Al la enhavo

EU-linvo?

de adocaz, 2011-marto-02

Mesaĝoj: 48

Lingvo: Esperanto

geo63 (Montri la profilon) 2011-aprilo-24 20:18:24

maratonisto:
sudanglo:Por ke Esperanto havu ŝancon, necesas multe pli da parolantoj. Kiam ni nombros inter la dekoj da milionoj, tiam oni traktos la lingvon pli serioze.
Mi konsentas. La rezisto kontraŭ Esperanto estas unue manko de instruado. En neniu lando la lernantoj de bazaj kaj mezaj lernejoj povas elekti Esperanton kiel plenrajtan fremdlingvon.
Homoj respondas nur je la forto, la ekonomia potenco kaj profito - ĉiu internacia lingvo estis la lingvo de superpotenco. Ĉu vi ne vidas tion? Esperanto havas neniun ŝancon por esti tutmonde parolata. La fina venko estas utopio, kiu neniam realiĝos. Do la celo estu krei nian unikan kulturon esperantan, ni ne batalu kontraŭ ventmueliloj.

sudanglo (Montri la profilon) 2011-aprilo-25 12:03:30

Mi konsentas Terurĉjo. Plej probable la portebla traduk-maŝineto aperos post kelk(dek)jaroj. (Sufiĉe bonaj per-komputilaj traduk-rimedoj por legi informojn en la Reto jam ekzistas.)

Do urĝas, ke la Esperantistoj ŝangu sian propagandadon.

Necesos argumenti por Esperanto pro la edukaj avantaĝoj. Tio ŝajnas al mi al sola vojo por ĝin enkonduki en la lernejojn, kaj tio estas la sola vojo por krei milionojn da parolantoj.

Urĝas eksperimentoj, kiuj pruvos ke la lernado de Esperanto plibonigas la scipovon en la gepatra lingvo.

Necesas redifini (por la ekstera mondo) la vendbildon de Esperanto - ne kiel interlingvan solvon, sed kiel plenrajtan studobjekton.

geo63 (Montri la profilon) 2011-aprilo-26 06:02:03

sudanglo:Mi konsentas Terurĉjo. Plej probable la portebla traduk-maŝineto aperos post kelk(dek)jaroj. (Sufiĉe bonaj per-komputilaj traduk-rimedoj por legi informojn en la Reto jam ekzistas.)
Komputila tradukado postulas la ekzisto de la artefarita inteligenteco, kiu ĝis nun ankoraŭ ne estas konstruita - neniu scias, kio estas la inteligenteco. Por efektive traduki ne sufiĉas nur anstataŭi la vorton en unua lingvo kun la vorto en dua lingvo - la proceso bazas je kompreno de frazoj, de la tuta teksto. Tion ĉi la komputiloj ankoraŭ ne kapablas. La komputilaj tradukaĵoj ne estas ekzaktaj, eraroj aperas multnombre pro la ambigueco.

Mi eĉ opinias, ke la homaro ne kreu la inateligentajn maŝinojn - scio estas forto, eble la futuraj komputiloj (multoble pli saĝaj ol homoj) povus solvi niajn problemojn per nuligo de la homaro.

dobri (Montri la profilon) 2011-aprilo-26 14:19:11

geo63:
Mi eĉ opinias, ke la homaro ne kreu la inateligentajn maŝinojn - scio estas forto, eble la futuraj komputiloj (multoble pli saĝaj ol homoj) povus solvi niajn problemojn per nuligo de la homaro.
Ne timu! En ĉiuj sciencfikciaj romanoj troviĝas unua leĝo por robotoj: Ŝirmu la homojn!

geo63 (Montri la profilon) 2011-aprilo-26 14:35:47

dobri:
geo63:
Mi eĉ opinias, ke la homaro ne kreu la inateligentajn maŝinojn - scio estas forto, eble la futuraj komputiloj (multoble pli saĝaj ol homoj) povus solvi niajn problemojn per nuligo de la homaro.
Ne timu! En ĉiuj sciencfikciaj romanoj troviĝas unua leĝo por robotoj: Ŝirmu la homojn!
Ĉu vi povas rajtigi tiun ĉi leĝon, ke ĝi estas sendube necesa kaj nepra, ke sen ĝi la maŝino ne povas funkcii. Ne, vi ne povas - do vi skribas pri fabeloj - la hodiaŭaj komputiloj regas la armilojn, direktas la raketojn kiuj mortigas la homojn. Ni ne scias kion povus fari al ni la intelekto pli saĝa kaj memscia.

