Al la enhavo

EU-linvo?

de adocaz, 2011-marto-02

Mesaĝoj: 48

Lingvo: Esperanto

adocaz (Montri la profilon) 2011-marto-02 10:16:48

Ĉu devos esperanto unu oficiala EU-lingvo fariĝi?

Donas via opinio!

Continuum (Montri la profilon) 2011-marto-02 11:02:43

Kion signifas la vorto "linvo"? ĉu "lingvo"? rido.gif

adocaz (Montri la profilon) 2011-marto-02 13:21:43

Continuum:Kion signifas la vorto "linvo"? ĉu "lingvo"? rido.gif
Kompreneble, vi pravas lango.gif

Altebrilas (Montri la profilon) 2011-marto-02 14:57:49

Vian frazon oni povas kompreni plurmaniere:

a) Ĉu dezirindas, ke esperanto iĝu unu el la oficialaj lingvoj de EU ?

b) Ĉu dezirindas, ke esperanto iĝu la sola oficiala lingvo de EU ?

c) Ĉu estas la devo de la esperantistoj fari tiel, ke esperanto iĝu (la sola) oficiala lingvo de EU ?

Mi voĉdonis jes, sed pri la signifo b) mi adonus "post iom da tempo"...

adocaz (Montri la profilon) 2011-marto-02 22:04:34

Altebrilas:Vian frazon oni povas kompreni plurmaniere:

a) Ĉu dezirindas, ke esperanto iĝu unu el la oficialaj lingvoj de EU ?

b) Ĉu dezirindas, ke esperanto iĝu la sola oficiala lingvo de EU ?

c) Ĉu estas la devo de la esperantistoj fari tiel, ke esperanto iĝu (la sola) oficiala lingvo de EU ?

Mi voĉdonis jes, sed pri la signifo b) mi adonus "post iom da tempo"...
Perdonu min, mia esperanton estas tre malbona, mi havis nur tri tagoj esperanton lerni.

Mi signifas ĉu vi VOLAS esperanton unu EU-linvo el la oficialaj lingvoj de EU.

Komentu volonte pri kiel mi pli bonan esperanton skribos.

Altebrilas (Montri la profilon) 2011-marto-03 01:03:57

adocaz:

Perdonu min, mia esperanton estas tre malbona, mi havis nur tri tagoj esperanton lerni.

Mi signifas ĉu vi VOLAS esperanton unu EU-linvo el la oficialaj lingvoj de EU.

Komentu volonte pri kiel mi pli bonan esperanton skribos.
Se vi lernis esperanton antaŭ tri tagoj, vi jam esprimiĝas bone, kaj estas kuraĝe provi tion.
=====
P#ardonu min, mia esperanto# estas tre malbona, mi havis nur tri tagoj por# esperanton lerni.
(= vi disponis nur pri tri tagoj)

mi lernis esperanton nur antaŭ tri tagoj
=====
Mi volas diri: "ĉu vi VOLAS esperanton kiel# unu ## el la oficialaj lingvoj de EU".
=====
Komentu volonte pri kiel mi pli bonan esperanton skribos.

Tiu frazo estas gramatike korekta, kvankam estas mi kiu decidas "volonte komenti...". (= estas plezuro por mi). Prefere vi diru: "bonvolu komenti..."

Ĝis baldaŭ!

Ergazomai (Montri la profilon) 2011-marto-03 14:04:41

Hahaha, ni estas en Esperanto-forumo, uzata de esperantistoj, kaj kompreneble evitata de kontraŭesperantuloj: mi tute ne kredas ke iu ajn voĉdonos aŭ deklaros "ne, mi ne volas ke E-o fariĝu EU-lingvo!" ridego.gif

Miland (Montri la profilon) 2011-marto-04 14:29:26

En la EU estas serioza problemo pri tradukado. Eble Esperanto estos utila kiel aldona ponta lingvo, kiam la angla ne taŭgas.

horsto (Montri la profilon) 2011-marto-04 17:11:21

Miland:En la EU estas serioza problemo pri tradukado. Eble Esperanto estos utila kiel aldona ponta lingvo, kiam la angla ne taŭgas.
La EU ja decidis ke ili ne volas pontlingvon, nek la anglan nek Esperanton. Ĉiuj lingvoj estu samrajtaj.
Bona teorio, sed en praktiko tio kompreneble ne funkcias.

Miland (Montri la profilon) 2011-marto-04 19:02:01

horsto: Ĉiuj lingvoj estu samrajtaj.
Bona teorio, sed en praktiko tio kompreneble ne funkcias.
Vere, ĉu ne via lasta frazo aplikeblas al la antaŭa? Ĉu ne, ke en la EU "ĉiuj lingvoj estas eglrajtaj, sed kelkaj estas pli egalrajtaj ol aliaj"? Nome la plej ofte uzataj lingvoj - la angla, la franca, kaj la germana? Post tio, eble la EU iom kompromitas pli la portugala? Kaj eĉ pli pri la rumana, la finna aŭ la serbokroata?
Eble komence, Esperanto estos utila ponta lingvo kiam temas pri la pli malofte uzataj lingvoj. Kion legantoj opinias?

Reen al la supro