam Khadafi ĉesos agi sammaniere kontraŭ sia propra popolo.Ĉu Kaddafi persone murdas la senkulpajn civitanojn? Aŭ eble lin subtenas pli multe da libianoj ol la firibelulojn?
Eble ĉiuj fremduloj lasu libian popolon mem decidi inter si pri siaj internaj aferoj?