geo63 (Montri la profilon) 2011-aprilo-26 17:56:58

Terurĉjo:al mi ŝajnas, ke la tasko krei la tradukilon estas nura teknika kaj baldaŭ estas realigota.
Vi pravas - ŝajnas al vi. Sed Vi ne estas spertulo en la kampo de artefarita inteligenteco - kaj mi estas. Mi tre bone konas kaj komprenas ĉiujn malfacilaĵojn de aŭtomata tradukado. Por bone traduki la teksto devas esti komprenata, kaj tiu ĉi tasko nepre postulas ian pensantan estaĵon. Tia artefarita menso ne estus jam programigita de homoj - ĝi programiĝus mem, kaj ni perdus la kontrolon de ĝia konduto. La postulo - gardi homan vivon - ne estas la necesa leĝo por ĝia funkciado, tial do la leĝo povus esti nuligita. Ĉu vi kapablas imagi kion farus tia pensanta, inteligenta maŝino al ni, homoj, se ĝi nur havus la ŝancon kaj povon?

zan (Montri la profilon) 2011-aprilo-27 01:45:16

Kiam japanoj japane interparolas, ni fojfoje miskomprenas unu la alian. Nia parolado multe enhavas subkomprenindan mesaĝon. Do estos plej malfacile traduki nian lingvon al aliaj lingvoj per maŝino. Eble la lastaj uzantoj de Esperanto estos nur japanoj, kiuj neniam havos perfektan traduko-maŝinon.

vejktoro (Montri la profilon) 2011-aprilo-27 02:57:45

zan: Eble la lastaj uzantoj de Esperanto estos nur japanoj, kiuj neniam havos perfektan traduko-maŝinon.
Do, vi (la japanoj) devus kontraŭbatali la maŝinojn tiam kiam ili venas por ni!

... kia fina venko!

geo63 (Montri la profilon) 2011-aprilo-27 06:46:22

Terurĉjo:- ret-tradukilo minacas al la homaro

- multo da homoj tutmonde dum kelkaj lastaj tagoj dronis en monitoroj

- komputilaj musoj formordas fingrojn de senkulpaj uzantoj

- ŝoko: klavaroj ellernis mortpafi per klavoj

- el monitoroj aperas misteraj nigraj manoj kaj entiras nenion atendantajn homojn internen

- sistemblokoj kaŝiĝas post meblaro

- komputiloj rifuzas funkcii kaj postulas ilin nutri kaj regali per io bongusta

- mus-kovriloj deziras ke oni instalu pelilojn por ili

MI SOLENE RIFUZAS DE MIA PROPONO KONCERNE RET-TRADUKILON
Tre amuze. Vi tute ne komprenis mian respondon (kaj vi estas homo, ne maŝino). Ne temas pri traduko, sed pri pensanta, inteligenta maŝino, kiu estas nepre bezonata por bone traduki ĉiujn tekstojn. Sen tia pensanta maŝino, kiu komprenas la tekston, la traduko ne estas preciza, multfoje erara. Jes, la komputila traduko ekzistas kaj estos pli kaj pli bona. Sed neniam tiel bona, kiel la traduko farita de homo, ĉar la komputilo ne komprenas la tekston, ĝi nur serĉas vortojn kaj frazojn kaj penas ilin anstataŭi laŭ la reguloj de alia lingvo. Tia traduko neniam estos bona. La komputilo neniam povos bone esprimi sentojn, amon, zorgemecon. Pri tio temis mian respondon. Mi pensas, ke finfine la homaro sukcesos krei la maŝinan inteligentecon (entute ne por la tradukado - prefere por batali kontraŭ aliaj homoj aŭ aliaj maŝinoj) - kaj tio povus esti nia fino.

http://en.wikipedia.org/wiki/Artificial_intellig...

sudanglo (Montri la profilon) 2011-aprilo-27 11:11:27

Geo, laŭ mia kompreno la plej efikaj traduk-programoj ne postulas komprenon de la teksto, sed funkcias laŭ statistika komparo en datumbazo de dulingvaj tekstoj.

Ĉiukaze, ie en la forumaj fadenoj (mi ne plu memoras ie), ni raportis pri eksperimento.

Ni prenis kelkajn problemecajn frazojn kiel 'Fruit flies like bananas', 'It flies like an arrow', 'They like coffee' kaj submetis al Google Translate (per ties retpaĝo)

La programo ne konfuziĝis pri 'flies' ĉu verbo au substantivo kaj 'like' ĉu verbo au komparo, kaj sukcese tradukis ĉiuj frazojn en la ĉinan.

Vi povas mem inventi frazojn kies traduko ŝajne bezonigas inteligenton au konon de la reala mondo kaj submeti mem al Google Translate.

Averto tamen. Se vi elektas lingvo-paron por kiu la datumbazo de dulingvaj tekstoj ne sufiĉas tiam la traduko fiaskos. Do eble ne elektu la Polan kaj la Vjetnaman

Reen al la supro