Al la enhavo

EU-linvo?

de adocaz, 2011-marto-02

Mesaĝoj: 48

Lingvo: Esperanto

darkweasel (Montri la profilon) 2011-aprilo-29 06:38:15

targanook:
darkweasel:
targanook:
Tio ne estas novelo
... sed la anglalingva novel ja signifas "romano".
Mi lernas esperanton nur kelkajn semajnojn kaj mi faras ankoraŭ erarojn. Se mi skribis malkorekte, pardonu min.
Ne, mi ne celis, ke vi faris erarojn, sed ke la anglalingva novel NE estas traduko de la Esperantlingva "novelo", sed ja de "romano".

Fuzzy (Montri la profilon) 2011-aprilo-29 09:53:12

zan:Kiam oni konsideras pri la mondo, oni elektu aŭ la anglan aŭ la ĉinan. Sed kiam temas pri EU, kial eŭropanoj ne elektas esperanton? En EU ne troviĝas la unusola plej potenca lando, al kiu la aliaj devas obei
Kompreneble, la unusola plej potenca lando, al kiu la aliaj devas obei, estas la sama por EU kiel por la mondo -- Usono. Ĝuste tial Esperanto malverŝajne estas elektota kiel la pont-lingvo en EU anstataŭ la angla.

maratonisto (Montri la profilon) 2011-aprilo-29 10:42:15

Fuzzy:Ĝuste tial Esperanto malverŝajne estas elektota kiel la pont-lingvo en EU anstataŭ la angla.
Uzo en UN ne devas esti la unua celo de esperantistoj. Gravas pligrandigi la nombron de parolantoj. Tiam oni akceptos esperanton kiel pontlingvon ankaŭ en EU kaj en tuta mondo. Esperantistoj devas celi kreadon de kondiĉoj por uzi Esperanton. Tial nun la plej grava afero estas enkonduki Esperanton en lernejojn kiel plenrajtan fremdlingvon kun libera elekto por lerni.

Fuzzy (Montri la profilon) 2011-aprilo-29 13:27:31

maratonisto:
Fuzzy:Ĝuste tial Esperanto malverŝajne estas elektota kiel la pont-lingvo en EU anstataŭ la angla.
Uzo en UN ne devas esti la unua celo de esperantistoj. Gravas pligrandigi la nombron de parolantoj. Tiam oni akceptos esperanton kiel pontlingvon ankaŭ en EU kaj en tuta mondo. Esperantistoj devas celi kreadon de kondiĉoj por uzi Esperanton. Tial nun la plej grava afero estas enkonduki Esperanton en lernejojn kiel plenrajtan fremdlingvon kun libera elekto por lerni.
Mi subskribas sub ĉiu vorto

Fuzzy (Montri la profilon) 2011-aprilo-29 18:09:04

terurĉjo, se vi pravas tiam eĉ pli ĝuste estus forigi lernadon de fremdaj lingvoj el lernejoj kaj anstataŭigi ilin per Eo. Ja ĉiukaze fremdajn lingvojn neniu bezonas, kaj almenaŭ Eo postulas malpli da tempo kaj penoj por lerni ĝin, ĉu ne?

geo63 (Montri la profilon) 2011-aprilo-29 20:27:26

Fuzzy:terurĉjo, se vi pravas tiam eĉ pli ĝuste estus forigi lernadon de fremdaj lingvoj el lernejoj kaj anstataŭigi ilin per Eo. Ja ĉiukaze fremdajn lingvojn neniu bezonas, kaj almenaŭ Eo postulas malpli da tempo kaj penoj por lerni ĝin, ĉu ne?
Terurĉjo pravas nur kelkprocente. La komputila tradukilo ne solvos ĉiujn problemojn de la lingva bariero. Kaj mi ripetas - hodiaŭaj komputiloj ne kapablas bone traduki la tekstojn, ĉar ili ne pensas. Antaŭ kelkaj jardekoj japanoj provis konstrui la kvin-generaciajn komputilojn. La projekto malsukcesis, ĉar neniu sciis kiel krei la veran inteligentecon - nunaj solvoj estas ankoraŭ malproksime de celo. Tial la lernado de fremdaj lingvoj ne ĉesiĝos - precipe lernado de la angla lingvo, kiu fariĝis deviga en multaj firmaoj kaj organizoj. La plejmulto da homaro nenion scias pri esperanto - oni pensas, ke ĝi estas ia antikva projekto, kiu naniam funkciis, estas malpraktika kaj nun neniu ĝin parolas. Se vi proponas anstataŭigi la anglan per esperanto - oni nur ridas je via naiveco. Esperanto ne estas konsiderata kiel vera lingvo. Nenia potenco ĝin subtenas. La monda ekonomio bazas je la angla (future je la ĉina) lingvo. Anglolingvanoj ne volas lerni iun ajn fremdan lingvon - kial se ili pensas, ke la angla estas tutmonde konata.

sudanglo (Montri la profilon) 2011-aprilo-30 11:04:39

Terurĉjo, jes oni povas tediĝi pri debatoj pri la 'lingva problemo', aparte kiam oni ne venas al konkludo, kiu donas novan direkton al la agado.

Sed mi taksas vian antaŭlastan kontribuon tre valora.

Oni ja devas konsideri ke la sopiro al interpopola komunikado, por kiu la Esperantistoj prezentas Esperanton kiel solvon, eble estas troiigata far la Esperantistoj.

La Esperantistoj devas fronti al la nuna superregado de la angla kaj ankaŭ al la probableco de antaŭaj saltoj en la teĥnologio.

Kiel jam diris kelkaj, la dezirindo, eble, estas argumenti por la enkonduko de Esperanto en la lernejojn kiel plenrajtan studobjekton, por ke oni donu perspektivon kiun ne povus havi unulingvuloj, sen la tedo kaj tempo-malŝparo de la lernado de historiaj komplikaĵoj kiujn havas fremdaj lingvoj.

Aparte tiel, en la kazo de tiuj lernantoj kiuj neniel alimaniere akiros sperton en la reformulado de pensoj.

maratonisto (Montri la profilon) 2011-aprilo-30 14:12:10

Fuzzy:
maratonisto:Gravas pligrandigi la nombron de parolantoj. Tiam oni akceptos esperanton kiel pontlingvon ankaŭ en EU kaj en tuta mondo. Esperantistoj devas celi kreadon de kondiĉoj por uzi Esperanton. Tial nun la plej grava afero estas enkonduki Esperanton en lernejojn kiel plenrajtan fremdlingvon kun libera elekto por lerni.
Mi subskribas sub ĉiu vorto
Mi ĝojas. Almenaŭ oni povus ie en eksperimentaj klasoj permesi substitui tradician fremdlingvon kun esperanto kaj vidi la rezultojn.

Reen al la supro